La 25-an de marto 2022, panelo “Serĉante universalan lingvon: Esperanto kaj politiko en Orient-Azio” okazis en la jarkonferenco de Asocio por Aziaj Studoj en Honolulu (Havajo).

La panelo prezentis artikolojn de Joshua Fogel (Universitato de York, Kanado), Yauheniya Hudziyeva (Vaseda-Universitato, Japanio), Kazumi Kamimura (Josai-Universitato, Japanio) kaj Edwin Michielsen (Universitato de Toronto, Kanado), kun diskutigaj komentoj de Nadine Willems (Universitato de East Anglia, Britio).

Prezentoj diskutis la kulturan kaj politikan historion de la Orientazia Esperanto-movado, ekde ĝia komenco ĝis la fino de la Dua Mondmilito en 1945. Oni ekzamenis la transnaciajn trajektoriojn de inter-orientazia interŝanĝo kaj solidareco de esperantistoj, kaj ankaŭ la diversajn ambiciojn, esperojn kaj strategiojn, kun kiuj la movado respondis kaj adaptiĝis al la politike malfacilaj tempoj en la historio de la regiono.

Unue, la artikolo de Joshua Fogel “La frua historio de Esperanto en Ĉinio kaj Japanio” faris enkondukon pri la fundamenta historio de la monda esperantista movado kaj skizis la vojojn, laŭ kiuj la lingvo estis enkondukita en Nordorienta Azio en la malfrua dek-naŭa kaj frua dudeka jarcentoj. Fogel akcentis la transnaciecon de la intelektaj interŝanĝoj, kiuj faciligis viglan disvastiĝon de Esperanto en Azio, kunligante la rusan Foran Orienton, Ĉinion, Japanion kaj Francion, kaj ankaŭ emfazis la historiajn ligojn inter anarkiistaj kaj esperantistaj movadoj en Japanio kaj Ĉinio.

Poste, la artikolo de Yauheniya Hudziyeva (ricevanto de ESF-subvencio por Interlingvistika Subteno) “Lingva imperiismo kaj kolonia rezisto: Proletaj esperantistoj en la periferioj de la Japana Imperio” diskutis la rilaton de la Esperanto-movadoj kun lingvaj kaj kulturaj politikoj de la japana imperiismo. Pridubante la eblon de “neŭtraleco” de Esperanto dum la tempoj, kiam lingvo estis aktive politikigita kaj naciigita, la prezento esploris proponojn enkonduki Esperanton kiel la duan lingvon de Manĉukuo (1932–1945), kaj kontraŭkolonian reziston de proletaj esperantistoj en Tajvano (Lian Wenqing kaj Yamaguchi Koshizu).

La artikolo de Kazumi Kamimura “La proleta Esperanto-movado en la tempoj de subpremo kaj konvertiĝo” enkondukis agadojn de japanaj proletaj esperantistoj dum la periodo de severa polica persekuto. Analizante eldonaĵojn de proletaj esperantistoj en la 1930-aj jaroj (tiaj kiel Marŝu, Studo pri la lingvo internacia (国際語研究) kaj Majo), Kamimura argumentis por zorgema reekzameno de la diversaj strategioj adoptitaj de proletaj esperantistoj en Japanio, kiuj “rezistis por vivi”, kaj daŭre imagis la pli justan estontecon atingotan pere lingva kaj socia reformo, malgraŭ la polica subpremado kaj plifortiĝo de faŝismaj movadoj.

Edwin Michielsen (ricevanto de la Stipendio Marjorie Boulton, 2021) prezentis artikolon “Esperanto kontraŭ faŝismo: An U-Saeng kaj la esperantistaro dum la Japana-Ĉina Milito”, kiu esploris kiel esperantistoj rezistis militismon kaj faŝismon post la komenco de la dua japana-ĉina milito. Enfokusigante la internacian komunumon de esperantistoj-aktivuloj en suda Ĉinio, Michielsen prezentis la ĵurnalismajn kaj kreajn agadojn de korea esperantisto kaj verkisto An U-Saeng (Elpin), kiu uzis Esperanton por informi la mondon pri la realaĵoj de la vivo en Ĉinio, kaj ankaŭ levis la verdan flagon kontraŭ la teruroj de la milito kiel simbolon de espero por paca estonteco.

Fine, Nadine Willems afable faris komentojn pri ĉiuj artikoloj, substrekante la transnacian econ de la movadoj, la historian duoblan servon de Esperanto kiel egaleca ideologio en si mem kaj kiel komunikilo, ĝian politikan implicon, kaj la gravecon de la koloniisma kunteksto por diskuti pri la situo de Esperanto kiel “lingvo de malkonsento / reĝimkritikado”.

Kelkaj el la temoj, kiuj aperis dum la vigla diskuto kun la aŭskultantaro post la prezentoj, estis: la signifo de la okcidenteŭropa origino de Esperanto por la kunteksto de kontraŭimperiisma penso en Azio; la rilato de la lukto de indiĝenaj homoj en la japana imperio kun esperantismo; kaj la cenzuro kaj polica subpremado de la movado, kaj ankaŭ genraj aspektoj de Esperanto.

Mi ŝatus esprimi miajn korajn dankojn al la organizanto de la panelo, Edwin Michielsen; al la prezentistoj, la diskutanto kaj la aŭskultantaro pro la priluma diskuto; kaj laste sed ne malgrave, al la donema subteno de ESF, kiu ebligis mian ĉeeston. Ni esperu, ke la studoj de Esperanto-movadoj en Azio daŭre konstruos pontojn trans regionoj kaj fakoj, esplorante kaj vastigante la riĉan historion de esperantistoj, kiuj laboris je la nomo de pli justa mondo kaj senlima solidareco.

Yauheniya Hudziyeva estas membro de la Postdiploma Lernejo pri Internacia Kulturo kaj Komunik-Studoj ĉe Vaseda-Universitato en Tokio (Japanio).
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept