Pardubice. Kutná Hora. Svitavy. Jevíčko. Hradec Králové. Smíchov. Ĉu vi iam ajn aŭdis tiujn loknomojn? Ne zorgu, ankaŭ mi ne – krom nur lastatempe. Ni komencu per kaj en Smíchov.

En 2020 ESF malavare subvenciis mian projekton “Ĉu loka internaciisto? Bohemujo kaj centr-eŭropaj esperantistoj inter la loka, nacia kaj tutmonda niveloj (1880-aj ­– 1920)”. En la malfrua parto de la tiujara aŭgusto mi alvenis kun mia filo (tiam 15-jara) en Prago, t.e. en Prago 5 aŭ Smíchov. Serĉi hejmon el Skotlando estis defie, sed ni trovis belan apartamenton en Smíchov. La distrikto estas aŭtentike praga, for de la pli pentrinda turisma urbocentro kaj la Malnova Urbo. Hodiaŭ Smíchov iom post iom burĝiĝas, sed estas videble eksa proletara distrikto. Por ni ĝi havis oportunan situon. Mia filo povis ensalti en la metroon ĝis sia germana-ĉeĥa lernejo, kie lin tuj ĉirkaŭis miriado da lingvoj inkluzive la ĉeĥan, germanan, anglan, rusan kaj bulgaran. Jen plena kontrasto kun lia loka skota gimnazio, pli-malpli unulingva, kaj forte imponis al li, ke kelkaj el liaj baldaŭaj amikoj facile kapablas plurajn lingvojn.

Smíchov oportunis ankaŭ por mi. Aŭ rekte en la buson, kiu portis min al la ĉirkaŭaĵoj de Prago ĝis la Naciaj Arĥivoj kaj la Urbaj Arĥivoj, aŭ rekte en la urbocentron ĝis la Nacia Biblioteko aŭ ĝis la Muzeo kaj Arĥivo de Ĉeĥa Literaturo. Ni ambaŭ bone enhejmiĝis, ĝis kovimo septembre refariĝis la ĉefa aktualaĵo. Minacate de la ombro, ke oni anoncos fortan amaskvarantenon, miaj vizitoj al arĥivoj iĝis iomete pli hastaj kaj pragmataj: mi rapide tralaboris dosierojn kaj fotis kiel eble plej senpaŭze – iaspeca fota-fuĝa arĥivumado.

Poste venis la severa kvaranteno en frua oktobro. “Severa” povas malsame signifi de loko al loko. Ĉeĥoj havas la propran sintenon pri reguloj kaj aŭtoritatoj. Miaj ĉeĥaj amikoj diras, ke tio datiĝas jam de la spertoj de imperio kaj komunismo: la ĝojo – aŭ bezono – eviti regulojn kaj kubutumi leĝojn venintajn el la fora Vieno aŭ la ne tiel foraj komunistoj. Tamen “severa” signifis fermitecon de arĥivoj. Sed jam farinte miajn fotojn mi komencis trakribri ilin. Intertempe mi emis paŭzi kaj promeni tra Smíchov. Dum unu el miaj posttagmezaj promenoj mi trafis la statuon de Jakub Arbes. La nomo ŝajnis nebule konata.

Sed kio unuavice venigis min al (Esperanto en) Prago kaj Bohemujo? Nu, la lokoj antaŭe menciitaj. Mia propra eniro en la historion de Esperanto okazis pro la jarkongresoj, ekde de Bulonjo ĉe Maro en 1905, ĝis la pariza kongreso en 1914. El provo ekkompreni la geografian distribuon de kongresanoj aperis kelkaj regionaj grupoj – al mi surprizaj. Inter ili: Bohemujo, kaj akompanaj demandoj.

Kial homoj en lokoj kiel Holice, Pardubice aŭ Jevíčko lernis Esperanton en 1905? Ne en precize tiuj lokoj mi atendis la floradon de la frua Esperanto-movado. Efektive ĉiuj tiuj estis pli provincaj urboj lokitaj dise ĉirkaŭ Prago. Kaj kiuj estis tiuj homoj ĉirkaŭ 1910?

Reveninte post mia kvarantena promeno kaj la statuo de Jakub Arbes, mi reiris al miaj dosieroj. Kaj jen: kvin leteroj senditaj al Jakub Arbes inter printempo kaj aŭtuno 1908. La aŭtoro estis Josef Grňa (1880-1918), unu el la multaj nomoj en mia datumbazo de ĉeĥaj esperantistoj. Mi ankoraŭ scias malmulton pri Grňa mem, krom ke li estis instruisto en la urbo Jevíčko, el kie li skribis al Arbes. Se oni rigardas Jevíčko-n en Guglo-Mapoj, oni trovas malgrandan urbon, belan sed senpretendan, en kampara Bohemujo. Sed kiam mi rilatigas Jevíčko-n al miaj datumoj, ĝi aperas en la centro de (malverŝajna) Esperanto-agadejo en la fruaj jaroj de la dudeka jarcento.

Jevíčko situas tuj norde de Brno, kie ekzistis la unua Esperanto-klubo en Bohemujo en 1901. Tuj nordokcidente de Jevíčko ni trovas aliajn fruajn klubojn en lokoj kiel Pardubice kaj Kutná Hora. Tiuj estas la devenurboj de pluraj el la pioniroj kaj fruaj aktivuloj de la bohema movado, ekzemple Theodor Čejka aŭ Stanislav Schulhof. Multaj el tiuj fruaj bohemaj esperantistoj instruis en lokaj gimnazioj. Kaj kvankam unuavide loko kiel Jevíčko ŝajnas malproksima kaj eksterflua, ĝi ne estis tia. Laŭ la leteroj senditaj de Grňa al Arbes, montriĝas, ke ĉiuj tiuj esperantistoj estis bone interligitaj, konstante komunikantaj, kaj sur la spuro de io grava.

En 1908, kiam Grňa ekskribis al Arbes, iu Franz Kafka estis tuj komenconta sian literaturan karieron en Prago. Kvankam malpli konata internacie ol Kafka, Jakub Arbes ne estis fremdulo en ĉeĥa literaturo. Fakte li estis famnoma post siaj sukcesoj en la 1860-aj kaj 1880-aj jaroj. Josef Grňa ekskribis al Arbes en aprilo 1908 kun propono traduki kelkajn el ties “literaturaj gemoj” en Esperanton:

Grňa antaŭe diskutis tiun paŝon kun siaj instruistaj kaj esperantistaj kolegoj, kiel ankaŭ kun loka librovendisto kaj eldonisto el Jevíčko, Ferdinand Boháček – plia loka esperantisto. Kaj do, en 1910, kelkaj el la ĉeĥaj literaturaj verkoj de Arbes, inkluzive de “Moderni Magdalena” (La moderna Magdaleno) kaj “Ze zivota Mozartova” (El la vivo de Mozarto), estis eldonitaj ĉe Hachette en Parizo sub la titolo Rakontoj. Jen la unua esperantigo el ĉeĥa literaturo.

Kial tio rimarkindas? Kaj kion tio diras al ni pri Esperanto en Bohemujo ĉirkaŭ 1910?

Kompreneble iu statuo, iuj leteroj, iom da foliumado en bohemaj Esperanto-revuoj kaj iuj lokaj esperantistoj ne povas rakonti la plenan historion de la lingvo en Bohemujo tiutempe. Sed tiuj fragmentoj apartenas al pli grandaj bildo kaj aranĝo. Gimnaziaj instruistoj elstaras kiel parto de la pli vasta socioprofesia profilo inter esperantistoj en la regiono. Kaj se ni akceptas, ke edukado proksime ligiĝas al la ideo de nacio kaj estas ilo por konstruado de nacio, tiuj esperantolingvaj instruistoj celis ion gravan. Ili vidis en Esperanto manieron elmontradi ĉeĥan literaturon al la pli vasta mondo. Esperanto estis por ili la rimedo por popularigi la literaturajn verkojn de “malgranda nacio” en mondo multe pli granda kaj rapide interrilatiĝanta kaj internaciiĝanta ĉirkaŭ 1910.

Hodiaŭ aŭtoro kiel Jakub Arbes eble nenion elvokos ĉe legantoj ekster Ĉeĥujo. Tamen en tiu fora tempo liaj romanoj reprezentis ĉeĥajn kulturon, literaturon kaj naciismon. La verkoj de Arbes estis inter la unuaj tradukitaj. Kaj tio estis eble tre intenca elekto. Li estis ĵurnalisto kaj redaktoro de pluraj politikaj revuoj, inkluzive de Hlas (La voĉo). Lia verkado, kaj lia politika aktivismo, kiu inkluzivis proksimajn rilatojn al la tiel nomataj Májovci (“Majanoj”) – ekde 1848 literatura rondo, kiu kontraŭis la vienan-habsburgan regadon – kondukis al persekutiĝo, al 15-monata kondamno malliberejen kaj, fine, rezulte, al tempo en franca ekzilo.

Dum ni eble asocias Esperanton kun internaciismo, scienca kunlaborado kaj la pacmovado (se nomi nur kelketajn), la Arbes-Grňa-korespondado aludas alian faceton eble propran al Bohemujo, aŭ al aliaj malgrandaj nacioj aŭ teritorioj difinitaj de streĉoj inter ŝtato kaj regiono, tiuokaze inter la ĉeĥa kaj la superrega lingvo de la imperio (la germana). Mi ankoraŭ laboradas pri tiuj esploroj, sed lokaj agantoj kiel Josef Grňa eble estis kaj internaciistoj kaj naciistoj.

Bernhard Struck laboras ĉe la Instituto por Transnacia Historio en la Historia Fako de Universitato St Andrews en Skotlando, esplorante modernan eŭropan historion kaj la Esperanto-movadon en la frua 20-a jarcento.
This article is also available in English.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept