Prezenti al internacia publiko la fakton ke la ministerio pri supera eduko de la registaro de Okcidenta Bengallando (gubernio en Barato) aljuĝis al esperantisto “premion Vidyasagar”, en 2021, signifas interalie diri kelkajn vortojn pri la nur siaregione konata figuro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820-1891). Li pionire agadis sur la terenoj de la popolklerigo, la lingvoplanado, la pontofarado inter la klasika kaj la moderna eduksferoj, kaj la antaŭenigo de la virinoj. Ekzistis intimaj ligoj inter liaj unuavide diversterenaj iniciatoj. Manke de taŭgaj prezentoj en la kutimaj retejoj, jen provo skizi liajn kontribuojn kaj tiujn interligojn.
La honora titolo Vidya-sagar (“klero-oceano”), aljuĝita al li en 1839 de la Sanskrita Kolegio en Kolkato, stampis lin kiel majstran klerulon pri la sanskrita gramatiko kaj la al ĝi ligitaj tradiciaj fakoj. Li tradukis (el la sanskrita, la angla, la hindia) plurajn klasikaĵojn en la bengalan, la ĉeflingvon de Bengallando; lia urbo Kolkato estis la ĉefurbo ne nur de tiu provinco, sed ankaŭ de la tuta Hindlando, tiutempe brita kolonio. Liaj tradukaĵoj instalis stabilan estetikan normon por la bengala prozo. Por taŭge presigi bengallingvajn verkojn, Vidyasagar dezajnis elegantan litertiparon. Li verkis abocojn – kiuj tuj furoris, kaj restis klasikaĵoj – por instrui tiustilan manskribon kaj krome por inici infanojn en kondutadon taŭgan al laika kulturo kaj moderna jura sistemo.
Tiutempe ĝenerale la bengalaj familioj ne edukis siajn filinojn. Aldona problemo estis la multaj knabinoj kiuj fruaĝe edziniĝis kaj vidviniĝis. Vidyasagar fondis (kaj fondigis) multajn porknabinajn lernejojn. Por la pli specifa problemo, li kampanjis por ke la vidvinoj rajtu reedziniĝi. Tiucele li debatis kontraŭ ortodoksaj kleruloj, citante praklasikan leĝdonanton kiu dekretis ke la vidvinoj havu tiun rajton. Liaj kontraŭuloj verkis nur sanskrite. Vidyasagar refutis ilin ne nur tiulingve sed ankaŭ per spritaj pamfletoj bengallingvaj. Venkinte ilin kulture, li sukcesis instigi la kolonian registaron jure validigi la reedziniĝan rajton de la vidvinoj.
Dum li direktoris la Sanskritan Kolegion, Vidyasagar reformis la kursaron tiel ke la racia enhavo superpezu la teologian. Li verkis bengale lernolibrojn pri sanskrito kiuj glatigis la lingvo-pedagogion. Per mono enspezita el lernolibro-vendoj li financis la socihelpajn kampanjojn, vivante senlukse, laŭeble anonimigante siajn mecenataĵojn.
Ekde 1980 la gubernia registaro en Kolkato ĉiujare aljuĝas Premion Vidyasagar al verkistoj por ilia dumviva kontribuo. Okaze de la ducentjara jubileo en 2020-21, oni almetis la nomon de lia edzino Dinamoyee kaj ligis la premion al ĉiuj terenoj en kiuj li signife intervenis. En 2021 ĝi estis aljuĝita al kvar personoj, pro agado lingva, beletra, kleriga, socireforma. La premion lingvan oni aljuĝis al Probal Dasgupta, menciante inter liaj kontribuoj ankaŭ la Esperantan agadon. Ĉi tiun reliefiĝon de Esperanto en la kultura pejzaĝo de Barato ebligis jardekoj da laboro fare de sennombraj movadanoj, ne nur en la lando mem. La Esperanta agado en Bengallando komencis elani antaŭ kelkaj jardekoj, kaj malrapide kreskas. Ni laboru kaj esperu.
Gratulon kaj dankon.