Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncas sian konkurson de 2022 por esplorstipendioj en ĉiuj fakoj de la homaj kaj sociaj sciencoj, precipe se kun rilatoj al interlingvistiko, lingva justeco, interkultura komunikado, Esperanto kaj parencaj fenomenoj. Interfaka laboro estas bonvena, kaj ĉeffakoj povas inkluzivi lingvistikon, sociologion, historion, antropologion, komunikadon aŭ amaskomunikilojn, sed ne estas limigitaj al tiuj. Malfermitan al kandidatoj tutmonde, kun prefero por kandidatoj en Nord-Ameriko kaj la tutmonda sudo, la stipendio estas utiligebla samtempe kun aliaj premioj kaj stipendioj kaj ne estas renovigebla.

La stipendioj honoras la memoron de Marjorie Boulton, fekunda aŭtoro de teatraĵoj, poemoj, kaj prozo en Esperanto, kaj ankaŭ la ĉefa anglalingva biografo de L. L. Zamenhof.

ESF, neprofitcela organizaĵo, kiu laboras por lingva justeco tutmonde, alte taksas inkluzivadon kaj diversecon. Ĝi ne diskriminacias surbaze de raso, koloro, lingvo, landa deveno, handikapo, religio, aĝo, seksa orientiĝo aŭ genra esprimo.

Por pliaj informoj aŭ por kandidatiĝi, vizitu https://www.esperantic.org/eo/stipendioj-marjorie-boulton/. La limdato por kandidatiĝi estas la 1-a de junio 2022. Kandidatiĝoj estos akceptitaj en la angla kaj Esperanto.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

Cet article est également disponible en français.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept