En pluva tago en Londono en 1952, leginte ankoraŭ unu ĵurnalisman artikolon, kiu misprezentis Esperanton kiel “la malsukcesintan universalan lingvon ne plu parolatan”, Ivo Lapenna stariĝis de sia oficeja seĝo, rigardis tra la fenestro kaj pensis: “Venis la tempo por krei ian fondaĵon aŭ esplorcentron por pruvi la valoron de Esperanto per serioza akademia esplorado.” Dum la pluvo plifortiĝis kaj la fulmo batis el la ĉielo de la brita ĉefurbo, Lapenna eldiris la vortojn: “Tiu esplorcentro nomiĝu CED!”

Ne, la dramigita sceno ĉi-supre ne baziĝas sur vera historio. La kreo de CED – la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj – ne okazis kvazaŭ revelacie. Sed CED ja estis fondita en 1952 kaj kalkulis Lapenna kiel unu el siaj fondintoj kaj ĉefaj figuroj. 70 jarojn poste CED daŭre financas esplorprojektojn, subtenas esploristojn, eldonas revuojn kaj okazigas regulajn konferencojn pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Por festi sian 70-jariĝon, CED okazigis la 44-an Esperantologian Konferencon (EK) ene de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, la 11-an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kanado).

La ĉi-jara EK estis organizita de Guilherme Fians kaj Mark Fettes kaj enhavis (1) specialan sesion por festi la CED-datrevenon; (2) du sesiojn da prelegoj kaj prezentoj de referaĵoj; kaj (3) publikan rondatablan debaton pri la akcepto (aŭ malakcepto) de Esperanto kiel esplortemo en universitatoj. Estante unu el la malmultaj hibridaj eventoj en la ĉi-jara Universala Kongreso, la EK allogis partoprenantojn kaj fizike kaj virtuale, nombrante pli ol 40 samtempajn ĉeestantojn.

La unua sesio enhavis prelegojn de Mark Fettes, Sabine Fiedler, Grant Goodall kaj Jonathan Pool. De rakonto pri la historio de CED ĝis diskuto pri la ĉeesto de Esperanto en akademiaj debatoj, tiuj prelegoj substrekis, ke Esperantologio kapablas disrompi teoriajn antaŭsupozojn pri lingvolernado, parolkomunumoj kaj lingvaj ideologioj. Tiu kontribuo iĝis aparte pika en la prelego de Goodall, en kiu li emfazis lastatempan deklaron de Noam Chomsky pri Esperanto: anstataŭ forrifuzi Esperanton en sia ofte citata frazo “Esperanto ne estas lingvo”, Chomsky volis diri, ke Esperanto ne konformas al la praktika difino de lingvo laŭ formala lingvistiko.

La du postaj sesioj enhavis diverstemajn prelegojn pri Esperantologio kaj interlingvistiko de Gabriel Labrie, Guilherme Fians, Davide Astori, Christer Kiselman, Bernhard Tuider kaj Pascal Dubourg-Glatigny. Aparte atentigaj, tiel al esploristoj kiel al la ĝenerala publiko, estis la rimarkoj de Tuider kaj Dubourg-Glatigny pri la privataj arĥivoj kaj dokumentoj de homoj. Kvankam plej multaj el ni simple forĵetas ĉiajn dokumentojn, leterojn kaj notojn rilatajn al nia dumviva procezo de lernado kaj uzado de Esperanto, tiuj materialoj eble konsistigos valoregan unuarangan fonton por estontaj historiistoj. Fosante tra ies engagiĝo kun Esperanto, historiisto povas praktike vidi, kiel la lingvo fariĝas signifoplena kaj funkcianta laŭ ies persona perspektivo. Alivorte, eĉ se plej multaj el ni estas ordinaraj Esperanto-parolantoj, niaj opinioj pri Esperanto gravas al esploristoj kaj eble malkaŝos preterviditajn aspektojn de la nuntempaj Esperantaj komunumo kaj movado. Tiel, tiuj du prelegoj unu post la alia petis rekonsideri tion, kion ĉiu el ni povas donaci al historio kaj la sociaj sciencoj kiel Esperantaj parolantoj kaj/aŭ aktivuloj.

Fine, interesa aspekto de la ĉi-jara EK estas, ke ĝi kunvenigis frukarierajn esperantologojn – kiel Gabriel Labrie – kaj ĉefrolantojn en la fako – kiel Christer Kiselman, kiu dum jaroj organizis la EK kaj redaktis la revuon Esperantologio / Esperanto Studies. La generacia dialogo estigata de ĉi tiu akademia spaco en Esperantujo donas senton pri kontinueco, kiu sin etendas ĝis la fruaj tagoj de CED: male de la malluma tago spertita de Ivo Lapenna en la fikcia rakonto, kiu malfermis ĉi tiun artikolon, la sunaj (kaj neatendite varmaj) tagoj de Montrealo dum la somero de 2022 ŝajnas signi helajn tagojn venontajn al CED.

La 44-a EK dependis de financa subteno de ESF, kiu financis la vojaĝon de Guilherme Fians (Universitato de St Andrews, Skotlando) al Montrealo por ĉeesti la 107-an Universalan Kongreson de Esperanto, por kunorganizi la EK kaj por prezenti sian plej lastatempan libron (Esperanto Revolutionaries and Geeks: Language Politics, Digital Media and the Making of an International Community, “Esperantaj revoluciuloj kaj gikoj: lingvopolitiko, ciferecaj komunikiloj kaj la kreado de internacia komunumo”, 2021) dum la publika kunveno de ESF.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept