The 44th Esperantology Conference, to be held in 2022 at the University of Quebec in Montreal as part of the 107th World Esperanto Congress, will highlight the 70th anniversary of the Centre for Research and Documentation on World Language Problems (CED) through the theme “CED at 70: An Appraisal of Esperantology’s Contributions to Social, Political and Linguistic Specialist Debates”.

It will take place on Thursday August 11, for the entire day, from 9am to 6pm EDT (UTC-4). The main organizers are Drs Guilherme Fians (University of St Andrews, Scotland) and Mark Fettes (Simon Fraser University, Canada). Everyone is welcome to attend the lectures and participate in the public debate. In addition to the conference, CED will also hold a public meeting on Friday August 12.

The conference will have three parts: (1) a celebratory session in honour of the 70th anniversary of CED; (2) two sessions of lectures and papers; (3) a public debate or round table, open to all, on accepting (or rejecting) Esperanto as a subject of scientific study.

La 44-a Esperantologia Konferenco, okazonta en 2022 en la Universitato de Kebekio en Montrealo kadre de la 107-a Universala Kongreso, elstarigos la 70-jariĝon de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) per la temo “CED 70-Jara: Bilanco pri la Kontribuoj de Esperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj”.

Ĝi okazos ĵaŭdon, la 11-an de aŭgusto, la tutan tagon, de 9h00 ĝis 18h00 EDT (UTC-4). Ĉeforganizas ĝin d-roj Guilherme Fians (Universitato Saint Andrews, Skotlando) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado). La organizantoj bonvenigas al ĉiuj ĉeesti la prelegojn kaj partopreni la publikan debaton. Aldone al la konferenco okazos ankaŭ publika kunsido de CED, vendredon, la 12-an de aŭgusto.

La konferenco okazos en tri partoj: (1) festsesio honore al la 70-jariĝo de CED; (2) du sesioj pri prelegoj kaj referaĵoj; (3) publika debato/ronda tablo, malfermita al ĉiuj, pri la akcepto (aŭ malakcepto) de Esperanto kiel studobjekto de la sciencoj.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept