Kvankam ESF Connected permesas al ni sufiĉe verve pritrakti ĉi tiun maloftan temon, ni devas atentigi la legantaron, ke la nuna prilumado de la rolo de nia esperanta numismatiko en la kulturo de Esperanto povas montri nur koncizan, malkompletan bildon. Tamen, ni montros facilan vojon al kontentigo de scivolo kaj al kompletigo de kono pri tiu fenomeno per senkosta aliĝo al sufiĉe nova fakgrupo kun propra revuo Esperanta Numismatiko.

Ĉu vere ekzistas propra Esperanto-kulturo?

“Esperanto-kulturo” estas perifrazo de la kulturo, kiu estiĝis kaj daŭre kreskas kaj pliriĉiĝas en la sulko de la kulturlingvo de tutmonda diaspora mondkomunumo. Tiel ekestis propra kulturo, samtempe trans- kaj inter-kultura – ekzemple unuflanke per tradukita, aliflanke per originala literaturo. La Esperanto-kulturo estas deirpunkto al aliaj kulturoj. Nia internacia kulturo ampleksas krom simboloj, komunumajn kutimojn, diversajn ideologiojn ktp. Tiel esperantista identeco, blazono de propra kulturo, estas subtenata. Rekomendinda tiurilate estas la Gvidlibro tra Esperantio, prikultura vortaro por esperantistoj.

Kolektemo estas praa aspekto de homaj psikologia kaj socia kulturspertoj, kaj evidente la pioniroj kaj ties adeptoj komencis kolekti gazetojn, revuojn kaj librojn, en kiuj la lingvo mem suriras la scenejon. Sekve aliajn objektojn, kiel poŝtmarkojn, glumarkojn, afiŝojn ktp. Tiel ankaŭ estiĝis i.a. la nocio ZEO, siglo por “Zamenhof/Esperanto-Objekto”. Tiajn “monumentojn” vaste en la mondo registris Hugo Röllinger en Monumente pri Esperanto: Ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-Objektoj en 54 landoj. Jen nur unu el aro da kulturaj spertoj pere de Esperanto.

Kolektantoj, amatoroj kaj numismatoj

Do, sendube post 1887 la kolektantaro de esperantaĵoj senĉese kreskadis kaj ekdiferenciĝis. Trafoliumado de tiamaj gazetoj kaj revuoj montras, ke la aro de filatelistoj spontane kreskadis, kaj ke baldaŭ aperis la unuaj katalogoj pri filatelo. Kolektantoj de aliaj objektoj, krome tiuj de legaĵoj, estis nur foje-foje servataj per rubriketoj en ĝeneralaj aŭ fakaj revuoj. Inter ili domaĝe ankaŭ numismatoj. Sufiĉe ĝisfunda esplorado en kolektoj de diversaj bibliotekoj montras, ke inter 1887 kaj nun neniam estis eldonita katalogo aŭ terminaro pri esperantaj numismatikaĵoj. Kial ne? Ĉu la kvantoj kaj kvalitoj de moneroj aŭ medaloj estis tiel sensignifaj, bagatelaj, ke neniu aspirant-numismato aŭ numismato-esperantisto kolektis kaj priskribis ilin? Certe ne, sed la kaŭzo(j) estu estoncece la temo de serioza scienca esplorado.

Privata kolekto, rikolto de proksimume du jardekoj, supozigas tamen, ke tiu kolekto eble estas nur la pinto de nekonata, ne jam videbla “glacimonto”. Renkonto dum silvestra Esperanto-festo en Germanio (Internacia Festivalo, IF) kun senpretenda kolektanto-numismato Hans Jankowski elmontris, ke tiu fakulo aŭtodidakta pri esperanta numismatiko jam eldonis tri broŝurojn kun nemalhaveblaj rezultoj de ĝis tiam apenaŭ konata esplorado. Tiuj broŝuroj iĝis la fundamento por la fondo en 2014 de la unua esperanta numismatika fakgrupo en la historio de nia movado, kiu estu la lanĉejo de tricela projekto por antaŭe preskaŭ malplena kulturniĉo de Esperantujo:

  1. Informado de esperantistoj kaj de la cetera mondo de numismatoj pri nekonata trezorujo de la propra internacia kulturo
  2. Preparado de eldono de la unua Katalogo de Esperanto-Numismatiko
  3. Preparado de eldono de la unua Fakterminaro de Esperanto-Numismatiko

En la venontaj du serieroj ni montros al vi respektive kiel rolis pioniroj kiel De Saussure, Cseh k.a., provantaj krei internacian monunuon sub la devizo de “Unu mondo, unu lingvo, unu mono”, kaj kiel (ofte superbaj) medaloj de eminentaj skulptistoj prilumas kaj ilustras la plej gravajn personojn kaj eventojn en la historio de nia movado.

Bert Boon estas belga esperantisto, kiu iniciatis Esperanto-Numismatikan Asocion, la unuan numismatikan UEA-fakgrupon, kaj redaktas ĝian revuon Esperanta Numismatiko. La revuo kaj asocia membriĝo estas senkostaj.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept