Ne estas sekreto, ke multajn indiĝenajn lingvojn tra Testuda Insulo [= Nord-Ameriko] minacis koloniismo, kaj Kanien’kéha – pli vaste konata kiel la mohoka lingvo – ne prezentas escepton.

Antaŭ nur kelkaj generacioj multaj Kahnawa’kehró:non – anoj de la mohoka popolo Kanien’kehá:ka de Kanavakeo [Kahnawake, apud Montrealo en Kanado] – parolis la mohokan denaske. Tamen nun la plej multaj mohokoj flue parolas nur la anglan – aŭ, fojfoje, la francan, kiu regas en la kebekaj komunumoj ĉirkaŭ Kanavakeo.

Kiel tio okazis? Multaj komunumaj plejaĝuloj, kies pli maljunaj parencoj estis denaskaj parolantoj, rakontas simile. En multaj okazoj oni devigis ilin aŭ la parencojn loĝi en lernejoj aŭ dumtage vizitadi indianajn lernejojn, kie oni sisteme ŝtelis de ili la kulturon – kie parolantoj de la mohoka estis ne kuraĝigataj sed punataj.

Nuntempe la afero staras malsame. Pasiaj komunumanoj en Kanavakeo laboras sendepende aŭ per komunumaj organizoj por revivigi kaj revigligi la mohokan, endanĝeran lingvon, kiu nun havas malpli ol 3500 fluajn parolantojn en la mondo.

Kanavakeo havas la propran porinfanan televidaĵon en la mohoka, inspirita de Sesame StreetTóta tánon Ohkwá:ri – per kiu oni povas distriĝi lernante la lingvon. Pluraj lernejoj proponas “mergan” kurson por almenaŭ kelkaj niveloj.

En la Lingvo-Nesto Iakwahwatsiratátie, patrinoj kaj iliaj infanoj kunlernas la mohokan uzante nur tiun lingvon. Tio instigas al tutaj familioj ĝin lerni kaj uzi.

La Centro de Lingvo kaj Kulturo Kanien’kehá:ka Onkwawén:na Raotitióhkwa proponas diversajn lingvajn iniciatojn, inkluzive la programon Ratiwennahní:rats por mergi plenkreskulojn en la lingvo, kie kelkaj mohokoj dediĉas du jarojn de la vivo al tuttempa lernado de la lingvo.

Sed kompreneble la eblo fari tion ne venas al ĉiuj. La plej multaj tamen faras, kion ili povas. Vortoj kiel niá:wen (dankon) kaj kwe (saluton) ĉieas. Multaj homoj elektas nomi sin kaj siajn infanojn en la mohoka lingvo.

Ankaŭ la ĵurnalo La orienta pordo (The Eastern Door) laboras por helpi. “Ni provas kiom eble plej transdoni la mohokan al niaj filo kaj filino, do por mi, temas pri io persona, persona vojaĝo, persona batalo por la lingvo”, diris Steve Bonspiel, redaktoro/eldonanto de La orienta pordo.

Bonspiel, progresanta parolanto, prioritatigis la uzadon de la komunuma ĵurnalo por kontribui al la laboro de la komunumo por certigi, ke estontaj generacioj de mohokoj kreskos kiel denaskaj parolantoj.

“Nur malgrandan rolon ni ludas, sed mi ĉiam pensas pri la pli daŭraj efikoj, kaj kiel tio atingos homojn poste.”

Lastatempe aldonita paĝo “Kundividi niajn rakontojn” enfokusigas prezentojn de la rakontoj de komunumaj plejaĝuloj, sed samtempe donas al mohokoj la eblon legi la mohokan apud anglalingvaj versioj por vidi la lingvon en kunteksto.

Aparta paĝo dediĉita al la diskonigo de vortoj, neformale nomita la mohok-vorta paĝo, estas konstanta ero en La orienta pordo dum pli longa tempo, ekde 2020. Ĝi restas nepra parto de la laboroj de la ĵurnalo por subteni la lingvon.

Ĝi estas uzata de komunumanoj kiel Victoria Ann McComber, kiu eltranĉas la vortojn el la ĵurnalo kaj algluas ilin dise tra sia domo por klopodi kunfandi ilin en sian ordinaran vivon.

“Mia praavo parolis nur la mohokan, do ni lernis etajn ĉiutagajn vortojn ankaŭ de miaj geavoj”, McComber diris. “Miaj patrino kaj patro estis fluaj, do oni ĉiam parolis tiel. Ni lernis, kiom ni povis, ne tre flue, sed sufiĉe por elturniĝi. Poste ni alvenis al la mezlernejo ­­– kaj paroli tiulingve estis malpermesite.”

Ŝiaj edzo kaj filo scipovas paroli, do ŝi aplikas la vortojn, kiujn ŝi lernas. “Foje mi eraras kaj diras ion tute alian kaj ni ridas”, ŝi diris.

La mohoka estas grandega socia, eduka kaj politika prioritato en Kanavakeo, kuna prioritato de preskaŭ ĉiuj. Inter baraktado kontraŭ daŭraj kontraŭlingvaj atakoj fare de eksteraj registaroj, la mohokoj estas unuigitaj de deziro revigligi lingvon, kiu helpas formi la identecon de Kanien’kehá:ka.

Esperantic Studies Foundation pasintjare donis iom da mono por helpi tiun laboron.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept