Prago estas mirinde bela urbo. Kiam oni vagas tra la urbocentro, oni aŭdas miriadon da lingvoj. Eble ne Esperanton, sed ĝi tamen ĉeestas, se oni serĉas ĝin. Se oni transiras la Malnovurban Placon direkte al la Pulva Pordego, oni vidas dekstre la Librovendejon de la Karola Universitato. Tiu librovendejo estas juvelo. Kiam ajn mi vizitas, mi iras unue al la sekcio pri historio, poste al la sekcio pri lingvoj. Kaj jen ĝi staras: bona stoko da Esperantaj vortaroj kaj lernomaterialoj. Kiam mi unue rimarkis la Esperantan sekcion en 2019, mi surpriziĝis.

Tri jarojn kaj multajn arĥivojn poste – dank’ al la daŭra subteno de ESF – paliĝis la momento de surprizo en 2019 kaj nun estas simple kompreni, kial ni trovas fidindan kolekton da Esperantaj verkoj: ekzistas riĉa historio de Esperanto en Prago kaj Bohemujo. Efektive la Praga Esperanto-klubo festis sian 120-jariĝon inter la 11-a kaj 13-a de novembro 2022. 1902, do: la unua Esperanto-klubo en Prago kaj ĝi ankoraŭ vivas vigle. Tamen en la periodo ĝis la 1920-aj jaroj tiu certe ne estis la sola klubo. Nur en Prago ekzistis pli ol dek Esperanto-kluboj.

Nedifektita de la Dua Mondmilito, la urbopejzaĝo de Prago aspektas multe kiel la Prago de 1900. Ĉirkaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento oni pli ĝuste priskribus ĝin kiel regionan habsburgan urbon sub forta germana kultura kaj lingva influo (se ne superrego), sed tiu jarcentofina Prago jam komencis aliiĝi. Malantaŭ la fasadoj de belegaj renesancaj konstruaĵoj okazis streĉiteco inter parolantoj de la germana kaj la ĉeĥa. La ĉeĥa nacia movado aperis en la dua duono de la dek-naŭa jarcento kaj tio kondukis, ekzemple, al la disiĝo de la universitato en ĉeĥan kaj germanan fakultatojn en la fruaj 1880-aj jaroj.

Jen kelkaj el la gvidaj demandoj, kiuj antaŭenigas mian intereson pri Esperanto: Kio okazis al Esperanto, kiam la lingvo troviĝis en la mondo post la Unua Libro de Zamenhof en la malfruaj 1880-aj jaroj? Kiuj adoptis ĝin? Kion oni faris per ĝi? Kial Esperanto ĉeestis tiel forte en Prago kaj tra Bohemujo? Ĉu la multaj Esperanto-kluboj estis komunumo, kiu kontraŭis la naciismajn tendencojn? Aŭ ĉu ĉi tiuj spronis la movadon, kun germanlingvaj esperantistoj en unu klubo kaj ĉeĥlingvaj en alia?

Mia intereso pri lokaj kaj regionaj sistemoj, inkluzive de Bohemujo, venas el miaj unuaj provoj krei birdoperspektivan superrigardon de la frua Esperanto-movado ĝis 1914. Anstataŭ tuj decidi studi Esperanton je nacia nivelo, ekzemple en Germanujo aŭ Francujo, mi volis unue ekkompreni la spacajn kaj geografiajn aranĝojn. Mi decidis preni la ĉiujarajn kongresanajn listojn ekde Bulonjo ĉe Maro en 1905 kaj meti ĉiajn disponeblajn kongresdatumojn – inkluzive de nomoj, lokoj, lando, sekso kaj profesio (laŭ havebloj) – en datumbazon. Tiujn datumojn pri pli ol 8500 kongresanojn mi poste bildigis per la programo QGIS. Mi verkis pli detale pri la ideo kaj praktiko bildigi la kongresan movadon en alia retejo.

Mapado de la esperantistoj vizitintaj unu aŭ plurajn el la jarkongresoj inter 1905 kaj 1914 ne prezentas la Esperanto-movadon kiel tuton, ĉar ja ne ĉiu havis la tempon, financajn rimedojn aŭ la intereson por vojaĝi al internacia kongreso. Ĝi estas tamen deirpunkto, kiu ebligas identigi kaj pli detale ekzameni kelkajn regionajn grupojn.


Mapo: Prezento de la geografia distribuo de la internaciaj kongresoj en Ĝenevo 1906, Kembriĝo 1907, Dresdeno 1908 kaj Krakovo 1912. © Bernhard Struck

Ĉi tiu mapo montras la lokojn, de kie esperantistoj venis por viziti la kvar indikitajn kongresojn. El tiu kaj aliaj mapekzercoj, kies celoj estas ĉefe lernigaj por gvidi mian arĥivan laboron lokan kaj regionan, elstaras du fenomenoj.

Unue, la frua Esperanto-movado (je nivelo kongresa – sed plej verŝajne ankaŭ super kaj sub tio) estis traeŭropa movado, kiu etendis sin de orienta-centra Eŭropo trans la germanan regnon, pere de Francio, Svislando, Nederlando, al Anglio, kaj ankoraŭ pli norden ĝis Skotlando. Tio en si mem ne estas novaĵo. Legante Esperanto-revuojn el tiu tempo ni ja scias, ke Esperanto aperis en multaj lokoj. Sed vidi tion surmape inspiris min studi Esperanton tian, kia ĝi estis: transnacia, transregiona kaj transloka movado kaj lingvokomunumo.

Due, kelkaj regionaj grupoj malkaŝis sin. Inter ili estas Skotlando, Katalunio, la regiono laŭ Rejno, la angla mezlando, kiel ankaŭ Bohemio. Kial tiuj regionoj? Per la datumbazo oni povas enfokusigi specifajn lokojn, ekzemple Bohemio. Kaj jen la aranĝo kaj nombroj, kiujn ni vidas sur la mapo.


Mapo: Prezento de la geografia distribuo de bohemaj kongresanoj, 1905–1914 (entute 580 / 7,3% el ĉiuj kongresanoj). © Bernhard Struck

La punktoj sur la mapo prezentas la lokojn en Bohemio, de kie esperantistoj venis por ĉeesti la internaciajn kongresojn inter 1905 kaj 1914. Tiu nombro 580 aŭ 7,3% estas ĝenerale iom frapa, eĉ se ni enkalkulas, ke Bohemio estis sufiĉe oportuna deirloko por vojaĝantoj al kongresoj en Dresdeno aŭ Krakovo. Kaj tamen al mi restas fascine (kaj parto de miaj estontaj esploroj) demandi, kion esperantistoj precipe el pli kamparaj aŭ randaj lokoj kiel Pardubice, Holice aŭ Svitavy provis atingi per la lingvo, kaj kion ili faris per ĝi.

Bernhard Struck laboras ĉe la Instituto por Transnacia Historio en la Historia Fako de Universitato St Andrews en Skotlando, esplorante modernan eŭropan historion kaj la Esperanto-movadon en la frua 20-a jarcento.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept