Mia antaŭa artikolo donis koncizan skizon pri elefeno, ankaŭ nomita Lingua Franca Nova, reguligita latinida kreolo, kaj indikis kelkajn manierojn, en kiuj ĝi similas al kaj diferencas de Esperanto. Ĉi-foje mi ekzamenos, kiel bone tiuj du lingvoj sukcesas rilate tradukojn de la vortludoj en la tre anglalingveca sensenca majstroverko de Lewis Carroll, Alice’s Adventures in Wonderland.

La elefenigo – Alisia en la pais de mervelias – estas mia propra laboraĵo, farita en 2010 kaj reviziita por eldono du jarojn poste. Tio estis la unua libro presita en la lingvo, kiu do tiumaniere plenaĝiĝis. Umadoj pri la vortostoko kaj gramatiko teorie povintus daŭradi eterne, sed la libro esence findecidis tiajn aferojn (kun unu escepto, al kiu ni venos).

Fakte unu iom grava umado okazis inter la unua kompletigo de la traduko kaj ties eldono. La lingvo gajnis la pronomon lo “ĝi”, kies signifo antaŭe estis parto de el “li, ŝi”.

Tio efikis utile en pluraj lokoj, inkluzive de la diskuto en ĉapitro 3 pri tio, kion it signifas en la esprimo found it advisable (“trovis konsilinde”) – “kiam mi trovas ion,” diras la Anaso, “ĝi estas kutime rano, aŭ vermo” – la komento de la Ĉapelisto en ĉapitro 7, ke

Se vi konus Tempon tiom bone kiom mi, vi ne parolus pri malŝparo de ĝi. Estas li.

kaj la pronomoplena galimatia poemo en ĉapitro 12:

Ja, vi vizitis ŝin, laŭ dir’,
menciis min al li.
[…]
Obstakle venis ĉiam in-
ter li, kaj ni, kaj ĝi.

Tiu punkto neniam koncernas Esperanton, kiu posedas la apartajn vortojn li, ŝi kaj ĝi denaske.

Post du pluaj jaroj da sperto pri elefeno, mi povis plibonigi multajn el la vortludoj en la presita traduko, precipe en la ĉapitroj pri la Falsĥelonio. Ekzemple, kiam ĉi tiu rolanto klarigas, ke

Neniu saĝa fiŝo ekirus sen foceno (porpoise). […] Nu, se fiŝo venus al mi kaj dirus, ke li iros vojaĝi, mi dirus ‘Kun kiu celo (purpose)?’

mia origina versio prezentis la demandon per la doloriga traduko Con cual in-tun-de? (“kun kiu intenco?”, kie tun “tinuso” aperas meze de intende).

Por la libro mi ŝanĝis without a porpoise “sen foceno” al sin es acompaniada par tun “sen esti akompanata de tinuso” kaj poste uzis O! par tun? “ho! kun tinuso?”, vortludante pri oportun “oportune”.

En Esperanto ekzistas du tradukoj de la verko. La unua, La aventuroj de Alicio en Mirlando, estas faraĵo de Elfric Leofwin Kearney (1856–1913), brita eduka ekzamenisto kaj pioniro de la internacia lingvo, kiu aĝis nur 23 jarojn, kiam li eldonis tiun laboron en 1910. Malgraŭ la titolo li ne aventuremas, kaj anstataŭe emas traduki multajn kalemburojn laŭvorte kaj klarigi ilin en notoj al la leganto.

Unu tia ekzemplo aperas en la parto tuj antaŭ la focena ŝerco, kie oni trovas tre tiklan tekston kun serio da vortludoj rilataj al whiting (la fiŝo merlango) kaj blacking (ciro, ŝupoluraĵo). Ĉi tie, bizare, Kearney fakte proponas du apartajn tradukojn, unu laŭvortan kaj unu ludantan pri merlango kaj marlango (ĉar, diras la Grifo, la lango de tiu fiŝo estas ĉiam en la maro).

Por la focena ŝerco mem, Kearney provizas nin per interesa alternativa fantazia revo, en kiu la saĝa fiŝo rolas kiel vojaĝa komizo, kiu responde al la demando ĉu vi havas afiŝon? gestas al sia focena kunulo kaj diras jena fiŝo! (en kalemburo pri jen afiŝo!).

Parenteze, Kearney uzas fokeno anstataŭ la moderna vorto foceno, kio verŝajne indikas, ke li uzis la siatempe tre novan English–Esperanto Dictionary verkitan de Joseph Rhodes en 1908.

La alia Esperantigo estas, kun titolo preskaŭ identa, La aventuroj de Alico en Mirlando de la fekunda usona/aŭstralia tradukisto Donald Broadribb (1933–2012). Lia verko el 1996 estas inĝenia kaj la tuto tre glate legiĝas.

Li adaptas la merlangan vortludon, rilatigante ĝin al heliko anstataŭe, konservas la aludon pri la nigrigo de ŝuoj, inversigas ĝin al heligo en la stranga mondo de la marbestoj, kaj promocias ambaŭ terminojn ĝis efektivaj sciencoj nomitaj nigriko kaj heliko. Strange tamen, Broadribb tute preterlasas la mallongan sekcion pri la foceno. Eble jen malofta okazo, ĉe kiu la vortludo lin venkis.

Mia elefenigo trafis similan malfacilaĵon ĉe tiu ŝerco. Mi ne forĵetis la tekston sed devis anstataŭigi la merlangon per loligo (calamar), kiun, diras la Grifo, oni uzas kiel lampon, kiam oni bezonas serĉi en la maro (per xerc’ a la mar). Huj! El ni tri, Broadribb klare gajnas ĉi tiun raŭndon.

Koncerne la instruiston de la ĥelonioj, kiun ili ŝercnomis Tortoise “because he taught us” (ĉar li instruis nin), mi feliĉe povis uzi la homonimecon de la vorto foca, kiu povas signifi aŭ la marbeston “foko” aŭ “enfokusigi”:

Nos ia nomi el Foca car el ia foca nosa mentes.
“Ni nomis lin Foko, ĉar li fokusis niajn mensojn.”

Tio venas responde al la demando de Alico “Kial vi nomis lin Testudo, se li ne estis tio?”, kaj estas kredeble pli klara en elefeno ol en la angla, kies ĥelonioj kaj testudoj estas esence nedistingeblaj por netrejnitaj okuloj.

En Esperanto la ŝercnomo estas Testudo, kaj Kearney informas nin, ke la instruisto estis fame konata te-studento. Broadribb laŭiras pli facilan vojon kaj ludas pri la verbo testi: la lernantoj nomis sian instruiston Testudo, ĉar li “testis” ilin.

Ni sciiĝas, ke submare la klasoj daŭras unu horon malpli (less) je ĉiu tago, kaj tial ili nomiĝas “lecionoj” (lessons). Broadribb venkas ankaŭ ĉi tie, dirante, ke ĉiun tagon la studotempo fariĝas ono de sia daŭro je la antaŭa tago, ĉar leciono koincide finiĝas per -ono, la sufikso trovebla en frakciovortoj kiel duono kaj kvarono.

Mi faris ion similan en elefeno, kie la finaĵo de la vorto leson aspektas precize kiel la aŭgmentativa sufikso -on (egala al la Esperanta -ego), kvankam pro tio mi devis alpreni la sensencan vorton leseta (konstruitan per la diminutiva sufikso -eta) por priskribi la plej mallongajn klasojn. Kearney forigas la temon.

La fama Esperanta poeto kaj tradukisto William Auld (1924–2006) meritas honoran mencion ĉi tie, ĉar li tradukis la lernejan rakonton de la Falsĥelonio kiel unu el du eltiraĵoj de Alico en la dua volumo de la Angla Antologio. En lia redono, la Ĥelonio nomiĝas la Ŝajnkelonio, kie ŝajn uziĝas prefikse kaj sentiĝas tre nature.

Min aparte imponis lia traduko de la studotemo Fainting in Coils (laŭvorte “Spirala Svenado”, vortludo pri Painting in Oils “Olepentrado”): por tio li metas Hovepentado, kio elvokas bildon de iu falanta sur la genuojn – kaj do brile eĉ sukcesas reprodukti ion similan al la ideo de svenado.

Unu el la plej bone konataj vortludoj en la verko, ĝuste ĉar ĝi kondukas al konkreta poeziaĵo kun plurkurba vosta formo, estas la “longa kaj malfeliĉa tale (rakonto)” de la Muso, kiun Alico miskomprenas kiel mencion pri la tail “vosto” de la besto. Ĉar Alico ĵus petis, ke la Muso diru al ŝi sian historion, la plej facila maniero trakti tion estas per simpligo de la Musa frazo ĝis io simila al “Mia estas longa kaj malfeliĉa” – kaj ja tion faras ambaŭ el Broadribb kaj mi. Kearney, kontraste, fariĝas vere malespera kaj inventas la unufojan neologismon tejlo por esprimi ambaŭ signifojn.

Ĉe la fino de la poemo Alico diras, ke la Muso atingis la kvinan kurbiĝon, al kio la besto kolere replikas I had not! “Tute ne!” – tiel, ke la knabino demandas sin, ĉu ŝi helpu malligi tiun agacan knot “nodon”.

En mia origina provo pri tio, la Muso kriis No dana la raconta! “Ne difektu la rakonton!”, kaj Alico misaŭdis tion kiel Un noda en la raconta? “Nodo en la rakonto?” La presita traduko turnas sin en malpli laŭvorta sed pli kredebla direkto: la Muso ekkrias Ma no! “Sed ne!”, al kio Alico respondas, ke al ŝi la rakonto bildiĝis kiel vosto, ne mano.

La solvo de Kearney ĉi tie estas obskura kaj eĉ ne havas piednoton: kiam la Muso blekas Mi ne!, Alico perpleksiĝas kredante, ke ĝi alvokas katon – ĉar minet estas franca vorto por “kateto”. Sed belegas la aliro de Broadribb: Vi ne aŭskultas mian odon!, misaŭdata de Alico kiel mian nodon. En elefeno, se mi elpensus ĝin, tio estus Tu no escuta mea ode!, sed mi estus rifuzinta ĝin, ĉar mea ode no sonas sufiĉe simile al mea noda.

Cetere, jen kie ni venas al la escepto el mia pli frua aserto, ke la eldono de Alisia fiksis la difinon de elefeno por ĉiam.

En 2012, mea ode estintus me ode, ĉar tiutempe la posesivoj – “mia”, “nia” kaj “via” en Esperanto – estis ankoraŭ identaj al la respondaj pronomoj me, nos kaj tu (singulare) / vos (plurale). La enkonduko de la apartaj posesivaj formoj mea, nosa, tua kaj vosa estas la sola granda ŝanĝo farita en la elefena gramatiko post la eldono de Alisia en la pais de mervelias. Antaŭ tio oni povis, se oni deziris, konstrui iagrade dusencajn frazojn kiel me vole es forte “mi volas esti forta / mia volo estas forta”. La enreta versio de mia traduko estas tiurilate ĝisdata.

Elefeno malofte uziĝis krom skribe, kaj ĝia ortografio estas tute fonetikeca, do estis por mi interesa defio trovi manierojn redoni la akĉentecajn misliterumojn en la paroloj de uloj kiel Pat(riĉjo) en ĉapitro 4, kiu ekzemple prononcas arm “brako” kiel arrum kaj them “ilin” kiel ’em. En mia traduko, li fojfoje perdas senakcentan vokalon aŭ misvoĉigas konsonanton – lo ’s un brazo, S’nior! “certe, ĝi estas brako, via moŝto!” (por es, braso, Senior) – kaj uzas la propran idiomaĵon bon serta “bone certa” en siaj oftaj ekkrioj de sure “certe”.

Esperanto eble plu rezistas tiajn artifikojn, kaj en la teksto de Broadribb aperas nur tio, ke brako ricevas la prononcon barako, kiu – iomete skue – estas ankaŭ alisignifa vorto. Al mi ne estas klare, kial la tradukinto ne elektis sensignifan vorton kiel berakoburako por redoni arrum. Kearney riskas eĉ malpli kaj nur informas, ke Patriĉjo havas irlandan parolmanieron. Por esti justa mi klarigu, ke tio neniel skuas, ĉar la frazo de Pat en la angla teksto fakte uzas la norman literumon arm, kaj ĝin sekvas interkrampa komento, ke “Li prononcis ĝin ‘arrum’.”

Unu fina noto pri la elefenigo eble interesos vin, rilate al la ludkartuloj ĉe la kroketludejo de la Reĝino en ĉapitro 8. Mi decidis redistribui ties emblemojn por pli bone konformi al la vortaro, eĉ kvankam la rezulto konfliktas kun la ilustraĵo fare de John Tenniel, en kiu la ĝardenistoj estas klare la karoaj duo, kvino kaj sepo. Tiu emblemo nomiĝas spadas en elefeno, sed la ĉefa signifo de tiu vorto estas ne “fosiloj” sed “glavoj” – do multe pli konvenas, ke ilin portu la reĝinaj soldatoj. Inverse, ĉar la vorto por “trefoj” (trefolias) signifas ankaŭ “trifolioj”, tio fariĝis la emblemo de la ĝardenistoj en la bildo.

Kiel Alico en sia vojaĝo tra Mirlando, mi ĉiam kurioze fasciniĝis vidante bone konatajn aferojn en novaj ĉirkaŭaĵoj, aŭ eĉ lingvoj. En 2013 mi procedis labori pri la elefenigo de Trans la spegulo (Tra la miror), kies unua ĉapitro enhavas modelon de sensenca poezio, Jabberwocky (“Babilfrenzon” aŭ “La ĵargonbeston” en Esperanto) – kiun mi nomis Bocragonia por sugesti, ke ĝia monstro estas ia dragon “drako” kun timinda boca “buŝo”. Preskaŭ eblas diri, ke Jabberwocky estas miniatura planlingvo per si mem.

Sed sufiĉe pri elefeno! En la venonta parto de ĉi tiu serio, ni esploros la misteran lingvon de la antoj…

Simon Davies estas la redaktoro de la trimonata bulteno de CED/ESF: Information for Interlinguists kaj Informilo por Interlingvistoj.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept