“Malfacilas scii, ĉu la Antoj estas nacio, religio, sekreta societo aŭ miksaĵo el ĉiuj tri. Ili ŝajne loĝas en la Britaj Insuloj almenaŭ mil jarojn, kaj oni kredas, ke ekzistas inter dek kaj dudek mil el ili, dissemitaj tra la cetera popolo kaj komplete nedistingeblaj de ili.”

Ili estas ankaŭ la produkto de la imagipovo de John Fisher, akademia komputila fakulo, kiu mortis en 2007. En sia anglalingva retejo, nun alirebla nur en arkivigita formo, li priskribas ilin kiel havantajn reĝon kaj reĝinon, la propran religion, kaj socian strukturon organizitan en malgrandaj grupoj (aŭ cay) el po ne pli ol dudeko da homoj.

La antoj rilatas al ĉi tiu blogserio pro tio, ke ili havas ankaŭ la propran tre kuriozan lingvon, nomitan Elet Anta “anta lingvo”.

Fisher dokumentas ĝin kun rimarkinda ĝisfundeco, pretendante, ke li nur transdonas sciojn, kiujn li rikoltis el la postrestantaj fragmentoj de du malnovaj libroj, Horca Cyneeth “Gramatika framo” kaj Tolonald Elet Antaa “Vortaro de la anta lingvo”, helpate de kelkaj anonimaj kontaktuloj interne de la anta komunumo mem. Apenaŭ necesas diri, ke vere la informoj estas tute lia propra elpensaĵo.

La lingvo estas nehindeŭropa, kvankam kelkete da vortoj ŝajnas havi hindeŭropan radikon:

isc “fiŝo”
alyi “ajlo”
an “unu”

Krome, la antoj ŝajne pruntis malgrandan nombron da terminoj de la angloj en sia jarcentojn longa kunloĝado de Britujo:

motato potato “terpomo”
fut foot “futo”
fayl file “komputila dosiero”

La ortografio estas simpla kaj regula, kun aspekto iomete kimra. La sonon k oni literumas kiel c; oni rezervas la literon k por la sono ĥ. Kvin sonoj estas skribitaj kiel digramoj kun h: ch kaj sh respondas al la Esperantaj ĉ kaj ŝ, th estas interdenta sono kiel en thin en la angla, lh sonas kiel ll en la kimra vorto llan, kaj rh estas senvoĉa r. Lh kaj rh maloftas, aperantaj en malpli ol 20 vortoj sume.

La vokaloj estas sep. A, e, i, o kaj u havas sian tipan eŭropan valoron, dum oe estas la sono aŭdebla en la franca vorto yeux kaj y sonas kiel la franca u aŭ la germana ü. Y funkcias ankaŭ konsonante, kun la sono de la Esperanta j, kiam ĝi apudas vokalon. La ortografio foje duobligas vokalon (kiel en cyneeth ĉi-supre) por indiki prononcon plilongigitan kaj samtempe akcentitan. La akcento alie troviĝas sur la antaŭlasta vokalo (tolonald “vortaro”) aŭ la tria vokalo de la fino, kiam la du finaj estas sinsekvaj (asanial “dancisto”).

Fisher diras, ke Elet Anta havas la propran tradician alfabeton, la Voronye Tacald aŭ “Malnovan Literaron”, datiĝantan de almenaŭ okcent jaroj kaj profunde reviziitan de la Lingva Konsilio (Curthas Eleccwaa) en la dua duono de la dek-naŭa jarcento, sed ŝajne malmulte uzitan post la Dua Mondmilito. Bedaŭrinde ni ricevas neniom pli da detaloj krom pasantan komenton en la vortaro, ke la longigitajn vokalojn oni origine skribis per supersigna punkto.

La Curthas Eleccwaa estas plurfoje menciita en la paĝoj de Fisher, plejparte kiel akademio da kadukaj-klukaj gramatikistoj, kiuj grumblas pri:

doroshye la-cawl-blavadsu anty’ eliany’ eleccwaye salaythsuu
“la terura forputro de la beleco de nia sankta lingvo”

Ni elpaku ĉi tiun esprimon por iomete gustumi la efektivan funkciadon de ilia sankta lingvo.

Dorosh estas verbo, kun la signifo “esti terure malagrabla”. Interese la anta vortostoko enhavas eĉ ne unu adjektivan radikon. Penson kiel “la hundo estas maljuna” oni esprimas per statverbo:

gorof voron
“hundo maljunas”

Per la aldono de -ye (kelkfoje -y’ aŭ nur -y), verbo alprenas tion, kion Fisher nomas la “atribua” formo, kiu iom similas Esperantan participon:

voronye gorof
“maljunanta hundo”
t.e. “(la) maljuna hundo”

Do doroshye estas la adjektivo “terura”.

Nia sekva vorto estas la-cawl-blavadsu “forputro”. Blavad estas la verbo “esti putrinta”. Por ke ĝi signifu “putri, fariĝi putrinta”, oni aldonas la vorteton cawl “iĝe”. La estas alia vorteto, kiu signifas “tute, ĝisfine”, do la verbo la cawl blavad signifas “tute putri, forputri ĝis nenio”.

La -su ĉe la fino de blavadsu estas sufikso, kiu derivas substantivon por nomi la agon de verbo – ĉi-okaze la agon “forputro”.

La fascina afero pri la derivaj sufiksoj en la anta estas, ke ili ĉiuj estas stumpigitaj formoj de substantivoj. Tiel avicwa “virino” kaj arecwa “viro” liveras la sufiksojn -avi “ina” kaj -are “vira”:

brath “ĉevalo”
brathavi “ĉevalino”
brathare “virĉevalo, ĉevaliĉo”

Aldwa “kompleta aro” simpliĝas ĝis -ald:

tolon “vorto”
tolonald “vortaro”

Kaj eleccwa “lingvo” fariĝas la sufikso -elet en la vorto Antelet, kiu estas alia nomo por la anta lingvo.

Kial la plena formo de ĉiuj tiuj substantivoj havas pli-malpli la saman finaĵon, -(c)wa? Ŝajnas, ke la sufiksoj venis unue, kaj ke tiun finaĵon oni aldonis pli malfrue en la historio de la lingvo por havi manieron konstrui substantivojn, kiuj kaptu la esencon de la sufiksaj signifoj. Sed kiu scias? Fisher nomas ilin cwe-nakttolon “Q-substantivoj” pro la simileco inter -cwa kaj cwe (la nomo de la litero Q), kvankam Q ne ekzistas en la anta alfabeto!

Oni uzas stumpigitajn Q-substantivojn en pluraj aliaj manieroj. Grave, ili estas pronomoj: are kaj avi signifas “li” kaj “ŝi”. Aldone, ili estas uzeblaj ankaŭ kiel pronomoj de la unua kaj dua personoj, por emfazi la sekson de la parolanto aŭ la alparolato. Io simila okazas ĉe in “mi” (de incwa “parolanto, mesaĝisto”) kaj et “vi” (de eccwa “atestanto”) – se oni aŭskultus prelegon kaj dezirus interrompi, oni nomus sin et kaj la parolanton in. Tre perpleksige por fremduloj!

Tria uzmaniero de stumpigitaj Q-substantivoj estas kiel klasigiloj ĉe propraj nomoj, kiel en:

Rin Tamis “Rivero Tamizo” (de rincwa “rivereto”)
Carc Lutes “Parizo” (carcwa “kastelo”)
Von Coemri “Kimrujo” (vondwa “lando”)
Elet Coemri “la kimra lingvo”
Amil Shon “S-ro Johano” (amilcwa “sinjoro”)

Amil kaj ĝia ina ekvivalento athal rolas ankaŭ kiel respektaj pronomoj. Fakte, iom frape, eblas uzi iun ajn stumpigitan Q-substantivon kiel pronomon por referenci la antaŭan substantivon kun tiu sufikso. Do en diskuto pri vortaro, ald povus aludi al tolonald, kaj su eble signifus doroshye la-cawl-blavadsu “terura forputro”.

Tio revenigas nin al nia ekzempla esprimo, el kiu la resto nun analizeblas relative facile: anty’ eliany’ eleccwaye salaythsuu. Ant “ni antoj” estas la stumpigita formo de la Q-substantivo antwa “la anta popolo”, kaj antye simple signifas “nia” tiusence. Elian estas la verbo “esti sankta”. Eleccwaye estas la adjektiva formo de eleccwa “lingvo”. Kaj salaythsu estas la substantivo nomanta la agon de la verbo salayth “beli, esti bela” – do ĝi signifas “belado, beleco”.

Adjektivoj kvalifikas la plej proksime sekvantan substantivon – sed kurioze eleccwaye, kvankam adjektiva laŭsignife, tamen estas kalkulata kiel substantivo por tiu regulo. (Fisher nomas ĝin substantivo en la atribua formo.) Do kaj antye kaj elianye priskribas eleccwa (“nia sankta lingvo”) kaj la -ye de eleccwaye estas efektive aldonita al tiuj tri vortoj kiel grupo, kiu tiam priskribas salaythsu:

{antye elianye eleccwa}–ye salaythsu
“{nia sankta lingvo}–a beleco”

Se via entuziasmo mem ne jam forputris, vi eble volas scii, kial la u de salaythsuu estas duobligita. Temas pri tio, ke tiu substantivo estas en la tiel nomata “definitiva” kazo, kiun oni uzas interalie por marki la subjekton de akompana netransitiva verba substantivo – ĉi-ekzemple blavadsu “putro”. Oni trovas la definitivon ankaŭ en propraj nomoj kaj titoloj kiel Horca Cyneeth “Framo de gramatiko”, kiam la unua vorto ne estas stumpigita Q-substantivo. Esperanto emas uzi prepozicion en tiaj okazoj: “la forputro de la beleco”.

Tio kondukas min al la fina strangaĵo de la anta gramatiko, kiun mi deziras mencii: la lingvo enhavas eĉ ne unu prepozicion. Anstataŭe ĝi havas preskaŭ kvindek specialajn vortojn, kiuj aŭ staras aparte – kun signifoj kiel “esti malantaŭ” aŭ “esti pro” – aŭ estas sufiksataj al substantivoj por esprimi prepoziciecajn signifojn.

Ekzemple, ursa signifas “esti sub”, bald estas “tablo”, kaj baldursa signifas “esti sub tablo”:

gorof baldursa
“hundo tablo-subas”
t.e. “la hundo estas sub la tablo”

baldursay gorof
“tablo-suba hundo”
t.e. “la subtabla hundo, la hundo sub la tablo”

La sufiksoverboj estas uzataj ankaŭ por krei ion similan al subjunkcioj, nome adverbojn, kiuj kunligas frazojn kaj subfrazojn. Same kiel adjektivoj finiĝas per -ye, -y’-y, adverboj finiĝas per -wa, -w’-w:

gorofye gawfsu brano
“hunda bojo laŭtas”
t.e. “la bojo de la hundo estas laŭta”

gorof gawf branowa
“(la) hundo bojas laŭte”

gorof sendi baldursaw
“hundo dormas tablo-sube”
t.e. “la hundo dormas sub la tablo”

Ya estas speciala pronomo, kiu referencas la tutan apudan frazon. Ĝi ofte egalas al la Esperanta subjunkcio tio(n), ke. Jen ekzemplo el unu el la fabloj de Ezopo:

Hishesoy Brufa calti ya, Sar sof varad
“Norda Vento agnoskas (tion), ke Suno pli fortas”

Sed – tre salaythwa! – tiu vorto ya feliĉe akceptas sufiksoverbojn. Jen du pliaj ekzemploj el la fablo, uzante irto “esti pri” kaj afga “esti post”:

Sar tal Hishesoy Brufa sharvat yirtow, cren sof varad
“Suno kaj Norda Vento kverelas tio-prie, kiu pli fortas”
t.e. “… pri tio, kiu pli fortas”

yafgaw Hishesoy Brufa ufatharn
“tio-poste Norda Vento blovas”
t.e. “poste (post tio) …”

“La Norda Vento kaj la Suno” estas nur unu el pli ol deko da antaj tekstoj, kiujn Fisher prezentas kaj klarigas en sia retejo, inkluzive mirindan tradukon de dek kvin versoj de la Dia Komedio de Dante en heksametrojn. Se oni serĉas en la arkivoj de la Planlingva Dissendolisto, oni povas malkovri ne malmulte da aliaj el la jaroj 1998 ĝis 2000.

La retejo enhavas ankaŭ la unuajn kvin lecionojn de kurso, kiun Fisher bedaŭrinde neniam finis verki, kune kun impone kompleta vortaro, kiu proponas pli ol 2500 radikojn kun kelkaj miloj da derivaĵoj kaj abundaj ekzemploj.

Estas klare, ke li pasigis multe da tempo en elektado de vortoj, kiuj sonas taŭge por sia signifo. Kiel gorof “hundo” kaj brath “ĉevalo”, multaj bestoj havas onomatopean nomon:

orongc “porko”
brarc “rano”
tuburubu “meleagro”

Vortoj kiel

tulp “marteli”
yich “knari, pepi”
faf “suspiri”

estas vere ĉarmaj, kiel ankaŭ:

mifmof “heziti”
linlan “kompari”
liplop “ĵeleo”

Aliaj estas malpli evidente simbolaj, sed ŝajnas ankoraŭ ege kredeblaj:

brement “postuli”
pustas “stumbli”
shazdi “esti magia”
toshpoc “esti malbela”

Unu el miaj plej ŝatataj estas la ĝenerala termino por granda birdo, nome marf. Pli malgrandaj birdoj nomiĝas tanlir, iel parenca al la verbo tanlin “kanti”. Troveblas multaj tiaj internaj etimologiaj rilatoj en la vortoprovizo:

lawna “senti nostalgie, senti la mankon de”
lawan “esti konservativa”

andal “vizaĝo”
andac “horloĝo”

ufath “spiri”
brufa “vento”

La enkonduko de la retejo mallonge konsideras la “ridindan ideon”, ke la antoj eble uzas ian magian kapablon por kaŝi sin de la cetera brita loĝantaro. Estu kiel ajn, ilia lingvo certe bone kaŝis sin post la morto de John Fisher.

Jen domaĝa afero, ĉar Elet Anta estas brila kaj absorba ellaboraĵo, kiu laŭ mia opinio meritas esti pli bone memorata. Espereble la nuna artikolo, eĉ se nur iomete, ĝin diskonigos.

Simon Davies estas la redaktoro de la trimonata bulteno de CED/ESF: Information for Interlinguists kaj Informilo por Interlingvistoj.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept