Ni fieras anonci la tutmondan eldonon de la Gastolibro de Clarence Bicknell en Esperanto, akvarela majstroverko de sindediĉo kaj metiarta talento de distra multesciulo de la malfrua 19-a jarcento.

Clarence Bicknell (1842-1918) konstruis sian someran domon, Casa Fontanalba, en la italaj apudmaraj alpoj en 1906, kaj jaron post jaro li kreis mane faritajn velene kovritajn albumojn, kiuj montris la sovaĝajn florojn de la regiono. La Gastolibro estis rimedo, kie li povis kombini siajn artajn talentojn kun iom da humuro, samtempe antaŭenigante la universalan lingvon Esperanto.

En la libro, kreita inter la jaro 1906 kaj lia morto en 1918, li skribis ĉe maldekstra paĝo priskribojn en Esperanto de geamikoj, familianoj kaj aliaj, kiuj tranoktis en la domo, kaj ĉe la dekstra paĝo li pentris akvarelojn de floroj, enkadrigitajn per metiartaj motivoj en parecaj koloroj. La priskribitoj variis de eminentaj botanikistoj kaj arkeologoj ĝis tri hundoj: Leo, Capi kaj la multe amata hundo de Clarence, Mahdi. La paĝo por Emile Cartailhac montras, kiel Clarence estis fiera, ke la konata franca prahistoriisto vizitis la rokajn gravuraĵojn de Val Fontanalba: la inicialoj “E.C.” estas iluminitaj de motivoj el la rokarto inkluzive plugilon kaj bovojn.

Clarence skribis jene pri Casa Fontanalba en 1916: “La muroj estas pentritaj per laburno kaj leontodo kaj troviĝas profunda dekoraĵo kun la komencliteroj de ĉiuj individuoj, kiuj dormis en la domo. Temas pri ĉirkaŭ 110 gis la nuna punkto. Mallonga biografio kun ĉi tiuj komencliteroj estas skribita en Esperanto en libro por la informo de la posteularo.”

Susie Bicknell aprezis la libron en sia artikolo pri la arto de Clarence, kaj Nicolas Bell el la Biblioteko Wren de la Kolegio Trinity (Kembriĝo) same laŭdis la libron post ĝia ekspozicio tie en 2018.

La orginalo estas en la kolekto de la familio Bicknell. Oni vidas ĝin unuafoje en ĉi tiu plenkolora samgranda reproduktaĵo, eldonita en julio 2022 kaj tutmonde disponebla de Amazon kaj en fakaj librovendejoj. La libro (8×5 colojn, 204 paĝojn) inkluzivas tradukojn de la Esperantaj tekstoj en la anglan, francan kaj italan, enkondukon al la libro en ĉiuj kvar lingvoj kaj nomindekson. Eblas aĉeti ĝin ankaŭ de la Asocio Clarence Bicknell, kies membroj ricevas rabaton je 20%.

Casa Fontanalba Visitors’ Book, albumo en pli granda formato, en kiu vizitantoj subskribis vidalvide al akvarelo montranta montan floron, haveblas en presita formo jam de 2017.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept