Collinson, William E. La homa lingvo: Human Language. Angligis Simon Davies. Redaktis Angela Tellier kaj Wim Jansen. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2019. 254 paĝojn. 15 eŭrojn en la Katalogo de UEA.

Dum evoluas la homa socio, kelkaj aferoj restas pli-malpli samaj. Inter esperantistoj, amo al lingvoj restas trajto plej komuna.

La homa lingvo, libro reeldonita en 2019 de UEA kun ampleksa notaro kaj paralela angla traduko sur la paĝo kontraŭa al la Esperanta, bele montras la konstantecon de tiu fenomeno. Antaŭ naŭdek kvin jaroj, esperantistoj estis tiel interesataj pri lingvoj, ke la Esperanto-fako de la prestiĝa Berlina eldonejo Rudolf Mosse petis la anglan germaniston William E. Collinson enkonduki populare kaj mallonge la Esperantistaron en la temon. Plej surprize, li apenaŭ tuŝas Esperanton kiel studobjekton, preferante prezenti al sia publiko klera sed ne faka la respondon al pli larĝa demando: kia estas la homa lingvo?

Antaŭ ol daŭrigi, estas inde demandi, kial oni antaŭvidis tiom grandan intereson kaj debiton pri ĉi tiu temo inter la esperantistoj. Kvankam ĉiu membro de la homaro uzas lingvon aŭ eĉ lingvojn ĉiutage, en la libro-merkato ĝeneralaj enkondukoj al lingvistiko (termino subtenata en la libro de Collinson, malgraŭ la tiutempa prefero al “filologio”) ĝenerale lamas.

Esperantistoj havas eksterordinaran intereson pri lingvoj, ĉar la propra identeco de Esperanto-parolanto estas kaj restas lingve kreita kaj lingve difinita. La lingvo maloftege plene malaperas en la fonon, ĉar al ĝi ĉiam estas io kontrastiganta Esperanton disde la aliaj lingvoj: ŝildo surstrate, apuda libro en nacia lingvo, nacilingva ŝlagro kiel fona muziko en kongresejo. Same kiel parolantoj de minoritataj kaj subpremataj lingvoj, la esperantistaro ne povas opinii sian lingvon simpla vehiklo de la penso; ĝia aparteco kaj la konstantaj subkonsciaj komparoj konsciigas pri la universalaĵoj kaj la unikaĵoj. Tial La homa lingvo estis komisiita – por publiko avida je sciencaj klarigoj de la fenomenoj spertataj.

Simile, niaepoke homoj verkas flue kaj sufiĉe detale la paĝojn en la Esperanta Vikipedio pri lingvoj, lingvistiko kaj ĉio lingva (inkluzive de Esperanto, kompreneble), dum paĝoj pri aliaj okupoj aŭ fakoj ne ekzistas aŭ estas stumpaj, sendepende de la vera populareco tra la mondo. Ekzemple, la plej populara sport-teamo en la mondo, Manchester United, kies paĝo estas “elstara” en pli ol dek Vikipedioj, havas mallongan alineon en la internacia lingvo. Tio montras, respektive, komunan pasion kaj pasivon en verko, kiun ajna esperantisto povas plibonigi.

La komparo kun Vikipedio estas plurflanke trafa – Collinson ofte mencias aliajn popularajn artikolojn, ekzemple en la revuo Esperanto, malŝarĝante sin de la devo trakti ligitan fenomenon pro la jama ekzisto de klarigo en la internacia lingvo. Tiu supozo, ke ĉiu havas ĉemane ian arĥivon de malnovaj numeroj, estas iom kiel praligilo. Oni ne atendus tion en faka libro – oni atendas plenan klarigon, eĉ se iu alie faris pli bone, pro la konvencioj. Aldone, la fontaro estas tute magra – sur preskaŭ ĉiu paĝo citaĵo povus helpi al fakulo sekvi la argumentojn pli profunde kaj identigi la originon de la tezoj mallonge prezentitaj. Sed verki fake neniam estis la celo de Collinson.

Ĉu strange, do, ke Davies tradukis kaj la redaktintoj Tellier kaj Jansen prinotis la tekston de Collinson, kvazaŭ ĝi estus vera faklibro meritanta ekzegezon, ne nur leĝera broŝuro centpaĝa? Parte. Kvankam la angla traduko estas tre bona kaj preciza, mia impreso estas, ke oni tradukis ĝin pli por pravigi la ekziston de nova, faka eldono de la verko ol por respondi al ies klara deziro scii per la plej legata lingvo de scienco, kiajn popularajn lingvistikajn verkojn esperantistoj legis en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento. Eble iu historiografo de lingvistiko scivolas pri la prezento de la fako en diversaj lingvoj kaj laŭdas ĉi tiun tradukon en unu el siaj esploroj. Tio estus optimuma rezultato, sed ĝian efektivon mi dubas. Ofte la deziro montri la profundecon de Esperanto al la ekstera mondo pro propagandaj kialoj superas la postuladon de la merkato, vanigante la entreprenon en la realo. Ĉiam indas demandi, ĉu iu fakte bezonas la proponatan varon. (Tia pesado rimarkeble mankas kaj en Esperantujo kaj en la ĝenerala faka kunteksto nuntempe, do mi ne surpriziĝas, ke ĉe la kruciĝo de tiuj interesoj ĝi same mankas.)

Sed tiu kritiko neniel validas kaze de la Esperanta teksto. Ĝi estas vera gemo de frua, flua Esperanto el antaŭ la normiga efiko de pli plenaj gramatikoj kaj vortaroj. Ajna esperantologo povas kun granda intereso legi la libron helpate de la abundaj Esperantaj notoj (la anglaj estas multe malpli detalaj, ĉar la subtilaĵoj de lingva aŭ stila evoluo perdiĝus en traduko). Same kiel la redaktintoj, mi trovis plej interesa la mortnasikitajn neologismojn, konkurajn formojn (“ira” por “irlanda”, “Germanlando” por “Germanujo”, kaj “bao” por “beo”) kaj neunuecan verbigon de la adjektivoj. Aldone, mi trovas la uzadon de la participoj aparte fascina kaj iomete klariga al la parta subteno de Collinson al la atista interpreto. La redaktintoj ne hezitas kritiki ankaŭ PIV, ofte tre trafe, kiam la lingvaĵo aŭ tendenco de Collinson ŝajnas pli logika kaj freŝa malgraŭ sia oldo. Ĉi tia detala analizado de longa teksto estas sufiĉe malofta en Esperantujo, sed mi bonvenigus ĝin ankaŭ en aliaj gravaj, fruaj verkoj – precipe se la notoj estus veraj piednotoj.

Tiu manko de notoj piede de la paĝo estas aparte sentata, ĉar la kombino de glua bindaĵo kaj dika papero liveras libron nur herkule malfermitan. En libro kun tiom da detala enhavo, estas bele povi kuŝigi la spinon sur la labortablon por analizi aferojn sen devi perforti la libron aperta, polekson sur ambaŭ randaj marĝenoj. Aliflanke, mi fidas, ke tiel fortika libro vivos cent pliajn jarojn, eĉ se regule konsultate.

Jen kaj jen aperas ideoj, kiuj bezonis en Esperantujo longan fermentadon – ekzemple la principo de Jespersen ripetata de Collinson, ke en gramatiko oni ne altrudu al modernaj lingvoj nepre la skemon de la antikvaj lingvoj (48, 50). Ĝis aperis PMEG, la ĉeffluo de Esperanta gramatiko ne sekvis tiun saĝan konsilon – kaj daŭre homoj opinias PAG pli bona, grandparte pro la klasika prezento (kvankam ambaŭ gramatikoj, sendepende de la terminaro, havas siajn fortajn kaj malfortajn punktojn). Loĝas en tiu porklasika kazerno la redaktintoj, kiuj eksterordinare en la nuno citas PAG ekskluzive en la notoj (14).

Se Collinson origine verkis sian libron por edifi la esperantistaron, ĉu la libro povas ankoraŭ servi ĝin tiel? Kredeble ne. Malgraŭ ĝia koncizeco, la fako tiel evoluis dum la lastaj cent jaroj, ke eĉ la ĝeneraligoj de Collinson ne ilustras ĝian staton. Aldone, la eksmoda pensokadro de tiamaj homoj (kiuj senhezite nomis diversajn sociojn kaj sekve ties lingvojn primitivaj), kvankam tre modera ĉe Collinson, ne plene evitiĝas. Kredeble Vikipedio estus pli helpa por doni superrigardon al tiuj, kiuj ĝin deziras. Sed tiuj, kiuj interesiĝas pri la evoluo de Esperanto aŭ por simple sperti majstre komentariitan tekston, devas aldoni la libron al sia kolekto. Post preskaŭ cent jaroj, la populara iĝis faka.

Hans E. Becklin estas estrarano de ESF kaj luterana pastro.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept