Gvidlinioj por aŭtoroj

Lingvo
Plej multaj artikoloj estas verkitaj en la angla aŭ en Esperanto, sed ni akceptas artikolojn en iu ajn lingvo.
Traduko
Ni preferas, ke plej multaj artikoloj aperu kaj en la angla kaj en Esperanto (per du apartaj afiŝoj). Ni pretas traduki kontribuojn inter tiuj du lingvoj.
Nombro da vortoj
Minimume 400 vortoj, maksimume 1000 vortoj, ideale 800 vortoj.
Stilo
Profesia, sed komprenebla por neklera publiko.
Ilustraĵoj
Ni ŝatus montri almenaŭ unu ilustraĵon kun ĉiu artikolo. Se vi havas rilatan bildon (ekz. foton), bonvolu sendi ĝin al ni. Ĝi estu libere kopiebla (sen kopirajtaj problemoj).
Ligiloj
Se konvene, bonvolu aldoni ligilojn al aliaj interesaj retejoj aŭ artikoloj por plua legado. Se okazos parola prezento pri la temo, bonvolu doni la daton kaj horon.
Komentoj
Bonvolu indiki, ĉu vi pretas respondi al demandoj, komentoj ktp.
Pri vi
Ne hezitu aldoni ligilojn al via ESF-profilo, Academia.eu, Google Scholar, rilataj retejoj, ktp.
Tempoplano
Artikoloj estas kutime vicigitaj por aperi je postaj datoj, do se vi deziras, vi certe rajtas sendi pli ol unu artikolon samtempe.
Legantaro
Artikoloj neniel estu ofendaj, kaj estu verkitaj en maniero sentema al la legantaro – t.e. tutmonda publiko de homoj loĝantaj en diversaj kulturoj sub tre malsamaj cirkonstancoj, kun malsamaj kutimoj, religioj ktp.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept