Ĉi tiu artikolo de Alessandra Madella, kiu unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia en januaro 2022, reaperas ĉi tie laŭ afabla permeso de la aŭtoro.

En la jaro de la tigro laŭ la ĉina kalendaro, ni povas memori aventuran heroon je tigra karaktero tre amatan de italoj kaj multe da aliaj homoj tra la mondo. Temas pri la bela, long-hara, kuraĝa kaj grandanima pirato Sandokan, protagonisto de la barat-malaja ciklo de aventur-romanoj el la plumo de Emilio Salgari (1862-1911). La itala verkisto, fakte, kromnomis sian heroon “Tigro de Malajzio” aŭ “Tigro de Mompraĉem” el la nomo de la duon-vera kaj duon-fantazia insulo en la malaja insularo. Ĝi estas la nekonkerebla rifuĝejo de Sandokan kaj de liaj piratoj, la aŭdacaj kaj plur-etnaj “Tigridoj”, kiuj estas pretaj sekvi sian junan estron ĉien. Ilia plej granda honoro estas protekti lin per sia korpo ĝismorte dum la plej danĝeraj bataloj.

Tri tigraj kapoj kun malfermitaj faŭkoj ornamas la ruĝan flagon de Sandokan kaj sentigas timon al malamikoj. Kiel tigro, li ne hezitas sole ataki multnombrajn armitajn virojn, sed li same kapablas sin regi kaj resti kaŝita en la ombro, se ne estas ŝanco venki. Simila al sovaĝa besto, li estas forta, svelta kaj proksima al la naturo, kiun li konas tre bone. Eĉ vundita kaj febrohava, li kapablas sin savi en la ĝangalo kaj pretervivi per ĝiaj fruktoj. Li soifas je sango, sed lia venĝo nur celas la anglajn, nederlandajn kaj hispanajn koloniistojn, kiuj forprenis lian regnon kaj mortigis liajn patrinon kaj gefratojn. Male li donacas manplenojn da diamantoj al ĉinaj maristoj, kiuj sin defendas honorplene de liaj atakoj. Kaj li protektas el perfortoj kaj ekspluatado la lokajn loĝantojn, kiuj dankeme helpas lin kaj liajn homojn.

La sola malforta punkto de Sandokan estas lia romantika koro. Preskaŭ kiel heroo de itala opero, li neeviteble enamiĝas kontraŭ sia volo je la nevino de brita malamiko, eĉ sciante, ke tiu amo endanĝerigos ĉiujn liajn revojn kaj kredojn. Fakte, la deksesjara belulino Marianna estas nur parte brita, ĉar ŝi naskiĝis sub la vulkano kaj la lazura ĉielo de Napolo en suda Italio, el kie venis ŝia patrino. Ekde ŝia junaĝo, ŝia oficira onklo konigis al ŝi la malkomfortojn de la marista kaj soldata vivo. Sed ŝi mem lernis la inajn delikatajn artojn, tiel ke ĉiuj nomas ŝin la “Perlo de Labuano”. Sandokan, pli aĝa ol ŝi je 10 jaroj, estis jam allogita de ŝia famo antaŭ ol vidi ŝin. Sed li estas tutanime kaptita, kiam ŝi kuracas liajn vundojn kaj sentime reciprokas lian amon. Li ne hezitas lukti kun tigro nur per sia kriso (ponardo) por impresi ŝin. Kaj li klopodas ĉiumaniere forrabi ŝin al Mompraĉem, kvankam li konscias, ke tio povus signifi la finon de lia pirata kariero kaj tute malebligi lian venĝon.

Sandokan kaptis la imagkapablon de italaj geknaboj ekde sia unua apero en 1883 sur la paĝoj de ĵurnalo de la nord-itala urbo Verona, kie Salgari naskiĝis kaj laboris kiel kronikisto. La unua libro de la ciklo estis publikigita en 1900 sub la titolo “La Tigroj de Mompraĉem” (itale, “Le Tigri di Mompracem”). Sekvis deko da sukcesaj aventur-romanoj fare de la sama aŭtoro kaj pliaj fare de lia filo Omar kaj aliaj ĝis post la dua mondmilito.

En 1976 la itala reĝisoro Sergio Sollima realigis mini-serion pri Sandokan, kiu restas ankoraŭ nun la plej vidita programo en la historio de la itala televido kaj estis vaste sukcesa ankaŭ eksterlande. Ĉefrolis en ĝi la barata sika aktoro Kabir Bedi, kiu iĝis tre fama en Italio kaj eĉ lernis paroli la italan.

En 2010 la hispan-devena meksika verkisto Paco Ignacio Taibo II reprenis la rakonton kaj la heroojn de Salgari en sia libro “La reveno de la tigroj de Malajzio” (hispane “El retorno de los tigres de la Malasia”). Por tiu engaĝita aŭtoro, kiu verkis interalie biografion de Ernesto Che Guevara kaj eseon pri la historio de komunismo en Meksikio, Sandokan ĉiam reprezentas la plej pasian kaj entuziasman formon de kontraŭ-imperiismo kaj la nun maljuniĝintaj piratoj povas ankoraŭ efike lukti por tiu kaŭzo.

Salgari vivis samtempe kun aliaj eŭropaj verkistoj pri aziaj landoj, kiel Joseph Conrad (1857-1924), kiu vojaĝis kiel maristo al Borneo kaj Malajzio, aŭ kiel Rudyard Kipling (1865-1936), kiu naskiĝis en Barato kaj longe loĝis tie. Sed la itala verkisto, kiu devis forlasi siajn studojn por iĝi kapitano por transmaraj vojaĝoj, neniam iris pli malproksimen ol Brindisi, haven-urbo en suda Italio. Li trovis inspiron en la ekzotika modo, sed li ĉefe solece esploradis en bibliotekoj kaj muzeoj, kiel tiu pri Natura Historio en Torino. En tiu nord-itala urbo, kiu gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto en 2023, li fakte pasigis la lastajn jarojn de sia vivo kune kun sia familio kaj grupeto de aliaj malriĉaj, drinkemaj kaj ŝercemaj artistoj popole konataj kiel “bohemio”.

En niaj nunaj jaroj de pandemio homoj devis alkutimiĝi nur revi pri foraj vojaĝoj, kiuj ofte estas neeblaj aŭ tro malfacile realigeblaj pro la mondaj sankondiĉoj. Eble pro tio verkisto je nehaltigebla imagkapablo kiel Salgari iĝis denove tiel populara. Nova eldono de la romanoj de Sandokan aĉeteblas en italaj ĵurnalvendejoj ekde somero 2021. Kaj ekde februaro 2022 la itala televido realigis modernan daŭrigon de la fama serio kun la turka aktoro Can Yaman kiel ĉefrolulo kaj pli da atento al la ina vidpunkto en la pentrado de tiu amrilato inter Eŭropo kaj Azio. Espereble la forto de la Tigro de Malajzio helpos nin sekure vidi la finon de la kronvirusa pandemio en la jaro de la tigro laŭ la ĉina kalendaro kaj imagi pli justan mondon por pli pozitive interkonektata estonto.

This article is also available in English.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept