La bildo montras esperantistojn en la kataluna danco “La Sardana”.

Malgraŭ la antaŭa kaj ankoraŭa unikeco de esperantismo, ĝi ne evitis interagi kiel socia fenomeno kun aliaj gravaj movadoj tra la historio. Tre malsame ol ia stranga okazaĵo izolita de aliaj kulturaj, sociaj, politikaj, religiaj kaj ekonomiaj influoj, esperantismo interplektiĝis kun tiuj per la laboroj de siaj anoj, kiuj kunportis siajn idealojn. Tian diversecon oni povas agnoski de ĝia komenco en malsamaj partoj de la mondo, kiam en la malfrua 19-a jarcento Esperanto enradikiĝis en multnombraj komunumoj. Detala ekzamenado de kelkaj regionoj eble prilumos apartajn tendencojn, kiujn rigardantoj al la vasta bildo iel ne rimarkas, kiel ekzemple la fortan rilaton inter naciismo kaj esperantismo en la Ibera Duoninsulo inter 1887 kaj 1928.

Mia doktoriga projekto, “Inter internaciismo kaj naciismo: La Esperanto-movado en la Ibera Duoninsulo en la frua dudeka jarcento”, esploras la evoluvojon de esperantismo en tri iberaj nacioj – Hispanio, Katalunio kaj Portugalio – kaj kiel ĝi profunde kuntordiĝis kun la ekpaŝantaj naciismaj movadoj de tiu regiono. Efektive la rilatoj inter la grupoj iĝis streĉitaj, kiam la internacian, pacisman kaj homaranisman naturon de Esperanto defiis la kompleksa jama hierarĥio de la nacioj.

Naciistoj kun intereso pri la helplingvo baldaŭ malkovris ĝian eventualan kapablon disvastigi iliajn naciajn kulturojn kaj lingvojn tra la terglobo laŭ maniero, kiu rajtigus ilin komplete regi la enhavon kaj kvaliton de siaj produktaĵoj sen devi dependi de komplikaj kaj fremdaj naciaj lingvoj. Tiu nova transnacia legantaro ne nur alparoleblis per revuoj, sed ankaŭ tre deziris lerni pri la pli vasta mondo sen bezono foriri el la komforto de la propra hejmo. Jen ŝanco sensimila.

Kvankam tiuj tri nacioj havis la saman finan celon – repravigi siajn identecojn en la transnacia komunumo kaj havigi al si internacian agnoskon – la maniero, laŭ kiu ili faris tion, malsamis pro iliaj respektivaj politikaj cirkonstancoj. Restante nur el Iberio ni povas analizi, kiel esperantismo interagis kun la naciismaj movadoj de estiĝanta plurnacia ŝtato (Hispanio), nacio sen ŝtato (Katalunio) kaj nacio-ŝtato (Portugalio). Cenzurado, politikaj renversoj kaj puĉoj decidis, kiel tiuj nacioj adaptis la helplingvon kaj la komunumon, kiu aperis ĉirkaŭ ĝi, al siaj bezonoj kaj antaŭkondiĉoj.

Hispanio, konscia pri la kreskanta streĉo inter siaj regionoj, elektis esperantismon de neŭtrala speco, en kiu kastilia naciismo estis pasiva forto. Ĝi ĉeestis en la konstantaj historiaj mencioj kaj la aludoj al granda hispana identeco (kiu ĉiam favoris kastiliajn valorojn kaj idealojn), kiuj plenigis la paĝojn de iliaj revuoj.

Kiel baraktanta nacio sen ŝtato, nacio vekiĝanta post longa dormo, Katalunio eventuale povis multon gajni pro la fleksebleco proponata de Esperanto. La planlingvo malfermis la pordojn al internacia komunumo, kiun katalunaj naciistoj povis aliri sen dependo de la hispana centra registaro. Ili tamen estis ankoraŭ sub la leĝa regado de la ŝtato, kaj cenzurado certe ludis rolon por decidi, kion ili presigu. Tiuj limoj inspiris al ili koncentriĝi pri la malpli disputataj temoj, kiel kulturo kaj lingvo, en provo apartigi sin disde aliaj hispanaj komunumoj.

Portugalio, aliflanke, ne devis trakti pri tiaj problemoj. Neniu vere kontraŭstaris portugalajn naciistojn en la lando, kaj post ilia malsukceso en Afriko, neniu alia mondopotenco rigardis ĝin kiel realan minacon. Tio liberigis ilin por formi esperantismon laŭ siaj naciismaj kaj politikaj opinioj. Verdire la helplingvo ne tiel popularis en Portugalio kiel en Hispanio kaj Katalunio, kaj rektaj fontodokumentoj do estas maloftaj. Tamen la malmultaj fontoj disponeblaj montras klaran naciisman sintenon. Portugalaj esperantistoj klopodis instigi la uzon de Esperanto kiel la solan oficialan internacian lingvon por haltigi la antaŭeniron de la franca, kiu estis trapenetrinta iliajn naciajn kulturon kaj lingvon.

Kvankam diverseco ja estis kerna parto de esperantismo, ĝi kaŭzis ankaŭ miskomprenojn kaj malkonsentojn, kiam temis pri la enstrukturigo de la movado kaj pri la maniero uzi la planlingvon. Kelkaj, kiel la hispanaj esperantistoj, opiniis, ke oni organizu grupojn kaj societojn laŭ la ŝtatoj, al kiuj ili apartenas, kaj ke naciaj konfederacioj reprezentu la regionajn. Aliaj, kiel la katalunaj esperantistoj, taksis la ŝtaton senrilata, ĉar ili interesiĝis nur pri lingvoj, kaj ke oni do organizu la movadon laŭ denaskaj lingvoj kaj regionoj.

Fine oni komencis rigardi la starpunkton de la katalunaj esperantistoj kiel minacon kontraŭ la stabileco de la hispana ŝtato. Sekvis disputoj, kiuj dubindigis la kapablon de la helplingvo tranavigi la mondon tamen konservante sian intence senpolitikan sintenon.

Mia doktoriga projekto esploras tiujn streĉojn, komencante per enkonduko de ibera esperantismo kaj la estiĝantaj naciismaj movadoj de la tri nacioj. Ĝi poste pluas por analizi, kiel oni enigis naciismon en esperantismon pere de revuoj, libroj kaj kongresoj, antaŭ ol pritrakti serion da disputoj, kiuj kulminis en 1928 per la eksiĝo de la prezidanto de la Kataluna Esperantista Federacio kaj la formala aliĝo de tiu asocio al sia hispana ekvivalento.

Ĉi tiuj esploroj iĝis eblaj pro subvencio de ESF, kiu ebligis al mi viziti la Hispanan Nacian Bibliotekon en Madrido, kaj ankaŭ la Bibliotekon de Katalunio en Barcelono kaj la Arĥivon Petro Nuez en Sabadell.

Pilar Requejo de Lamo venis al la Universitato St Andrews (Skotlando) en 2018 por magistriĝi pri Intelektula Historio kaj kun diplomo pri Internaciaj Rilatoj de la Universitato Reĝo Juan Carlos en Madrido.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept