Meze de novembro 2022 la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), finis tre gravan projekton de ciferecigo de la gazetoj Konkordo (1924–1928), Balkana Konkordo (1931) kaj La Suda Stelo (1932–1973). Temas pri ĉirkaŭ 4200 paĝoj, kiujn laŭ la mendo de DEC ciferecigis la firmao Point s.l.r. en Varaždin.
La projekto en junio 2022 ricevis subvencion de la kroatia Ministerio pri Kulturo kaj Komunikiloj enkadre de la protektado de la “tradicio de Esperanto” kiel nemateria kultura heredaĵo de Kroatio n-ro Z-7298, kiu estis proklamita en 2019.
La projekton 50-procente kunfinancis ankaŭ Esperantic Studies Foundation.
Nome de DEC la projekton gvidis Josip Pleadin, kaj nome de Point s.l.r. Danko Tkalec. Pri la plenumita laboro sian pozitivan pritakson al la Ministerio sendis ankaŭ la Konservista fako el Bjelovar, la respondeca regiona institucio pri konservado kaj protektado de kulturaj valoraĵoj.
La gazetoj estas ciferecigitaj kiel PDF-dosieroj kun serĉebla teksto, kaj la rezultoj de la projekto ekde la mezo de novembro 2022 estas konsulteblaj en la reto.
Este artículo también está disponible en español.
Comments · Komentoj