En mia antaŭa artikolo ĉi-serie, mi priskribis plurajn oligosintezajn lingvojn – en kiuj la vortostoko estas kreita el tre malgranda nombro da fundamentaj pecoj – kaj mi notis, ke la signifoj de vortoj konstruitaj per tia sistemo povas esti malfacile antaŭdireblaj: ĉieleca-eblo signifis “libereco” en unu ekzemplo.
Ekzistas tamen unu tia lingvo, kiu atingis konsiderindan sukceson, allogante ne malgrandan komunumon da entuziasmuloj – el kiuj multaj estas ankaŭ Esperantistoj – kaj tio estas Tokipono (toki pona), eldonita de Sonja Lang rete en 2001 kaj en iomete reviziita formo kiel libro en 2014.
Se paroli strikte, ni nomu ĝin oligoanaliza aŭ oligoizolanta, ĉar ĝi traktas ĉiun semantikan konstrubrikon kiel memstaran vorton. La oficiala dialekto difinita en la libro havas 120 tiajn elementojn, kvankam unu el ili havas la praktike senutilan signifon “interagi kun la tokipona libro”, eble aldonita por memorigi, ke oni ne tro serioze rigardu la aferon. Manpleno da morfemoj el pli fruaj variantoj de la lingvo ankaŭ restas uzataj, kaj la pasintjare eldonita vortaro de Lang enhavas kelke da aliaj vortoj ofte aperantaj en la komunumo, kiel tonsi “neduuma, transgenra”.
La tokipona respondo al la problemo nomi ĉion en la mondo estas, ke oni eĉ ne klopodu. Inspirita de la Tao, kaj de ia antropologia primitivismo, kiu rigardas naturajn kulturojn kiel superajn al moderna civilizacio, ĝia filozofio estas, ke malpli estas pli, kaj ke oni simple ne bezonas distingi anasojn disde anseroj. Konceptoj reduktiĝas al siaj komponantoj, kaj oni menciu komponanton, nur se ĝi tiumomente rilatas. Kunteksto estas gravega, kio laŭdire kreskigas la plenan atenton en la medita senco.
Sed tiu lingvo estas ankaŭ intence amuza kaj aminda: ĝia origina prezento sugestis, ke “oni povus preskaŭ imagi rason el bestetoj en bildorakonto parolantaj tokipone”. “Malgranda” estas lili; “malpura” estas jaki, similsona al la angla samsignifaĵo yucky; la sakrovorto estas pakala, de bagarap “akcidento, rompita” en Tokpisino (la ĉefa lingvo de Papuo-Nov-Gvineo), mem siavice el la angla bugger up “fuŝi”. La kerna nombrosistemo ĉesas ĉe 2, kaj la vorto por “mano” povas esti ali-roligita por esprimi 5, kiam necese. Iu ajn kvanto pli ol 2 estas esence mute “iom, multaj”.
En intervjuoj Lang ofte donas la ekzemplon jan pona, laŭvorte bona homo, kio estas la konvencia maniero diri “amiko” (homo, kiu estas bona al oni); simile, jan ike malbona homo povas signifi “malamiko”; kaj la koncepto “malbona amiko” tiam klare montriĝas memkontraŭdira. pona – kiu devenas de bona en Esperanto – povas signifi ne nur “bona” sed ankaŭ “pozitiva”, “paca” kaj “simpla”, do toki pona estas aŭ “la lingvo de bono” aŭ “la simpla lingvo”.
Ĝia gramatiko uzas malgrandan nombron da specialaj vortetoj por marki la komencon de ĉiu parto de frazo. Ekzemple li (la Esperanta pronomo li kun nova uzo) signalas, ke la posta vorto estas la verbo (aŭ adjektivo uzata kiel verbo) – multe simile al i (derivita de la angla he “li”) en Tokpisino. Ĉi tie mi glosas ĝin per “-as”:
jan ni li pali.
homo ĉi -as labori
“Ĉi tiu homo laboras.”
ma kasi sina li suli.
tero planto vi -as granda
“Via ĝardeno estas granda.”
(La pronomo sina “vi”, en adjektiva pozicio post la substantivo, akiras posedan signifon: “via”.)
Kaj e (ĉi tie glosita per “-n”) enkondukas la rektan objekton de la verbo:
jan mute li lukin wawa e ma kasi sina.
homo multa -as vidi forta -n tero planto vi
“Multe da homoj fikse rigardas vian ĝardenon.”
Kuriozaĵo estas, ke oni devas ellasi li, se la subjekto konsistas el nur la vorto mi “mi” aŭ sina “vi”. Tio denove spegulas la uzon de i en Tokpisino:
sina jo e ma kasi suli.
vi havas -n tero planto granda
“Vi havas grandan ĝardenon.”
Strange tamen, la prepoziciojn oni tute ne markas, kaj ĉar prepozicioj estas ofte reuzitaj kiel aliaj vortoklasoj, de tempo al tempo estiĝas konfuzo. La klasika ekzemplo estas:
mi pana e tomo tawa sina.
mi donas -n strukturo moviĝanta vi
“Mi donas (liberigas, sendas, ktp) vian aŭton.”
– aŭ –
mi donas -n strukturo al vi
“Mi donas al vi domon.”
Tiu devigo eksplicite vojmontri la sintakson en Tokipono rezultigas tre simplan frazostrukturon. La lingvo ne havas subfrazojn. Por diri “mi scias, ke vi dormas”, oni uzas du frazojn, konvencie apartigante ilin per dupunkto:
mi sona e ni: sina lape.
“Mi scias tion: vi dormas.”
Substantivoj ne havas pluralon; verboj ne havas tenson. Por indiki tempon eblas uzi kuntekstan formulon, antaŭmetaĵon, kiu finiĝas per la vorteto la:
tenpo ni la sina sona.
tempo ĉi (kuntekste) vi scii
“Nun vi scias.”
Substantivaj kaj verbaj vortoserioj ĉiam grupiĝas maldekstren:
jan pona mute
(homo bona) multa
“multe da bonaj homoj”
Por diri “tre bona homo” (aŭ egale “tre bonaj homoj”) oni uzas la vorteton pi, kiu efektive estas sensignifa prepozicio aldonita nur por krei duanivelan substantivon:
jan pi pona mute
homo de (bono multa)
“tre bona homo”
Tokipono estas rimarkinde esprima. pona ne estas la sola vorto, kiu ampleksas larĝan semantikan kampon: kon signifas “aero”, “spiro”, “esenco” kaj “animo”; lipu indikas iun ajn platan objekton, inkluzive de biletoj, libroj kaj eĉ – metafore – retejoj. Sed iuj vortoj estas pli specifaj: uta estas “buŝo” kaj moli signifas “morti”.
Kiel en la plej multaj oligosintezaj lingvoj, preskaŭ iu ajn vorto povas roli kvazaŭ en iu ajn vortoklaso. Ekzemple moku (de la japana mogu mogu “maĉi”) signifas “manĝi, trinki”, kiam ĝi estas verbo:
ona li moku e kala.
“Ĝi manĝas fiŝojn.”
Kiel substantivo ĝi povas signifi aŭ “manĝado, trinkado” aŭ, konsterne, “manĝaĵo”:
ona li moku.
“Ĝi manĝas.”
– aŭ –
“Ĝi estas manĝaĵo.”
Dum estas vere, ke la tokipona ambigueco iafoje tiamaniere rompas la mezurilon, oni tamen elpensis multe da utilaj normaj esprimoj, kiuj estas facile memoreblaj, almenaŭ post kiam oni enkapigis la 120 vortojn:
- pona lukin bona vide = “bela”
- toki wawa komuniki laŭte = “krii”
- awen sona daŭri scii = “memori”
- sin nasa nova strange = “surpriza”
Kompreneble, en lingvo kun tiel eta vortostoko, estas prudente, ke la vortoj estu ankaŭ kiel eble plej facile prononceblaj. Tokipono uzas nur 14 sonojn aranĝitajn en bagatelajn silabojn kiel ma, en kaj jan; -n estas la sola konsonanto, per kiu silabo povas finiĝi. La plej multaj vortoj havas du silabojn; kelkaj havas tri. La fonetikaj reduktoj aplikiĝas ankaŭ al propraj nomoj (kiuj ne apartenas al la listo de 120 vortoj): Afganujo estas ma Akanisan kaj Esperanto nomiĝas toki Epelanto.
La vortojn mem oni ĉerpis (kaj poste simpligis) el diversaj lingvoj inkluzive de la akadia franca, la kroata, la nederlanda, la finna, la kartvela, la ĉina kaj Esperanto.
Interese estas, ke, kvankam disponeblas pli ol 6500 eventualaj dusilabaj vortoj, pluraj paroj el efektivaj vortoj diferencas laŭ nur unu litero: poka “flanko”, poki “ujo”; seli “varma”, selo “ŝelo, haŭto”; kaj – surprize, sed eble pro intenca aludo al jino kaj jango – ala “nul, nenio, ne”, ale “tuta, ĉio”. Fakte ale havas la alternativan formon ali por gardi kontraŭ parola miskompreno.
Multaj homoj eksperimentis pri la fasono de Tokipono, jen por eĉ pli simpligi ĝin – iu reduktis ĝin ĝis “kaŝlingvo” el nur 99 unusilabaĵoj nomita ta ti – jen por provi forglatigi la ambiguaĵojn. Sed ni kuru dudek jarojn antaŭen kaj rigardu du interesajn tokiponidojn (kiel oni humure nomas tiajn poste aperintajn variantojn), el kiuj ambaŭ proponiĝis en la mezo de 2020.
Unu estas Minio (Mini), de S. C. Gruget. Tio estas eksperimenta konceptopruva redezajno, kiu klopodas esti “la plej simpla kaj malgranda naturalisma lingvo por homa komunikado”. Ĝi enhavas pli-malpli la saman nombron da vortoj kiel Tokipono (122), sed ĉerpas ilin preskaŭ ekskluzive el la latinidaj lingvoj kaj la angla, limigante ilin al 19 sonoj (kvin pli ol Tokipono): fogo “fajro, varma”, mebi “eble”, savi “scii”. Bedaŭrinde la vorto por “homo” estas man – tio signifas “viro” en la angla.
Gruget komencis ĉe la tokipona vortostoko, anstataŭigis ĉiun eron per angla-latinida samsignifaĵo, poste forĵetis vortojn kiel “birdo”, “flava”, “seksa” kaj “vendi”, kiuj ŝajnis tro specifaj, kaj fine aldonis kelkajn novajn erojn, kies signifoj estis facile plivastigeblaj per metaforoj. Ekzemplo el tiu lasta kategorio estas eleki “elektra, energio, cifereca, enreta”.
Sed la plej interesaj ŝanĝoj en Minio troviĝas en la gramatiko. Ĝi solvas la “manĝado/manĝaĵo”-problemon per reuzo de e (kiu ankoraŭ markas ankaŭ rektajn objektojn kiel en Tokipono) en la rolo de la verbo “esti”, kie gi kontrastas kun la verbomarkilo i (egala al la tokipona li):
Si i manja.
“Ĝi manĝas.”
Si e manja.
“Ĝi estas manĝaĵo.”
(La litero j sonas kiel en la angla.)
La lingvo enkondukas subfrazojn, sed – denove supozeble inspirite de vortoj kiel que en la hispana – ĝi reuzas la demandan pronomon ke “kio” kaj kiel rilatan pronomon (kiun en “la domo, kiun Joĉjo konstruis”) kaj kiel la subjunkcion por prezenti nerektan parolon (ke en “mi scias, ke Joĉjo konstruis la domon”). Tio fine montriĝas neambigua, sed temas pri tre eŭropa maniero organizi la aferon.
Minio provas krei pli oportunan sistemon por nombrado, sed limigas sin al kvinopoj: 5 estas mano (kiu signifas ankaŭ “mano”, ĝuste kiel luka en Tokipono); 6 estas mano anda uno kvin-kaj-unu; 10 estas uno nulo unu nul; kaj 19 estas uno mano anda fo unu kvin-kaj-kvar. Tiu aliro certe pli uzeblas ol la tokipona, sed ĝi estas ankoraŭ tre malkonciza, kaj oni suspektas, ke ĝia noveco rapide forvaporiĝus.
La lingvo rekonas la problemon “kiam prepozicio ne estas prepozicio?”, sed ĉar ĝia ĉefa dezajncelo estas minimumigi la nombron da vortoj, ĝi reuzas almenaŭ tri el siaj prepozicioj kiel verbojn kaj kiel markilojn de tenso (go “al, iri” por la futuro, de “de, el” por la preterito) kaj aspekto (en “en”, se io estas ankoraŭ okazanta).
Mi go vole e si.
mi iri voli -n ĝi
“Mi volos ĝin.”
Uzitaj kiel verboj aŭ adjektivoj, tiuj vortoj devas do esti duobligitaj en stranga maniero por resti kompreneblaj:
Mi go-go vole e si.
mi iri-iri voli -n ĝi
“Mi iras volonte al ĝi.”
Mi vole e uti go-go.
mi voli -n ilo iri-iri
“Mi volas aŭton.”
Kiam mi unuafoje tralegis la klaregan dokumentaron pri Minio, mi tre imponiĝis, sed ju pli mi studis la lingvon, des pli mi trovis, ke ĝi ne plaĉas al mi. [NB: Ĝi estis reviziita kaj atentinde plibonigita post la verkado de ĉi tiu artikolo.] Kontraste, mia komence iom favora opinio pri Tokimao, toki ma, la “monda lingvo” kreita de la kaŝnoma “Shevek Urrasti” kaj evoluigita de aliaj, nur pliboniĝis, dum la tempo pasis.
Tokimao restas kiel eble plej proksima al Tokipono, sed kun pli ampleksa gramatiko kaj pli ol duoble da vortoj. Ĝi aldonas multajn esencajn erojn kiel:
- into “loko, spaco” – ĝenerale, do male al la tokipona ma, kiu indikas nur etendaĵojn de subĉiela tero
- jupa “dekstra”, soto “maldekstra” kaj matija “meza” – Tokipono uzas insa “interna” por “meza”, sed tio estas ofte kaprompa
- leko “kvadrato, kubo, ŝtuparo” – efektive arĥaika tokipona vorto revivigita
- wisaja “venka”
- tewe “glueca, konektita”
- aja “viva”
Ĝi ankaŭ disigas sewi “sankta” de wi “supra”, kio tuj forigas multe da embarasa konfuzo.
Krome, tiuj novaj vortoj devenas el ege pli granda sortimento da fontoj ol Tokipono; efektive iu ajn lingvo sur la Tero, de la amhara ĝis la zulua, povas liveri vorton, se la vorto “sentiĝas ĝuste” al la fasonisto – kaj “Shevek” ŝajnas posedi talenton pri tio.
Tokimao solvas la “manĝado/manĝaĵo”-problemon en pli rekta maniero ol Minio. Unuapaŝe ĝi difinas, ke moku estas baze verbo; kaj ĝiaj klaraj derivreguloj diras, ke, kiam oni uzas verbon kiel substantivon, la substantivo signifas la “ĝeneralan objekton” de tiu verbo, ĉi tie “manĝaĵo”. Pri la sintakso, Tokimao simple prenas la jaman verbon lon “ekzisti, ĉeesti” kaj plivastigas ĝin en la signifon “esti (tio aŭ tia)”, esprimante la komplementon kiel adverbon aŭ per pi:
ona li moku.
“Ĝi manĝas.”
(moku estas la verbo.)
ona li lon moku.
“Ĝi estas manĝaĵo.”
(lon estas la verbo; moku estas adverba.)
ona li lon pi moku pona.
ĝi -as esti de manĝo bona
“Ĝi estas bona manĝaĵo.”
Ĝi simile pritraktas la ambiguecon de prepozicioj per rekta malpermeso uzi tiujn vortojn iel ajn alie ol kiel prepozicioj. Krome ĝi permesas uzi la prepozicion su “kiel, simile al” kun la signifo “ol” en neegalecaj komparoj:
ni li lamo sata su na.
ĉi -as longa pli ol tio
“Tio ĉi estas pli longa ol tio.”
(La nekapablo de Tokipono esprimi komparojn estas fifame doloriga – kvankam intenca parto de la reduktisma mondorigardo de tiu lingvo.)
Kiel Minio, Tokimao enhavas subfrazojn, sed esprimas ilin per la dediĉita vorto te:
ni li lon pi tomo te Jako li pali e.
ĉi -as esti de domo kiu Joĉjo -as fari -n [ĝi]
“Jen la domo, kiun Joĉjo konstruis.”
on li pali e tomo nen te on li wile.
li -as fari -n domo pro ke li -as voli
“Li konstruis la domon, ĉar li volis (tion).”
Ĝi eĉ aldonas dece koncizan nombrosistemon:
wan (1), tu (2), san (3), po (4), lima (5),
sesi (6), sepen (7), oto (8), newen (9), ten (10)
La nunan artikolon mi origine verkis en Februaro 2021 (tu kilo tu ten wan), kiam Tokimao ankoraŭ evoluis, bonvenigante proponojn pri plibonigoj, sed fine de Julio oni deklaris, ke la lingvo atingis “stabilan alfa-version”, netuŝeblan dum almenaŭ unu jaro, kaj ke poste oni faros nur etajn ŝanĝojn (ekz. aldonojn de novaj vortoj). Ĝi ŝajnas tre promesplena, kaj estas certe rigardinda, se vi iom ajn interesiĝas pri la temo.
Interesa planlingva ekskurso.