Ludecigo – la uzado de ludpensado kaj ludmetodoj por edukaj celoj – akceliĝas. Pluraj universitat-nivelaj ĵurnaloj dediĉas sin al tiu ekscita nova tendenco: International Journal of Game-based Learning, Serious Games kaj Electronic Journal of e-Learning, inter aliaj. Okazos ankaŭ jarkonferenco, la Eŭropa Konferenco pri Ludbazita Lernado, venontjare en Lisbono (Portugalio). Lingvoedukistoj antaŭ longe rekonis la valoron de ludado: pro motivado, pliboniga komentado, kunlaborado, altkvalita partoprenado kaj malmulte da nervozeco, ludoj estas perfekta ilo por lingvoakirado.

Kiel multaj lingvoinstruistoj, mi uzis plurajn specojn de tabulludoj kaj komputilaj ludoj en mia klasĉambro – ludoj specife destinitaj por lingvolernantoj (multaj atentindaj ekzemploj troviĝas en Games for Language Learning de Andrew Wright, David Betteridge kaj Michael Buckby) kaj ankaŭ tiuj, kiuj celas denaskajn parolantojn (Monopolo, Skrablo, Bingo, ktp). Sed ĉiam mankis io – ludo, kiu aldonus realan kuntekston en la klasĉambro kaj motivus studentojn paroli. Kvankam ekzistas multaj ekscitaj tabulludoj, kie ludantoj esploras fantaziajn mondojn kaj solvas kreemigajn problemojn, mi volis transporti miajn studentojn al reala urbo, kie ili povus viziti lokajn vidindaĵojn kaj sperti la historion kaj kulturon.

Tiel estiĝis LinguaPolis. Unue, amiko kaj mirinda bildisto Stas Kapustin helpis min kunmeti LinguaPolis Novjorko, kartludon, konstruitan sur la ideo esplori la urbon Novjorko kaj ekzerci sin pri la konversacia angla lingvo. La ludantoj, alveninte ĉe la Internacia Flughaveno John F Kennedy, vojaĝas tra Novjorko, kie ili renkontas ĉiutagajn situaciojn: butikumi, lui aŭton kaj eliri socie. La ludo konsistas el du kartaroj: la lokoj – la plej konataj allogaĵoj kaj oftaj publikaj ejoj en la urbo – kaj la eventoj, kiuj gvidas al la aventuroj de la ludantoj. Ekzemple, ŝtelita monujo povas gvidi al konversacio kun policano. Venkas tiu ludanto, kiu plej bone komunikas kaj atingas sian hotelon pli frue ol la aliaj ludantoj.

La ludo fariĝis komerca sukceso kaj ni sekve eldonis LinguaPolis Moskvo por ekzercado pri la konversacia rusa lingvo.

En la skatolo (LinguaPolis Moskvo): lokokartoj, eventokartoj, mono, ĵetkubo

Eĉ pli ekscite: la ludoj komencis amasigi ĉirkaŭ si komunumon de praktikantoj, tiel ke ludvesperaj kunvenoj kaj LinguaPolis-kluboj ekaperis tra la mondo. La plano estis malrapide konstrui novajn ludojn pri novaj lingvoj: la franca, la hispana, la germana…

Je tiu paŝo ni komencis ricevi retpoŝtaĵojn de homoj petantaj, ke ni kreu ludon pri malpli uzataj lingvoj aŭ la lingvoj, kiuj formortas kaj havas tre malmulte da parolantoj. Nova sociolingvistika graveco, kiun LinguaPolis povus gajni, inspiris nin serĉi novan projekton for de la konataj vojoj. Anstataŭ okupiĝi pri la fama triopo franca-hispana-germana, ni serĉis lingvon, kiu celas unuigi ĉiujn naciojn kaj tamen restas sur neŭtrala fundamento politika kaj kultura. Tiel estiĝis LinguaPolis Esperanto. Dank’ al la subvencioj Interlingvistika Subteno de ESF, ni povis testi novan ludon, dum ni konstruis ĝin, kaj fari rilatajn esplorojn pri nervozeco ĉe parolado de fremda lingvo.

Kio estas en la ludo?

La ludtabulo de LinguaPolis Esperanto konsistas el diversaj lokoj tra Esperantopolo, imagan transnacian urbon, kiu kunligas elstarajn monumentojn kaj kulturajn objektojn de la mondo (ekz. la Ejfelturon, aŭ la Gigantan Budhon de Leŝano en Ĉinio). Dum la ludantoj vojaĝas de la flughaveno al la hotelo, ili spertas Esperanton en diversaj realecaj parol-situacioj: manĝi en restoracio, orientiĝi pri publikaj transportiloj, kaj kundividi sian vivhistorion kun amikema taksiisto. La sola modo atingi la finan celon estas komuniki efike (en Esperanto!) kaj atenti sian buĝeton.

Kial ludi?

Ne facilas paroli fremdan lingvon, eĉ se oni ĝin bone scipovas. Multaj lingvolernantoj evitas paroli publike, kaj, rezulte, malofte plibonigas siajn lingvokapablojn krom pri legado kaj skribado. LinguaPolis Esperanto kreas sekuran, amuzan, sed realecan medion, kie lernantoj povas laŭgrade pretigi sin por paroli Esperanton.

▸ Parolu veran lingvon!

Anstataŭ ekzerci pri abstraktaj sensignifaj situacioj kaj enkapigi listojn de senrilataj vortoj, la ludo instigas paroli pri aferoj, kiuj efektive okazas en la ĉiutaga vivo: butikumado, veturado, eliri socie, voki taksion, ktp.

▸ Ekzerciĝu kaj perfektiĝu!

Antaŭprovoj de simplaj ĉiutagaj konversacioj per LinguaPolis multe plifaciligas paroli en la vera vivo. Tiel ni solvas parol-nervozecon pri lingvobariloj. Se vi sukcesos transvivi medicinan dramon en LinguaPolis Esperanto (en unu el niaj ludoscenoj), prezenti vin en la vera vivo estos facilege.

▸ Kunlaboru teame!

La ludo implicas almenaŭ du ludantojn, kaj tial ĉiu povas lerni ion novan de alia ludanto kaj reciproke kundividi siajn sciojn. Instruado fare de kunlernantoj povas esti potenca ilo por lingvolernado.

Ludado de LinguaPolis Novjorko (kun aŭ sen instruisto)

▸ Esplori Esperantopolon!

“Vizitante” Esperantopolon, la ludantoj ekrilatas al parolantoj de aliaj lingvoj, ekkonas diversajn kulturojn kaj tradiciojn, kaj fariĝas vere kosmopolitaj.

Ĉiuj materialoj kreitaj en tiu projekto (la presita-ludota PDF de la ludo, la cifereca versio ludebla en Google Jamboard, la sonregistraĵoj en Esperanto, ktp) estos disponeblaj en nia paĝo LinguaPolis Esperanto, kie ni ankaŭ invitas volontulojn kontribui al la projekto.

LinguaPolis Esperanto estas pli ol nur ludo. Bazita en Universitata Kolegio de Londono (Britujo), LinguaPolis estas esplorprojekto, kiu ekzamenas la rilatojn inter eduka ludecigo kaj nervozeco ĉe parolado de fremda lingvo. Ni bonvenigas eventualajn partoprenantojn en niaj lingvosciencaj eksperimentoj, kie ni ludas en fremdaj lingvoj kaj kundividas niajn pensojn prie.

La timo paroli novan lingvon estas unu el la plej oftaj kialoj, ke lingvolernantoj malrapide progresas. Ludecigo proponas solvojn por mildigi parol-nervozecon kaj plibonigi lingvokapablojn rapide. La pozitivaj emocioj, kiujn lernantoj spertas partoprenante ludon, helpas malstreĉi la tiel nomatan lingvo-memon – la identecon, kiun homo disvolvas rilate al sia parolata lingvo (Guiora, 1994; Dornyei, 2005). Ni esperas baldaŭ kundividi pli da gravaj komprenoj pri tiu aspekto de lingvolernado.

Ni ankoraŭfoje dankas al Esperantic Studies Foundation, kiu ebligis la ludon kaj la ligitan esplorprojekton! Vizitu nin por ĝisdatigoj kaj novaj materialoj pri Esperanto.

Referencoj:

  • Guiora, A. Z. (1994). The two faces of language ego. Psychologica Belgica, 34(2-3), 83–97.
  • Dörnyei, Z. (2005). The Psychology of the Language Learner: Individual Differences in Second Language Acquisition. Lawrence Erlbaum Associates Publishers.

Aliaj interesaj legaĵoj pri la temo:

  • Charles, T., Bustard, D., & Black, M. (2011). Experiences of promoting student engagement through game-enhanced learning. En Serious games and edutainment applications (pp. 425-445). Springer, Londono.
  • Czikszentmihalyi, M. (1990). Flow: The psychology of optimal experience. Novjorko: Harper & Row.
  • Koster, R. (2013). Theory of fun for game design. O’Reilly Media, Inc.
  • Massart, F. (2016). Level up! https://docs.moodle.org/36/en/Level_up! (alirita la 14-an de januaro 2019).
  • McGonigal, J. (2011). Reality is broken: Why games make us better and how they can change the world. Penguin Press.
  • Prensky, M. R. (2010). Teaching digital natives: Partnering for real learning. Corwin Press.
  • Sadler, R. W., & Nurmukhamedov, U. (2020). New Ways in Teaching with Games. TESOL Press.
  • York, J., deHaan, J., & Hourdequin, P. (2019). It’s your turn: EFL teaching and learning with tabletop games. En Innovation in Language Teaching and Learning (pp. 117-139). Palgrave Macmillan, Cham.

Komentoj:

Ni plezure respondos al demandoj, komentoj ktp.

D-ino Vita Kogan estas Lekciisto pri Lingvoscienco ĉe la Universitato Queen Mary de Londono. Antaŭ ol transloĝiĝi al Britujo, ŝi servis kiel Asista Profesoro ĉe la Lingvoinstituto de la Departemento de Defendo kaj faris la kunordigon kaj instruadon de lingvokursoj ĉe la Instituto Middlebury pri Internaciaj Studoj, Kolegio Concordia, kaj la Universitato de Picburgo (Usono).

Stas Kapustin estas bildisto kaj fotisto laboranta pri granda amplekso da internaciaj projektoj, de vida reklamado ĝis ilustrado de libroj kaj fasonado de tabulludoj, kaj kunaŭtoro de la lingvolernaj tabulludoj LinguaPolis Novjorko kaj LinguaPolis Moskvo.

Koran dankon al Simon Davies pro la traduko.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept