La laboroj pri la Tekstaro de Esperanto (la Tekstaro), kaj pri la estonta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) progresas intense. La du projektoj, ambaŭ financataj de Esperantic Studies Foundation, praktike kunfandiĝis en unu projekton, ĉar la tekstoj en la Tekstaro estas abunde uzataj por provizi PIV-on per ekzemploj de reala uzo.
Ambaŭ projektojn gvidas Bertilo Wennergren. La laboron pri PIV tamen plenumas tute teamo, kiu diligente redaktas kaj korektas la vortaran materialon per interreta kunlabora platformo programita de Bertilo. Iuj el la PIV-teamanoj ankaŭ helpas vastigi la Tekstaron per novaj tekstoj, kaj per korektado de la jam ekzistantaj tekstoj.
Al la Tekstaro estis lastatempe aldonitaj la jenaj tekstoj:
- Mirinda amo verkita de Luyken, eldonita en 1913
- Sinjoro Tadeo tradukita de Grabowski, eldonita en 1918
- Idoj de Orfeo verkita de Bulthuis, eldonita en 1923
- tekstoj el Revuo Esperanto de la jaroj 2002-2007
- La memoraĵoj de Julia Agripina verkita de Löwenstein, eldonita en 2021
Per tio la amplekso de la Tekstaro nun estas 11.728.313 vortoj.
La PIV-teamo volas profunde renovigi la vortaron, komencante novan ĉapitron en ĝia evoluo. La planoj enhavas interalie la jenajn punktojn:
- Waringhien havis la ambicion, ke PIV iagrade povu servi kiel enciklopedio. Tiu celo estis nur parte plenumita. La artikoloj de iuj fakoj estas enciklopediecaj, dum aliaj estas nur vortaraj. Nuntempe la taskon esti enciklopedio pli bone plenumas la Esperanta Vikipedio, kaj PIV prefere fariĝu pura vortaro. Vortaro difinas kaj klarigas vortojn, dum enciklopedio klarigas faktojn kaj fenomenojn. Praktike tiu ŝanĝo trafas precipe la botanikajn kaj zoologiajn artikolojn de PIV, kiuj ĝis nun nemalofte pli similas al eseetoj ol al vortaraj artikoloj.
- Ĉiuj realaj ekzemploj (prenitaj el iu teksta fonto) estas kontrolataj kaj ĝustigataj. En la ĝisnunaj PIV-versioj multaj ekzemploj estas ŝanĝitaj kaj adaptitaj, kaj sekve ne ĉiam fidindaj. Tiu tasko estas grandega, sed progresas tre bone, precipe pro la eblo rapide kontroli multajn fontotekstojn per la serĉilo de la Tekstaro.
- Ĉiuj realaj ekzemploj havos fontindikon. Tiuj ekzemploj, kiuj estas troveblaj en la Tekstaro estos provizitaj per ligilo al la koncerna loko en la Tekstaro. Per alklako al la fontindiko leganto estos sendita rekte al la koncerna tekstoloko kun la efektiva origina ekzemploteksto flave markita.
- Estas enkondukita pli rigora distingo inter efektiva vortfarado per Esperantaj elementoj, kaj pruntado de internaciaj vortoj. Ekz. la vorto antropometrio, kiu en PIV2020 estas prezentita kiel derivaĵo el la radiko antrop· (= homo) kaj la sufikso -ometri- (= mezurscienco), aperos estonte kiel la radiko antropometri· plus O-finaĵo, ĉar ne vere ekzistas en Esperanto ia sufikso -ometri-, nek ia radiko antrop·. La vorto estas prenita kiel tutaĵo el la internacia vortprovizo, kaj estu prezentita ĝuste tiel.
- Ĉiuj derivaĵoj estos prezentitaj kun disigaj signetoj, kiuj evidentigas la kunmetitecon de la vorto. Ekz. la vorto malsuprenstreko aperos kiel mal·supr·e·n·strek·o.
- Loknomoj havos en la difino anstataŭ geografiaj koordinatoj (ekz. “8°15′E, 48°45′N”) nacilingvajn nomojn, kio plifaciligos kontroli en enciklopedio aŭ alia fonto, pri kiu loko efektive temas.
- Estos uzata multe malpli da mallongigoj. Ekz. anstataŭ k aperos kaj; anstataŭ U aperos okcidenta, kaj anstataŭ sk. aperos subkompreni.
Jam ekzistas testa versio de la nova PIV, sed ĝi estas dume alirebla nur por kelkaj elektitaj testantoj, kiuj povas eniri per pasvorto. Kiam la nova versio estos sufiĉe matura, tiu testa versio estos malfermita al la publiko, por uzo kaj kritiko, antaŭ ol estos publikigita la nova PIV. Ĝi estos laŭplane unuavice interreta vortaro (kiel la nuna versio de PIV2020 ĉe la adreso vortaro.net), sed el tiu materialo estos aŭtomate kreebla versio por tradicia libra publikigado.
Ĉi tiu artikolo estas trovebla tie ĉi en la angla.
El la artikolo videblas, kiel progresas evoluo de Esperanto.