Je la 3-a de novembro, António Guterres, la Ĝenerala Sekretario de UN, vizitis la Universitaton de Kembriĝo por ricevi honoran doktorecon. Jen Esperanto-traduko (fare de Humphrey Tonkin) de lia anglalingva parolado, kiu meritas apartan atenton kaj citadon.

Kanceliero, Vickanceliero, profesoroj, studentoj, urbaj gvidantoj, sinjorinoj kaj sinjoroj,

Dankon pro la nuna granda honoro. Mi scias, ke, pere de mi, vi rekonas la laboron de miaj kolegoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj diversloke ĉirkaŭ la mondo.

Kembriĝo havas longjarajn ligojn kun monda gvidado kaj Unuiĝintaj Nacioj, ekde John Maynard Keynes, kiu ludis tiel gravan rolon en starigo de internaciaj ekonomiaj institucioj post la Dua Mondmilito, ĝis Margaret Anstee, la unua virino nomita kiel Asista Ĝenerala Sekretario.

La kontribuoj de la sciencistoj kaj matematikistoj de Kembriĝo al monda klero estas sen paraleloj. Isaac Newton, Charles Darwin, Rosalind Franklin, Alan Turing kaj Jane Goodall estas nur kelkaj el la terglobaj gigantoj kaj pioniroj, kiuj edukiĝis tie ĉi.

Estas klare, ke studentoj de Kembriĝo ne nur lernas. Ili lernas kiel lerni, kiel pensi por si mem, kaj kiel jungi sian intelektan scivolon por la komuna bono. Kiel John Milton, kiu diplomiĝis de tiu ĉi universitato antaŭ preskaŭ kvarcent jaroj, sin esprimis: “Donu al mi la liberecon scii, eldiri, kaj senlime argumenti laŭ mia konscienco, super ĉiuj aliaj liberecoj.”

Sinjorinoj kaj sinjoroj, pli ol iam ajn antaŭe ni bezonas la kembriĝan spiriton.

Mi ĵus alvenis el la klimatkonferenco COP26 en Glasgovo, la fokusopunkto de tutmondaj klopodoj por eviti la plej malbonajn efikojn de la klimata krizo. La Kembriĝa Universitato avangardas en la iniciatoj por fronti tiujn krizojn, per Cambridge Zero kaj la Kembriĝa Konservada Iniciato (Cambridge Conservation Initiative). Kaj la Kembriĝa Instituto por Gvidado pri Daŭripoveco (Cambridge Institute for Sustainability Leadership) montras, ke la universitata mondo kaj la entreprena sektoro kapablas kunlabori por motori transforman ŝanĝiĝon.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, preter nia milito kontraŭ naturo, ni frontas krizon en la valoroj, sur kiujn Unuiĝintaj Nacioj estis fondita antaŭ 76 jaroj: konfido, solidaro, vero.

Niveloj de neegaleco estas spirhaltigaj. Miliarduloj konkurencas en la fora spaco dum milionoj da homoj luktas ĉi-tere por entute transvivi. Malriĉo kaj malsato kreskas por la unua fojo en jardekoj. Homaj rajtoj estas sub pripafado. Geopolitikaj dividoj minacas paralizi internacian kunlaboron. Nereguligitaj teknologioj prezentas grandegajn novajn riskojn. Konfido inter homoj kaj institucioj forfrotiĝas. Konspiraj teorioj kaj misinformado hejtas sociajn dividojn kaj polusiĝon. La pandemio KOVIM-19 elmontris tutan mondon de fragilecoj kaj maljusteco. Temas pri mondo kie la venkinto prenas ĉion, dum la diablo prenas la postrestantojn.

Sciencistoj, ankaŭ tie ĉi en Kembriĝo, sukcesis ekkompreni la viruson kaj ĝiajn mutaciojn per genoma sinsekvado, kaj evoluigis vakcinojn en rekorde mallonga tempo. Sed ege malegala aliro al tiuj vakcinoj signifas, ke malpli ol kvin procentoj de la homoj ricevis eĉ unu dozon en malaltenspezaj landoj. Tiu ĉi situacio estas ne nur malmorala: ĝi stultas, ĉar ĝi altigas la riskon de novaj pli danĝeraj variantoj. La malekvilibraj ritmoj de vakcinado kreas malekvilibran renormaliĝon, kio finfine kostos trilionojn al la tuta tergloba ekonomio.

La sama egoisma tujismo evidentas tute preter la pandemio, en mondaj aliroj al nuklea malarmado, artefarita inteligento, reguligo de novaj teknologioj, kaj sur multaj aliaj terenoj.

Tergloba mastrumado venis al vojkruciĝo. Aŭ ni laboru kune, kun renovigita solidareco, por konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Aŭ ni simple rezignu nin al estonteco de konstantaj malsekuro kaj krizado.

Sinjorinoj, sinjoroj, karaj studentoj, responde al tiuj maltrankviligaj tutmondaj emoj, Unuiĝintaj Nacioj lanĉis Nian Komunan Tagordon, iniciaton por plifortigi multflankismon kaj tajli ĝin al la 21-a jarcento. Nia Komuna Tagordo enhavas pli ol 90 rekomendojn grupigitajn laŭ kvar larĝaj temoj.

Unue, oni emfazas longdaŭran pensadon kaj solidarecon kun venontaj generacioj. Pintkonferenco de la Estonteco esploros manierojn fortigi la mastrumadon de tutmondaj publikaj bonoj, inkluzive de paco, tutmonda sano, enloĝebla planedo, kaj cifereca teknologio.

Due, nia Komuna Tagordo proponas novigitan socian kontrakton por la 21-a jarcento, ankritan de homaj rajtoj. Tio nepre inkluzivu universalan sanasekuron, enspezoprotekton, loĝadon, akcepteblan laboron, kaj aliron al edukado kaj trejnado. Ĉio ĉi eblos senkonsidere pri la lando nur per Nova Tergloba Interkonsento garantianta, ke la evoluantaj landoj ricevu la subtenon, kiun ili bezonas de la evoluintaj landoj kaj internaciaj financaj institucioj.

Trie, Nia Komuna Tagordo alportos fortan fokuson je faktoj kaj scienco. Mi restarigos Konsilantaron de Sciencistoj kaj starigos Laboratorion de UN pri Estonteco por fortigi la rolon de Unuiĝintaj Nacioj kiel fidinda fonto de datenoj kaj atestaĵoj. Kiel parton de la emfazo je faktoj, Nia Komuna Tagordo proponas, ke registaroj, informmedioj kaj reguligaj instancoj kune prilaboru normojn por honesteco en publika debatado. Mallonge dirite, mensogoj ree fariĝu morale neakcepteblaj.

Kaj kvare, la Unuiĝintaj Nacioj de la estonteco estu pli inkluziva kaj pli retigita ol iam ajn antaŭe. Kiam oni kreis Unuiĝintajn Naciojn, multflankismo signifis, ke registaroj kune laboru por komunaj celoj. Hodiaŭ, la tutmondaj influantoj inkluzivas ankaŭ civilan socion, la privatan sektoron, urbojn kaj regionajn aŭtoritatojn, universitatojn kaj pliajn instancojn.

Universitatoj posedas multajn solvojn, kiujn ni bezonas. Ne nur klimatologoj kaj farmakologoj, sed sociologoj, juristoj, ekonomoj kaj fakuloj pri ĉiu disciplino esploras ideojn, kiuj povas konduki al trarompoj por la komuna bono. Multaj el la venontaj paŝoj en realigo de tiu ĉi ambicia tagordo troviĝas ĉe niaj Membraj Ŝtatoj. Kaj tiuj Membraj Ŝtatoj reprezentas vin.

Mi instigas ĉiujn personojn, kiuj interesiĝas pri tiuj demandoj – jes, vere ĉiujn – ke ili diskonigu siajn vidpunktojn, per balotado kaj per civilsociaj organizoj, inkluzive de la tre aktivaj Asocioj pri Unuiĝintaj Nacioj tie ĉi en Kembriĝo kaj je la nacia nivelo en Britio.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, karaj profesoroj kaj studentoj, valoroj, principoj, vero kaj honesto kuŝas kore de la liberala edukado, kiun Kembriĝo proponas al la mondo jam okcent jarojn. Sciencaj esploroj kaj tratranĉa teknologio nenion signifas sen ili. Ni bezonas institucojn dediĉitajn al lernado, ne al profitoj; al kritika pensado, ne al potenco; al vastigo de la limoj de homa kompreno; al eltrovo kaj miro; al faktoj kaj scienco.

Ni bezonas instituciojn similajn al Kembriĝo. Dankon.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept