Wally du Temple parolis kun ni el Vankuvera Insulo, Brita Kolumbio, kie li vivis la plej grandan parton de sia vivo. Li kreskis en la mezvarmaj pluvarbaroj de la Saneĉa Duoninsulo, kie li iris al McTavish Vojo Elementa Lernejo, unuĉambra lernejo sen akvotubaro. Wally baraktis legi, kaj lia unua instruisto (kiu ne sciis pri disleksio), igis Wally stari kaj legi antaŭ ĉiuj. Almenaŭ, ŝi faris ĝis 8-jaraĝa Wally ŝlosis ŝin en la ekstera necesejo.
Kiam Wally estis elpelita de la tria klaso, liaj gepatroj dungis Margaret Wardle, anglan enmigrinton, por instrui lin. Li pasigis ĉiun tagon ĉe la domo de Margaret, super la Markolo de Georgio. Ŝi instruis lin legi kaj diris al li, ke li ne estas problemo: la angla estas la problemo! Margaret rakontis al Wally pri Esperanto, lingvo kiu — malsimile al la angla — ĉiam literumas vortojn kiel ili sonas, kaj prononcas vortojn kiel ili estas literumitaj. Post 70 jaroj kaj angla licenciiĝo, Wally (aŭ Ŭali) ankoraŭ opinias, ke fonetika literumado estas bona ideo.
En 1959, Wally ekĉeestis la Universitaton de Brita Kolumbio, kie li studis la anglan, antropologion, kaj historion. En Universitato, li renkontis lingviston Powell Janulus, kiu instruis al li Esperanton. En 1963, Wally licenciiĝis kun angla diplomo kaj sen okupo. Li vidis reklamon por socialhelpistoj en norda Brita Kolumbio. Kvankam Wally havis neniun sperton kiel socialhelpisto, li studis la Tahltanan popolon, kies tradicia teritorio ampleksas grandan parton de nordokcidenta Brita Kolumbio. Wally petis laboron, kaj la registaro, sen pli kompetentaj kandidatoj, dungis lin.
La registaro asignis al Wally 1300 km longan, gruzan parton de la Alasko Aŭtovojo, de Fuorto Sankta Johno ĝis la Jukonio. Li laboris tutjare de sia kamiono, kaj kunportis krizajn provizojn kaj pafilon por subteni sanlaboristojn kaj policistojn. Kiel socialhelpisto, Wally vidis la Ŝkopon de la Sesdekaj1 sin mem. En Malalta Posteno, Wally renkontis Tahltanan patrinon, kiu perdis sian bebon. La polico arestis ŝin. Wally provis defendi ŝin, sed lia kontrolisto devigis lin subskribi dokumenton kiu forprenis ŝiajn du ceterajn infanojn for de ŝi. Wally skribis kritikajn raportojn, kiujn lia kontrolisto rifuzis submeti. Do Wally sendis siajn raportojn al la Vankuvero Suno (loka gazeto) kiu publikigis ilin.

Ĉi tiu estas la libro, kiu rakontas la historion de la Bonfarta Ribelo de Wally du Temple kaj Bridget Moran en Brita Kolumbio, Kanado.
Wally estis maldungita. Kiam la ĉefministro, William Bennett, malakceptis la raportojn de Wally,
ano de socialhelpistoj, gviditaj de Bridget Moran, skribis malferman leteron al la ĉefministro, kiu
konfirmis la raportojn de Wally.2 La raportoj de Wally kaŭzis ŝanĝojn. Unue, la registaro de BritaKolumbio dungis tri socialajn laboristojn por subteni la areon, kiun Wally subtenis sola, kajprovizis ilin per nova oficejo en Fuorto Nelsono. En 2018, Wally publikigis Sonĝkaptisto kaj Repaciĝo, memoraĵon por helpi homojn kompreni la senscion kaj rasismon, kiuj kondukis al la Ŝkopo de la Sesdekaj, kaj kiuj ankoraŭ daŭre premas indiĝenajn popolojn.
Kiam la registaro maldungis Wally, li aĉetis riverboaton kun sia frato Barry. Kune, ili komencis Sub-Arkton Navigadon, turisma komerco en Fuorto Nelsono, Brita Kolumbio. Ili reklamis en revuoj, kiel Kampo kaj Rivereto, kaj kondukis usonajn turistojn dum 3-semajnaj vojaĝoj de Fuorto Nelsono laŭ la Fuorta Nelsona Rivero, Liarda Rivero, Suda Nahania Rivero kaj Makenzia Rivero, al la Fuorto Providenco, Nord-Okcidentaj Teritorioj.

Wally formis firmaon nomitan SubArktic Navigation Co kaj prenis homojn sur riverboatsafaroj
Poste, Wally forlasis la riverojn por iĝi angla instruisto. Li iris al la Ontaria Kolegio de Edukado en Toronto por gajni instruan atestilon. Post ricevo de sia diplomo li instruis en Sonoriloj Anguloj, Otavo, kie li renkontis hungaran Esperantiston, kiu instruis al li pli de Esperanton. Wally volontis en la esperanta oficejo de Otavo kaj reklamis en Heroldo de Esperanto por inaj korespondantoj. En 1969, Wally vojaĝis al Eŭropo por renkonti kelkajn de siaj korespondantoj. En Ĉeĥoslovakio, li renkontis la virinon, kiun li edziĝos— Olga Valentova.
En 1972, Olga transiris el la Sovetunio al Kanado por vivi kun Wally. Ili kune faris planon, kiun ili komunikis en Esperanto por eviti rimarkon de sovetaj gvatistoj. Olga, kiu estis kartografisto, petis — kaj ricevis — permeson vojaĝi al kartografia kongreso en Anglio. En Londono, ŝi iris al la kanada ambasadejo, kie ŝi akiris bileton, kiun Wally sendis tien. Olga flugis al Brita Kolumbio, kie Wally organizis la Pacifikan Konferencon de Esperanto. Ili edziĝis je la Tago de Esperanto – la 26- an de julio, 1972.3

Wally kaj lia edzino, Olga
Kiam sovetaj funkciuloj malkovris la transiron de Olga, ili minacis forpreni la pension de ŝia patro kaj degradi ŝian fraton. Wally kaj Olga decidis reveni al Ĉeĥoslovakio por protekti ilian familion. Reen en Ĉeĥoslovakio, Wally kaj Olga vizitis funkciulojn dum monatoj, petante permeson foriri la Sovetunio. Finfine, la patro de Olga – kiu kuraĝe subtenis la Ĉeĥajn partizanojn en la Dua Mondmilito – sukcesis voki favoron, kaj Wally kaj Olga povis reveni al Kanado.
Baldaŭ post ili revenis, la patro de Wally mortis. Wally kaj Olga translokiĝis al la Saneĉa Duoninsulo por helpi la patrinon de Wally prizorgi la familian komercon, la Ardmoran Golfejon. Wally kaj Olga baldaŭ havis du infanojn, Hana kaj Evan. Tiutempe Olga parolis la ĉeĥan kaj Esperanton, sed ne la anglan, do Wally kaj Olga parolis esperante kun siaj gefiloj.
En la sekvantaj jaroj, Wally fariĝis estro en Esperantujo. Li fondis la Viktoria Esperanto Klubo kaj la Nord-Okcidentan Regionan Esperanto-Kongreson, kaj li organizis la Universalan Kongreson en Vankuvero, 1984. Li funkciis kiel direktoro, kasisto, kaj redaktoro de la Kanada Esperanto-Asocio. En Brita Kolumbio, li konvinkis la registaron akcepti Esperanton kiel liberelektan en distanca edukado por mezlernejoj, kaj poste, li travojaĝis Kanadon en loĝaŭto, farante intervjuojn pri Esperanto por mezlernejoj. Li helpis fondi la Rotary-Klubon de Esperanto Brazilo. Li servis en la estraro de ESF, kaj post la Schultze testamentaĵo, li fariĝis kasisto. Kiel kasisto, li ŝanĝis kiel ESF administras siajn investojn por ŝpari monon de la Fondaĵo, permesante al ESF subteni pli da homoj kaj projektoj. Post sia emeritiĝo, Wally redaktis antologion, La Kanada Verkaro.
Malgraŭ la bonegaj laboroj de Wally, Esperanto ankoraŭ ne atingis la finan venkon. Kvankam Wally seniluziiĝas, ke nia socio malofte subtenas Esperanton — ekzemple, la Universala Kongreso en Vankuvero apenaŭ ricevis atenton de la gazetaro — la vivhistorio de Wally montras kiel Esperanto povas formi vivon en profundaj kaj signifaj manieroj. Plue, Wally havis pozitivan efikon pri multaj aliaj homoj. Ekzemple, en nia intervjuo, Mark Fettes kaj Derek Roff ambaŭ dankis al Wally pro organizado de la Universala Kongreso en Vankuvero, kie (malgraŭ la malatento de la gazetaro!) ili faris multajn dumvivajn amikojn.

Kiam oni demandis lin, kian mesaĝon li ŝatus komuniki al Esperantujo, Wally pripensis, ke Ludwig Zamenhof kreis Esperanton preskaŭ cent jarojn antaŭ Apolo 8 fotis la Teron de la kosmo, tamen iel Zamenhof donas al ni similan perspektivon. De la kosma perspektivo, la Tero estas unuiĝinta; ni ne povas vidi iujn ajn limojn, kiuj disigas nin. Esperanto helpas nin transcendi lingvajn kaj naciajn limojn por ligiĝi kiel homoj. Iusence, la perspektivo, kiun Esperanto donas al Esperantistoj – laŭ Wally – igas nin mondaj estroj.
- Dum la 1960-aj jaroj, la kanada registaro prenis milojn da indiĝenaj infanoj for de siaj familioj kaj komunumoj, kaj adoptigis ilin eksteren al blankulaj familioj.
- En 1992, Bridget Moran eldonis La Ribeleto, libron pri ilia batalo por socialreformo.
- Tiutempe en Kanado, fremdaj nacianoj kiu edziĝis kun Kanadanoj ricevis terenmigrintan statuson.


Comments · Komentoj