La 16-a de Oktobro, 1959, Mark Starr, la direktoro de la Esperanto Information Center, bazita en Novjorko, vigle skribis en letero al George Falgier, tiutempe delegito pri edukado de la Universala Esperanto-Asocio:
The director of the USIA [United States Information Agency], George V. Allen, was so impressed by the Congress when he was there with Nixon, that he is considering translating some of the foundation documents of the United States into Esperanto. However, he wants no attention to this until the proposal has been carried through.
La Direktoro de la Usono-Informagentejo, George V. Allen, estis tiel impresita de la Kongreso kiam li vizitis tie kun Nixon, ke li konsideras traduki iujn el la fondaj dokumentoj de Usono en Esperanton. Tamen, li volas neniom da atento pri tio ĉi ĝis la propono estas tute farita.
Pli frue dum tiu jaro, en aŭgusto 1959, Richard Nixon — la tiama vicprezidanto de Usono — vizitis la 44-a Universala Kongreso de Esperanto. La kongreso okazis en Varsovio, Pollando, kiam Nixon estis en la urbo por oficiala vizito. Scivolema pri la personoj kiuj promenis ĉe la stratoj portante verdajn flagojn kaj insignojn kunsteloj sur siaj ĉemizoj kaj kostumoj, Nixon laŭdire demandis al sia asistanto el kiu lando ili devenis. Lerninte ke tiuj simboloj estas la Epseranto-flago, kaj surprizite pro la multeco de la personoj kiuj montris tiujn simbolojn en Varsovio, Nixon petis viziti la kongresejon, en kiu li renkontis pli viglan okazon ol li supozus.
La 1950-ajn jarojn en Usona historio dominis la makartismo (angle McCarthyism), fenomeno kiu disvastigis timon de komunismo kaj kiu kondukis al subpremado kaj persekutado de grupoj kaj personoj akuzitaj de perfido de la ŝtato. Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, timo de komunismo en Usono kreis medion en kiu personoj kaj institucioj daŭre estis akuzataj de sovetiaj simpatioj. Pro la longtempa asocio inter Esperanto kaj maldekstrecaj politikaj ideoj, certe pluraj personoj ĉe la universala kongreso de Esperanto en Varsovio subtenis “sovetiajn ideojn”, kaj ironie eble staris tre proksime al Nixon.
Ankaŭ globvojaĝintoj ĉeestis la kongreson. Rimarkinte Esperanton kiel ilo por formi kvazaŭ konstanta vivstilo el internacia vojaĝado, pluraj Esperantistoj uzis la lingvon por serĉi gastigantojn kaj renkonti lokanojn sen lingvobaro. Multaj el tiuj ĉi globvojaĝintoj verkis raportojn pri sia esplorado de la mondo. Estas bone konata ke Esperantistoj ofte priskribas kaj enlibrigas siajn vojaĝojn. Ekzemplaj estas la multaj libroj pri la vojaĝoj de Tibor Sekelj al Nepalo, Barato, Japanio, kaj pluraj landoj en Latinameriko kaj Afriko inter la 1930-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj. Alia ekzemplo estas la internacia prelega rondiro de Joseph Scherer, kiu okazis de 1931 ĝis 1932, kaj liaj multaj vojaĝoj en Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko kiu rezultiĝis en la librojn Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo kaj Tra Usono kun ruliĝanta hejmo, ambaŭ eldonitaj en 1933. Fakte, tiuj ĉi libroj estis rapide aĉetitaj, kaj inspiris aliajn aventurojn. Pluraj globvojaĝintoj kiel Sekelj kaj Scherer regule partoprenis en Esperanto-kongresoj, kaj pro tio ili povis renkonti eventualajn gastigontojn, kaj vojaĝi denove.
Komunistoj kaj globvojaĝantoj renkontiĝis dum la universalaj kongresoj ekde fruaj Esperanto-kunvenoj. Tamen, en Varsovio dum 1959, tria fadeno renkontis tiujn du specojn de Esperantistoj: usona vicprezidanto. Malgraŭ la mallongeco de lia vizito ĉe la kongresejo, almenaŭ por pluraj minutoj, Esperanto kunigis komunistojn, globvojaĝantojn, kaj ĉefulon de geopolitiko kiu malfidis la du grupojn.
Eble pro tio, kelkaj monatoj post Nixon vizitis la kongreson, la radioprogramo Voĉo de Usono komencis elsendiĝi Esperante. La radioprogramon financis la usona registaro por disvastigi tutmonde en multaj lingvoj informon pri usonaj aferoj kaj kulturo. Kvankam ĝi daŭris malpli ol du jarojn, Voĉo de Usono en Esperanto montris, ke la lingvo povus subteni internaciismon kaj kontraŭi la dividon per provo ‘renkonti eksterlandojn duonvoje’, kiel Esperantisto komentis en 1960.
Eble pro tio, dum timo de komunismo en Usono pliiĝis, Esperantistoj en la lando ĉesis asociadon kun globvojaĝantoj. Aliaj komencis asocii ilin kun komunistoj, kiuj uzis siajn kontaktojn ĉirkaŭ la mondo por ricevi revuojn kaj disvastigi ideojn el la alia flanko de la Fera Kurteno. En la malfruaj 1950-aj jaroj, tiu timo reliefiĝis inter Esperantistoj usonaj, kiuj foje raportis al la Centra Informkolekta Agentejo pri aliaj esperantistoj pro ‘malpatriotaj lojalecoj.
Oni povas trovi tiun ĉi informon en la speciala kolekto kaj universitata arĥivo “Robert S. Cox”, ĉe la Universitato de Masaĉuseco-Amherst, kie mi pasigis unu monaton kiel vizitanta esploristo. La Esperanto-arĥivo ĉe la universitato konsistas el kvar kolektoj: la Allan C. Boschen Esperanto Collection, la Lewis E. Cook Papers, la Esperanto Information Center Records, kaj la Esperanto League for North America Collection. La plejparto de tiu ĉi arĥivo ampleksas la periodon inter la 1950-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj per leteroj, poŝtkartoj, protokoloj de kunvenoj, kaj fragmentoj el gazetoj pri la historio de Esperanto en Usono. La dokumentoj montras la perspektivon de Esperanto-asocioj kaj ĉefuloj kiel Joseph Scherer kaj Mark Starr. La periodo, kiu okazis dum la pinto de homaj rajtoj kaj kontraŭmilitaj sociaj movadoj en Usono, montras kiel neŭtraleco kaj internacieco akiris pli politikajn signifojn dum la Malvarma Milito. Kaj, eĉ se nur due, ĝi montras kiel Esperanto ludis rolon en la pli vastaj geopolitikoj de la tempo.
Uzante la arĥivan esploron ĉe la universitato kaj mian sperton de socia antropologo, mi verkos du pliajn akademiajn artikolojn. Unu el ili ampleksos tion, kiel la internaciismo de Esperanto kunekzistiĝis kun asertoj de suvereneco kiam makartismo nutris la rompiĝon de la Esperanto-movado en Usono laŭ ‘patriotaj’ kontraŭ ‘malpatriotaj’ lojalecoj. La duan artikolon, kiun mi verkos, temos pri vojaĝa verkado en certaj lingvoj nun estas akceptita kiel formala parto de la akademio kiel etnografio kaj antropologio. Tamen, vojaĝraportojn en lingvoj ekster la triopoangla-franca-germana, kiel la Esperantaj verkaĵoj de Joseph Scherer, ofte malakceptasakademiuloj, kiuj traktas ilin kiel unikaj sed malpli gravaj kolektoj de interesaj informoj pri la mondo.
Pli grave, esplorinte la amason da dokumentojtio pri tiu ĉi periodo, mi atentiĝis pri la manko de esplorado laŭ tiuj temoj. La jaroj de la Malvarma Milito ŝajnas esti esplorinda momento en la historio de Esperanto en Usono. Tio ĉi gravas, certe dum ni ankoraŭ povas malkovri privatajn kolektojn de Esperantistoj kiuj estis aktivaj tiutempe kaj intervjui ĉefulojn. Tiuj provoj povas helpi esploristojn kiuj serĉas kompreni pli bone la arĥivojn. Sen tio ĉi, la laboro protekti privatajn kolektojn kaj registri intervjuojn, ni havos multajn necertaĵoj pri kiuj oni povus nur konjekti ‘ĉu koincido aŭ ne?’
Ĉi tiu artikolo disponeblas ankaŭ en la angla.
Comments · Komentoj