Naskiĝinta en Gouda (Nederlando) mi havis fortan intereson pri fremdaj lingvoj jam de frua aĝo. Mi havis la okazon lerni plurajn modernajn kaj klasikajn lingvojn en la lernejo. Post abiturientiĝo mi decidis profundigi mian intereson, elektante studi la japanan en universitato. Mi gajnis mian bakalaŭrecon kaj magistrecon pri japanaj studoj ĉe la Universitato de Lejdeno kaj mian doktorecon pri orientaziaj studoj ĉe la Universitato de Toronto en 2021.
Dum miaj doktoriĝaj esploroj mi malkovris Esperanton per libro de Konishi Sho, Anarkiisma moderneco: Kunlaborismo kaj japan-rusaj intelektulaj rilatoj en la moderna Japanio (2013). Por mia esplorado pri Esperanto, mi vizitis la Esperanto-Muzeon en Zaozhuang (Ĉinio), observis Esperanto-klasojn de la Seula Esperanto-Kulturcentro en Seulo (Koreio) kaj ofte uzis la Esperanto-bibliotekon de la Japana Esperanto-Instituto en Tokio (Japanio).
Mia esplorado pri Esperanto estas parto de mia disertacio “Kunigi solidarecon: Proletaj artoj kaj internaciismo en Orient-Azio”, kiu ekzamenas la literaturan kaj kulturan historion de proletaj artoj tra Orient-Azio dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kaj ilian investon en internacia solidareco. Mi estas nun kursprezentisto ĉe la Universitato de Toronto, kie mi instruas kursojn pri la orientaziaj literaturo kaj historio.
Helpe de Fratuleco Marjorie Boulton de ESF, mi povis daŭrigi miajn esplorojn pri Esperanto post diplomiĝo.
Pasintjare
En 2021 mi prezentis miajn esplorojn pri Esperanto en tri internaciaj konferencoj. En majo mi partoprenis en la prezentaro “Rekonsideri malĉefan literaturon: Kolektiveco kaj klaso en novaj politikaj kaj lingvistikaj kuntekstoj” por la virtuala konferenco Monda literaturo kaj la malĉefa: Figurado, cirkulado, tradukado organizita de KU Leuven (Belgio).
Mia prezentaĵo, titolita “Malĉefigi la imperian lingvon: Proleta monda literaturo kaj Esperanto en Orient-Azio”, ekzamenis la eseon “Esperante aŭ nacilingve?” (1935) de esperantisto Hasegawa Teru (1912–1947). En la eseo, Hasegawa diskutis du interrilatajn problemojn: en kiu lingvo verku esperantisto (Esperanto aŭ sia nacia lingvo) kaj kial esperantisto verku por nacia legantaro? La eseo de Hasegawa ilustras la tutmondan laboron por krei nehierarkian mondan literaturon fare de kaj cele al la proletaro dum la unua duono de la dudeka jarcento. Tiarilate, kiel la verkado de literaturo en artefarita lingvo kiel Esperanto, sen [multaj] denaskaj parolantoj kaj nacio-ŝtato, komplikas la komprenon de Deleuze kaj Guattari pri malĉefaj lingvo kaj literaturo? Kion Esperanto povas diri al ni pri la ebloj krei mondan literaturon trans lingvaj kaj etnonaciaj limoj? Mia prezentaĵo esploris tiujn demandojn kaj klarigis la eblojn de proleta monda literaturo en Esperanto per tralego de la verkoj de la Esperantaj verkistoj Hong Hyŏng-ui (1911–1968), Hasegawa Teru kaj Ye Junjian (1914–1991).
En aŭgusto mi estis ano de prelegteamo por la plej granda konferenco pri japanaj studoj en Eŭropo, la 16-a Internacia Konferenco de la Eŭropa Asocio de Japanaj Studoj. Mia referaĵo diskutis, kiel Esperanto povis enteni lingvan spacon por proletaj voĉoj, kaj parole kaj skribe, por trapasi la homan komunumon en difinita geografia loko kaj por ligiĝi al fremdaj similuloj por internaciaj interŝanĝoj. Mi enfokusigis Esperantajn korespondogrupojn apartenantajn al proletaj kulturmovadoj, Esperanto-instruadon faritan de proletaj verkistoj kaj internacian leterverkadon en Esperanto.
Per ekzameno de la ekzistantaj Esperantaj leteroj verkitaj de proletaj lingvolernantoj kaj la distribuaj retoj en imperia Japanio, mi analizis, kiel la proletara batalado esprimiĝis en leteroj de koloniaj regatoj, malliberuloj kaj terkulturistoj. Mia studaĵo celis malkaŝi, kiel Esperanto subfosis la superregajn strukturojn de lingva potenco en la japana imperio kaj formis lingvajn solidareco-grupojn per ebligo de aktiva partoprenado de proletoj en la praktikado de internacia solidareco kaj per rilatigo de loka batalado al la tutmonda proletaro.
La tria prezentaĵo celis la plej grandan konferencon pri koreaj studoj en Eŭropo, la 30-an Konferencon de la Asocio por Koreaj Studoj en Eŭropo (AKSE) organizitan de la Universitato de La Rochelle en Francio en oktobro 2021. En mia prezentaĵo, “Rezisti la imperian lingvon: Esperanto en la kolonia Koreio”, mi ekiris de la artikolo “La korea reĝo kaj Esperanto” eldonita en la revuo La Japana Esperantisto en 1906, kiu raportis viziton de japana esperantisto al la reĝa palaco por informi Reĝon Gojŏng pri Esperanto. Laŭ la artikolo Reĝo Gojŏng montris grandan intereson pri la artefarita lingvo kaj eĉ mem studis la lingvon, plej verŝajne per la unua tutampleksa lernolibro pri Esperanto eldonita en Orient-Azio de la japana verkisto Futabatei Shimei.
Dum malfacilas kontroli tiun anekdoton, ĝi ilustras la signifan sed plejparte forgesitan rolon luditan de Esperanto en la formiĝo de la lingva kaj literatura moderneco de la kolonia Koreio. Tiarilate, kiel verkado en Esperanto kontribuis al la disvolviĝo de la moderna korea lingvo? Kion la historio de Esperanto en la kolonia Koreio povas diri al ni pri transnaciaj interŝanĝoj tra Orient-Azio?
Por trakti tiajn demandojn, mi ekzamenis la historion de Esperanto ligante la ekzistantajn fragmentojn de historiaj fontoj kaj kreante la unuan plene ampleksan historion de Esperanto en la kolonia Koreio en la angla. Kernaj al tiu referaĵo estas la poeto Kim Ŏk (1896–nekonate), la verkisto Hong Hyŏng-ui (1911–1968) kaj la tradukisto kaj revua redaktoro An U-saeng (1907–1991). Ekzamenante la verkojn de Kim, Hong kaj An kaj ankaŭ iliajn intimajn interŝanĝojn kun aliaj orientaziaj esperantistoj, mi penis klarigi la transnacian historion de koreaj esperantistoj kaj ĝiajn influojn sur la kampoj de literaturo, tradukado kaj lingvistiko.
En aŭgusto D-ro Mark McConaghy, asistanta profesoro pri moderna ĉina literaturo ĉe la Nacia Universitato Sun Yat-Sen en Tajvano, invitis min partopreni en internacia simpozio organizita de la Tutmonda Ĉinologia Forumo tie, kiu celas esti fizika kaj cifereca spaco, kie ĉinologoj el la tuta mondo povas kunlabori kaj lerni unu de aliaj.
La simpozio temis pri la plej nova monografio de la konata tajvana intelektulo Yang Rubin, titolita Pensadi la Respublikon Ĉinio. Oni petis min diskuti ĉapitron 2 el la libro, en kiu Yang ekzamenas la supreniron de revolucia kultura produktado dum la respublika periodo (1911–1949) kaj ĝian influon al la pensula komunumo, la memo kaj la historio tra la 20-a jarcento en Ĉinio. Post mia diskuto de la ĉapitro mi plilongigis mian prelegon rilatigante ĝin al la transnacia historio de Esperanto en Orient-Azio kun enfokusigo pri tajvanaj esperantistoj por kompliki naciajn historiojn de revolucia kulturo.
En la aŭtono kaj vintro de 2021, mi havis ankaŭ la okazon kompletigi la malneton de mia revua artikolo pri Esperanto en la kolonia Koreio. Aldonante al sekcioj de mia doktoriĝa disertacio kaj reverkante mian jam menciitan AKSE-prezentaĵon pri Esperanto en la kolonia Koreio, mi diskutas la esperantistojn Kim Ŏk, Hong Hyŏng-ui kaj An U-saeng en provo disponigi tiun nekonatan historion en la angla je la unua fojo. Por tiu referaĵo mi akiris kromajn Esperantajn fontojn, kiel Verkaro de Hengwi Hong (1969), Kolekto de materialoj pri la Esperanto-movado en Koreio, Vol. 1 (1976) kaj Sistema Kurso Gramatika de la Lingvo “Esperanto” de Verda E. Kim (1923 [2008]). Mi nuntempe faras la finajn reviziojn kaj pretigas la referaĵon por sendiĝo al akademia revuo.
2021 estis ankaŭ jaro, en kiu mi dankeme konatiĝis kun esperantistoj kaj Esperanto-kleruloj. Somere min ekkontaktis Yauheniya Hudziyeva, esperantisto el Beloruso kaj doktoriĝa studento pri japana anarkiisma poezio ĉe Universitato Waseda en Japanio. Ŝi apartenas al pli granda Esperanto-reto en Japanio kaj helpas min ekrilati kun esperantistoj en Japanio. En la proksima estonteco ŝi helpos min organizi la internacian simpozion pri Esperanto en Orient-Azio kaj krei enretan datumbazon por Esperantaj materialoj. Krome mi estis en kontakto kun Ulrich Lins, Esther Schor kaj Konishi Sho. La esperantisto Myrtis Smith kontaktis min por helpi prezenti mian profilon en la sociaj komunikiloj de ESF.
Fine mi partoprenas en kunlabora esplorprojekto kun D-ro Derek Kramer, doktoriĝinta klerulo ĉe la Universitato de Viskonsino en Madisono. Por tiu projekto ni nun preparas akademian artikolon, provizore nomitan “Paroli por scienco: Sonĝoj pri Esperanta infrastrukturo en la kolonia Koreio-Japanio”, kiu okupiĝas pri transnacia lingvo kiel infrastrukturo por reliefigi, kiel la Esperanto-movadoj de la japana imperio ĉerpis el potencaj supozoj pri la universaleco de scio, la esenca prerogativo de utilismo kaj la minaco de eksigo el la antaŭeniro de historio.
Ĉi-jare
Por la venonta jaro mi planis kvar pliajn konferencojn. En marto la de mi organizita prezentaro “Serĉi universalan lingvon: Esperanto kaj politiko en Orient-Azio” okazos ĉe la Jarkonferenco 2022 gastigota de la Asocio por Aziaj Studoj en Havajo. La plej granda konferenco pri aziaj studoj, kunvenigante pli ol 3000 membrojn, ebligos al mi elmontri miajn pri-Esperantajn esplorojn al vasta publiko. Kun mi en la prelegteamo estos Joshua Fogel (Universitato York), Kamimura Kazumi (Universitato Josai) kaj Yauheniya Hudziyeva (Universitato Waseda).
Niaj prezentoj enfokusigos la kulturan kaj politikan historion de Esperanto ekde ĝia alveno en Orient-Azio ĝis la fino de la milito en 1945, ekzamenante la transnaciajn trajektoriojn de interŝanĝoj inter esperantistoj ene de Orient-Azio. Ĉiu referaĵo analizos, kiel oni utiligis Esperanton por politikaj celoj kaj instigis transnaciajn interŝanĝojn inter anarkiismaj kaj proletaraj movadoj same kiel ankaŭ agadon kontraŭkolonian kaj kontraŭfaŝisman.
Joshua Fogel komencos la prezentaron per detala ekzameno de la enkonduko de Esperanto al Orient-Azio laŭ anarkiistaj kanaloj, pritraktante la limojn de la unuaj aspiroj de Esperanto kaj ĝian adaptiĝon por lokaj koncernoj rilate al lingvaj reformoj. Yauheniya Hudziyeva daŭrigos la diskuton, ekzamenante la esperantistojn Yamauchi Koshizu kaj Lian Wenqing kaj ties kontraŭkolonian agadon en Tajvano. Kamimura Kazumi esploros, kiel oni ŝanĝis Esperanton en politikan kaj artan armilon en la proletara movado en la intermilita Japanio. Fine mi ekzamenos, kiel Esperanto fariĝis esenca por la kontraŭfaŝisma unuigita fronto dum la Ĉin-Japana Milito, diskutante la laboron de An U-Saeng kaj lian Esperanto-agadon en Suda Ĉinio.
La aliaj tri prezentaĵoj ankoraŭ atendas esti akceptitaj. En junio mi esperas ĉeesti la virtualan konferencon organizotan de la Usona Asocio de Kompara Literaturo en Tajvano. En mia prelego “Proletara solidareco, Esperanto kaj senkorpigitaj voĉoj en Orient-Azio” mi ekzamenos diversajn prezentojn de voĉo trovitajn en la kultura produktado en Esperanto fare de proletaraj movadoj en Orient-Azio.
En julio mi planas prezenti referaĵon ĉe la jarkonferenco de la Nord-Amerika Asocio de Tajvanaj Studoj en Vaŝingtono. Tiu prezentaĵo ekzamenos la historion de la internacia helplingvo Esperanto en la kolonia Tajvano kun aparta enfokusigo de la esperantisto kaj socia aktivulo Lian Wenqing (Liân Un-kheng, 1894–1957).
Laste, ankaŭ en julio, mi prezentos referaĵon titolitan “Traduki la proletaron en Esperanto: Nakagaki Kojirō, (Inter)nacia Literaturo kaj (Ne)tradukebleco” ĉe la kongreso de la Internacia Asocio de Kompara Literaturo okazonta en Tbiliso (Kartvelio). En tiu prezentaĵo mi diskutos la Esperanta Traduk-Laboratorio (1934) de Nakagaki Kojirō (1894–1977) por ekzameni tradukteoriojn proponitajn de proletaj esperantistoj rilate al la produktado de monda literaturo en Esperanto.
Krom konferencoj mi celas ekplani la internacian simpozion pri Esperanto en Orient-Azio provizore enprogramigita por somero 2023. En julio 2022 mi komencos mian novan postenon kiel asistanta profesoro ĉe la Universitato de Honkongo (HKU). Mi intencas esplori la eblecon, ke HKU gastigu la simpozion. Mi eklaboros ankaŭ pri liberalira Esperanto-datumbazo kun bitigitaj Esperantaj libroj kaj revuoj kaj tiel plu. Por komenci mi pretigos retejon kaj skanos Esperanto-revuojn el la antaŭmilita Japanio. Fine mi strebas plu vastigi mian reton pere de esperantistoj en Orient-Azio, kiel Miyazawa Naoto kaj Hori Yasuo.
Este artículo también está disponible en español.
Interesaj informoj pri esploroj de historio de Esperanto en Azio.