Montrealo fariĝas la ĉefurbo de Esperantujo en 2022, ĉar tie okazos la sekva Universala Kongreso de Esperanto, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Sed kio ĝi ja estas, la Universala Kongreso de Esperanto? Ni turnis nin al la teamo de la lokaj organizantoj – la Loka Kongresa Komitato (LKK) – por ekscii pli!

Kio estas Universala Kongreso de Esperanto?

“La Universala Kongreso de Esperanto – aŭ UK – estas la plej granda Esperanto-evento de la jaro. Iom kiel la Olimpiaj Ludoj, la UK okazas en malsamaj landoj, ĉiujare, escepte de la militoj,” diras Ĵenja Amis, la sekretario de la LKK. “Post la deviga dujara paŭzo pro la pandemio – kiam anstataŭ la planitaj ĉeestaj kongresoj okazis virtualaj kongresoj – ni planas denove sperti la ĉeestan eventon kaj bonvenigi al nia bela urbo esperantistojn de la tuta mondo.”

Ĵenja mem ĉeestis kvar Universalajn Kongresojn: en Pollando (2009), Francio (2015), Portugalio (2018) kaj Finnlando (2019), kaj ŝi asertas, ke neniu alia sperto kompariĝas kun la sperto ĉeesti la UK-on: “Estas mirinde renkonti homojn de la tuta mondo, ĉeesti la prelegojn, ekskursi, vidi spektaklojn kaj koncertojn, mem muzikumi kun aliaj kaj amike babili kun homoj de eble deko da landoj sidante ĉe la sama tablo.”

“Kvankam multaj programeroj de la UK-oj estas distraj, pluraj aliaj estas seriozaj kaj edukaj kaj fakaj,” diras Nicolas Viau, unu el la vic-prezidantoj de la LKK. “Ekzemple, la Internacia Kongresa Universitato (IKU) proponas fakajn prelegojn de universitatanoj kaj aliaj fakuloj, kun posta eldono en la prestiĝa kajero de IKU.”

Ĉu tiu ĉi UK estos la unua UK en Montrealo?

“La Universala Kongreso de Esperanto estis planita por Montrealo por 2020 – memkompreneble, ĝi ne povis okazi pro la pandemio (same kiel ne povis okazi la ĉeesta kongreso en Belfasto ĉi-jare) – ambaŭ devis esti anstataŭigitaj per la Virtuala Kongreso de Esperanto. Do, jes, 2022 estos la jaro, kiam Montrealo gastigos la ĉeestan UK-on,” diras Joel Amis, la alia vic-prezidanto de la LKK.

Joel notas, ke la sola fojo, kiam la UK okazis en Kanado, estis en 1984 – longe antaŭ la naskiĝo de pluraj el niaj nunaj aktivuloj en Kebekio kaj Kanado, kaj longe antaŭ la interreto kaj tiaj kursoj kiel Lernu.netDuolingo. “La lasta fojo, kiam UK okazis en tiu ĉi regiono – orienta Nord-Ameriko – estis en 1910, kiam Zamenhof – la kreinto de Esperanto – mem ĉeestis. Do, bela tempo revenigi la UK-on al tiu ĉi mondoparto!”

Ĉu la Universala Kongreso havas temon?

“Jes ja, ĝi havas temon,” aldonas Normando Fleury, prezidanto de la LKK. “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de indiĝenaj lingvoj. Tio rilatas al la Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj deklarita de Unesko ekde 2022 (kaj ĝis 2032). Ni elektis tiun temon ĉar ĝi plene taŭgas por Kanado. Ankoraŭ vivas en Kanado, kaj eĉ en la montreala regiono, indiĝenoj kun apartaj lingvoj kaj kulturoj. La kongreso okazos dum belega indiĝena festivalo en Montrealo, kaj tiel partoprenantoj al la UK povos ankaŭ ĝui la festivalon. Pluraj esperantistoj estas fakuloj pri indiĝenaj lingvoj, do certe okazos tre valoraj prelegoj pri la temo, krom unikaj spektakloj.”

“Kaj ni ne forgesu, ke en Montrealo, Kebekio kaj Kanado, oni ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj rilataj politikaj kaj sociaj temoj,” laŭ Nicolas Viau. “Montrealo estas multekultura urbo kies ĉefa lingvo estas la franca, sed ankaŭ kun grava anglalingva komunumo kaj multaj lingvoj de la tuta mondo en ĉefe franclingva Kebekio kaj oficiale dulingva Kanado. Estas loko tre originala en Nordameriko, kaj tereno tre favora al diskuto pri lingvaj kaj kulturaj temoj. Cetere la temo tute kongruas kun la agado de UEA ĉe UN kaj Unesko pri antaŭenigo de lingva diverseco kaj de la rajtoj de lingvaj minoritatoj.”

Ĉu komencantoj povas ĉeesti la Kongreson?

“Jes, restas tempo,” diras Bob Williamson, la plej fora LKK-ano, el Nov-Skotio. “Se vi kapablas legi kaj kompreni ĉi tiun artikolon, vi jam pretas ĉeesti kaj ĝui ĉiujn programerojn de la UK. Se vi hezitas, ankoraŭ restas sufiĉe da tempo por prepari vin. Neniam antaŭe ekzistis tiom da bonaj rimedoj por helpi al vi eklerni Esperanton. Ekzistas senkostaj lerniloj kiel Duolingo, Lernu.net, Plena Ilustrita Vortaro (PIV), Mia Vivo, Amikumu (por trovi esperantulojn per via poŝtelefono), esperantista mondmapo kaj tre multaj videaĵoj en Jutubo. Vi rajtas ĉeesti kunvenojn el EventaServo.org kaj amikiĝi kun homoj el diversaj partoj de la mondo. Oni ĉiam volonte helpos al vi plibonigi vian scipovon de la lingvo.”

Kion oni povas atendi de la kongreso en la dum-/post-KOVIM-a tempo?

“Kompreneble, la sperto de UK post 2020 estos malsama: ni povas antaŭvidi la neceson porti maskojn kaj respekti distancojn – ĉio ĉi devos respeguliĝi en la novaj protokoloj de la UK-oj. Verŝajne estos la kongreso sen manpremoj aŭ brakumoj – stranga sperto, sed io al kio ni verŝajne devos alkutimiĝi,” diras Ĵenja Amis.

Kie okazos la Kongreso?

“La kongresejo estas la Universitato de Kebekio en Montrealo (Université du Québec à Montréal, UQAM),” diras Normando Fleury, kiu fakte okazigis en 2008 Tut-Amerikan Kongreson en la sama universitato. “Tio estas moderna, plene ekipita, klimatizita konstruaĵo rekte en la urbocentro. UQAM havas liftojn kaj grandajn fenestrojn, do temas pri vere bela kongresejo tuj apud la plej gravaj metroaj linioj. La gravaj eventoj kiel malfermo, koncertoj, ktp, okazos en apuda spektaklejo. Apud la kongresejo troviĝas amaso da restoracioj, vendejoj, ĉina kaj festivala kvartaloj.”

Jes ja! Montrealo atendas vin!

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept