PIPERSKI, Aleksandr: Конструирование языков: от эсперанто до дотракийского ‘La konstruado de lingvoj: de Esperanto ĝis Dothraki’. Moskvo, Alypina Non-Fikšn 2017, 224 paĝoj. ISBN 978-5-91671-1.

Jen la dua parto de longa artikolo verkita de Stanislav Košecký (Slovakio), kies enkondukon ni publikigis en aŭgusto.

La libro dismembriĝas en ses ĉapitrojn. La unua el ili havas la titolon Neatingebla idealo, kaj tie la aŭtoro dediĉas sian atenton al filozofiaj lingvoj, kies kreintoj sekvis la celon deflankiĝi de diversaj mallogikaĵoj en naturaj lingvoj. Kiel ekzemplojn li enkondukas la gramatikan genron en multaj lingvoj, poste malperfektaĵojn en la pluralo de substantivoj aŭ en nomaj predikatoj.

Komence li prezentas la projekton Lingua ignota de Hildegard von Bingen (1098–1179), unu el la plej gravaj figuroj de la mezepoka germana kulturo. Estas konate, ke ŝi okupiĝis ankaŭ pri medicino kaj muziko. Ŝia lingvo malhavis gramatikajn regulojn kaj ĝiaj ĉirkaŭ 1000 vortoj havis ne nur latinan kaj germanan originon, sed ankaŭ hebrean kaj grekan, kiun tamen ne eblas ofte klare rekonstrui. Krom tio Hildegard ellaboris eĉ la propran skribon, kiu konserviĝis en du manuskriptoj. En tiu ĉi kazo ne eblas paroli pri reala lingvo; eventuale temas pri certa sekreta “lingvo” por privataj sakralaj celoj. Rigardante tiun ĉi realaĵon kun certa toleremo eblas envicigi tiun ĉi verkon kun la filozofiaj lingvoj (verŝajne nur rilate al ĝia historia valoro, laŭ Detlev Blanke).

La filozofia lingvo de John Wilkins (publikigita en la jaro 1668) estas la dua projekto, pri kiu la aŭtoro okupiĝas. Li konatigas kun tio, ke Wilkins dividis la sciojn de sia tempo en 40 diversajn klasojn, prezentitajn per po du literoj (konsonanto/vokalo), ekz. Da = mondo, De = elemento, Di = ŝtono, Do = metalo, Ga = floro, Ge = semo, Gi = arbusto, Go = arbo. Pliaj konsonantoj ebligas dividon de la klasoj en subgrupojn, ekz. Deb = flamo, Ded = aero, Deg = akvo, Dep = grundo ktp.

Kiel konstatas Piperski, Wilkins en sia libro montris kvar misojn de samtempaj lingvoj: 1) homonimecon, 2) sinonimecon, 3) malregulaĵojn en gramatiko kaj 4) disiĝon inter sono kaj skribo; kaj konkludis, ke laŭ tio ĉi estus konvene trapensi novan lingvon.

Ro

En la sekva parto de tiu ĉi ĉapitro la aŭtoro atentigas pri la lingvo Ro (E.P. Foster, 1913). Li mem enkondukas: “La ortografio de la lingvo Ro certigas kongruon inter literoj kaj sonoj pli unusencan ol en la angla.” La lingvo Ro ĝenerale okulfrape similas al la lingvo de Wilkins: en ambaŭ lingvoj la vorto komenciĝas per signo de la klaso, kio ebligas taksi, pri kio la parolo temas.

Sekvas pli detala klarigo de la strukturo de tiu ĉi lingvo. Ro ne transprenas radikojn aŭ radikvortojn el la latina kaj aliaj lingvoj. Kiel akcentis la aŭtoro de Ro, la vortoj tie ĉi baziĝas sur analizo de ideoj kaj ili estas konstruitaj laŭ apriora principo, laŭ kiu la komenca litero aŭ komenca silabo regas la vorton kaj la ceteraj literoj prezentas unuon aŭ kategoriigon surbaze de scienca klasifiko. La baza principo laŭ Piperski estas, ke la komenca silabo neniam havas sian signifon. Temas do pri filozofia lingvo.

Kiel ekzemplo estas prezentata la sistemo de numeroj, kiuj ĉiam komenciĝas per z. Tiel zab estas 1, zeb 10, zib 100. Poste zidzab estas 301, zifzeb 410, zifzefzaf 444. Tia alfabeta regulo aplikiĝas ankaŭ en aliaj kazoj – poste dec signifas vastecon, decab estas linio, decac malvasta kiel fadeno, decaf meze vasta, decak vasta, decal tutmonda, decar senlima.

La aŭtoro de la libro atentigas ankaŭ pri kelkaj gramatikaj reguloj: ekz. en propozicioj kutime aperas vorto kun radiko -e-, kiu signas verbecon, plej ofte ek la estintan tempon, el estantan tempon, em estontan. Tamen, kiel li plie notetas, Foster mem de loko al loko forkliniĝas de la ideo de aprioreco, ebligante la ekziston de certaj aposterioraj elementoj de sia lingvo. Tiel ekzemple la vortoj komenciĝantaj per l- signas nociojn ligitajn kun la vivo; dume la komenca l venas de la angla life kaj la germana Leben. Poste ankaŭ la vorto ha certe havas sian originon en la angla have, kaj en la vorto gerdo estas distingebla do- el la vorto dolaro.

Kiel konstatas la aŭtoro de la recenzata verko, la lingvo Ro ne atingis disvastiĝon, kaj en la medio de artefaritaj/planaj lingvoj okupis pli gravan rolon aliaj pli nuntempaj projektoj, kiujn la aŭtoro mencias en la posta teksto.

Loglan

Studo pri Loglan aperis unuafoje en la ĵurnalo Scientific American. Ĝia aŭtoro estis sociologo James C. Brown. Tiu ĉi publikaĵo aperis laŭ Piperski en la tempo, kiam intereso pri logik-filozofiaj lingvoj jam malfloradis. La projekto Loglan (Logical Language) estis unu el la lastaj, kiuj provis apliki la “universalan” lingvon. Ĝi tamen respektis ekzistantajn naturajn (precipe signifplenajn) lingvojn.

Por krei ĝian leksikan materialon, orientiĝis Brown laŭ ok lingvoj: la angla, ĉina, hindia, rusa, hispana, japana, franca, germana. Kiel ekzemplon tie ĉi la aŭtoro enkondukas la vorton blanu (blua). Per komparo de tiu ĉi nocio kun tiuj ĉi ok lingvoj (konservante la transliteradon kaj transskribadon uzatajn de Brown) li prezentas ĝian t.n. indekson de lernebleco de 0 (tre malalta) ĝis 1 (tre alta), kiu laŭ Brown aspektis jene:

  • angla (blue) 3/3 = 1
  • ĉina (lan) 3/3 = 1
  • hindia (nila) 2/4 = 0,5
  • rusa (galuboj) 2/7 = 0,28
  • hispana (azul) 2/4 = 0,5
  • japana (aokon) 0 = 0
  • franca (bleu) 2/3 = 0,66
  • germana (blau) 4/4 = 1

(La unua datumo, 3/3, 2/4 ktp, signas la t.n. kvoton de kongruo.)

Kiel atentigas la aŭtoro, se oni tiujn ĉi kriteriojn evitus, povus ekesti vortoj de libervola longeco kaj poste la nocio “blua” povus aspekti jene: blulannilagalubojasulaokonbleublau. Sed tia ĉi “mensoga” ekzemplo ne validas, kiel skribas la aŭtoro, ĉar la predikatoj de Loglan havas rigore starigitan strukturon: KKVKKKVKKV.

Ankoraŭ estas utile mencii, ke Brown eldonis en la jaro 1975 detalan gramatikon de Loglan, por pli-malpli regi ĝian evoluon. La aŭtoro de la libro aldonas ankoraŭ informon pri nova projekto de logika lingvo, kiu aperis en la jaro 1987. Ĝiaj aŭtoroj (B. LeChevalier kaj N. Tansky) nomis ĝin Lojban. Ankaŭ tiu ĉi estis konstruita sur principo de logika lingvo, sed ĝia leksiko tre diferenciĝas de Loglan.

Fine la aŭtoro de la verko mencias, ke en eĉ ne unu kazo de filozofia lingvo oni sukcesis montri, ĉu ĝi havas influon sur pensadon rilate la hipotezon de Sapir-Whorf, ĉar neniu ellernis aŭ Loglan aŭ Lojban kiel gepatran lingvon, kaj ni do ne scias, ĉu la pensado de iliaj parolantoj diferenciĝus de la nia.

Toki Pona

En plia klarigo de tiu ĉi ĉapitro okupiĝas Piperski pri du pli novaj projektoj de planlingvoj. La unua el ili estas Toki Pona. Temas pri projekto de la aŭtorino S. Lang. En la jaro 2014 ŝi eldonis kompletan gramatikon de tiu ĉi lingvo kiel “The Language of Good”. En tiu ĉi lingvo troviĝas ĉ. 120 vortoj, kiuj kombiniĝas laŭ simplaj reguloj. Toki Pona nome konsistas el la vortoj toki (lingvo, paroli) kaj pona (bona, bono).

La celo de Toki Pona estas instrui homojn dividi la pensadon en bazajn partojn kaj surbaze de tio pensi filozofie kaj pli profunde percepti la mondon. En la sistemo de numeraloj estas nur kvin vortoj: wan “1”, tu “2”, luka “5”, mute “20”, ale “100”. Ekz. “77” oni diras kiel mute mute mute luka luka luka tu tu. Ĉe rigardo al la vortprovizo estas okulfrape, ke Toki Pona estas aposteriora lingvo. La vortoj wan, tu, luka (laŭ la kroata rúka), kiel ankaŭ oko “okulo”, tion klare pruvas. En tiu ĉi lingvo la fonetiko estas prezentata per nur naŭ konsonantoj kaj kvin vokaloj.

Ithkuil

La lasta lingvo de la unua ĉapitro, kiun Piperski prezentas, estas Ithkuil.

Tiu ĉi projekto aperis unuafoje en interreto en la jaro 2004. Ĝia aŭtoro J. Quijada ĝin pli prilaboris en la jaro 2007 kaj ĝian finan version li prezentis en la jaro 2011. Laŭ la aŭtoro de la libro temas pri logike-filozofia lingvo, kies celo estas atingi la plej altan nivelon de precizeco kaj efikeco, ellasante polisemion (plursencecon). Ĝia signa strukturo enhavas 45 konsonantojn kaj 13 vokalojn, kiuj povas kreadi diftongojn. Krom tio, en tiu ĉi lingvo estas uzataj tonoj, kiuj estas 7, kaj laŭ la alto de la voĉo ili povas ŝanĝi la sencon (la norma ĉina havas 4 tiajn tonojn). En la gramatiko de Ithkuil estas krom tio 96 kazoj kaj pli ol 20 verbaj gramatikaj kategorioj. La alproprigon de tiu ĉi lingvo malfaciligas eĉ tio, ke ĝi havas apartan sistemon de skribo, kiu ne havas fonan formon. (Detaloj pri tiu lingvo troviĝas en la interreto.)

En la fino de tiu ĉi ĉapitro Piperski demandas, ĉu eblas plibonigi la pensadon helpe de lingvo. Lia rimarkigo pri tio, ke fakte eĉ ne estas klare, kion signifas plibonigi la pensadon, estas tute trafa. Plue li demandas: ĉu homa pensado fariĝus pli bona, se ni pensus maksimume klare, envicigante delikatajn aspektojn de la signifo kiel en Ithkuil, aŭ male, se ni seniĝus je nenecesaj delikataĵoj kiel en Toki Pona? Kaj li finas siajn demandojn per starigo de la problemo, ĉu pensado en kategorioj de predikatlogiko ebligus pli bone diferencigi la veron de la malvero.

Al tiuj ĉi demandoj ne ekzistas respondoj, diras Piperski, ĉar ne ekzistas homoj, kiuj per nomitaj filozofiaj lingvoj parolus kiel per gepatraj. Kaj la ĉapitron Neatingebla idealo li finas per konstato, ke la demando de filozofiaj lingvoj restas malfermita kaj, laŭŝajne, plu restos tia.

This article is also available in English.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept