Fotis: Katalin Kováts, en Aalen (Germanio) en 2018, kiam Ilona Koutny ricevis la FAME-premion.
Okaze de la fino de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, ESF gratulas kaj dankas profesorinon Ilona Koutny pro ŝia multjara valora universitata agado en pluraj terenoj kaj branĉoj de esperantologio kaj interlingvistiko.
La Interlingvistikaj Studoj (IS) estis fonditaj de profesorino Koutny en 1997.
Dum la 26-jara funkciado estis lanĉitaj 8 trijaraj studgrupoj, en kiuj komencis siajn studojn preskaŭ 200 personoj el 36 landoj, kaj ricevis diplomon post siaj trijaraj studoj 55 esperantistoj el 20 landoj. Multaj el la diplomitoj nun laboras en universitatoj, kaj plenumas gravan postenon en diversaj organizaĵoj aŭ asocioj dise en Esperantujo.
Danke al la verva organiza laboro, je la invito de profesorino Koutny kunlaboris en la studprogramoj dudeko da rekonataj esperantistaj fakuloj pri lingvistiko, movadhistorio, literaturo, gramatiko, fonetiko, sociologio, ĵurnalismo kaj metodiko. Ili transdonis siajn konojn al la internacia studentaro, plejparte ĉeeste, sed dum kaj post la pandemia periodo ankaŭ rete kaj hibride. La studoj mem donis okazon je altnivelaj spertinterŝanĝoj kaj multtavolaj internaciaj renkontiĝoj. La partoprenintoj kaj iliaj instruintoj plurfoje daŭrigis siajn agadojn en diversaj projektoj kaj poresperantaj agadoj. Tio donas ŝancon kaj esperon je tio, ke esperantologio kaj interlingvistiko daŭre ĉeestos pere de la poznanaj diplomitoj en la universitata kaj scienca mondo.
Pluraj scenoj el la agado de IS troviĝas en la blogo de la universitata paĝo.
La ĉefa laboro de profesorino Koutny en UAM estis ligita kun la instruado de la hungara lingvo kaj lingvistiko, ekde 2010 ĝis sia emeritiĝo ŝi gvidis la Finno-ugran Katedron, kaj inter 2020-24 la hungarologian katedron.

En la nomo de ESF, Humphrey Tonkin kaj Katalin Kováts salutas Ilona Koutny okaze de la 20-jara datreveno de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano post la septembra sesio, en 2017
Ekde 2009, kun kolego Michael Farris, profesorino Koutny gvidas anglalingvan kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la studentoj de la Lingvistika Instituto (ekde 2023 Etnolingvistika Fakultato) kun partopreno de kelkaj eksterlandaj gestudentoj.
En 2022 Ilona Koutny sukcesis lanĉi ankaŭ magistrajn studojn pri interlingvistiko kombinite kun la angla lingvo kaj informmastrumado, kie finis siajn studojn 9 ĉinaj gejunuloj.
Altigis la prestiĝon de esperantologio ankaŭ la kvin interlingvistikaj simpozioj en Poznano (en ĉiu tria jaro inter 2008 kaj 2020), kiujn Ilona Koutny organizis. La materialoj de la lasta simpozio aperis en du volumoj en la universitata serio Cross-linguistic and Cross-cultural Studies kies seria redaktoro estis Ilona Koutny.
Kronis la agadon de la profesorino la lasta, tre grava atingo, nome la organizado de la Interlingvistika laborsekcio de la prestiĝa Internacia Kongreso de Lingvistoj en septembro 2024 en Poznano, kun la partopreno ankaŭ de profesoroj kaj studentoj de la lasta grupo de la IS.
La meritplena agado de Ilona Koutny etendiĝis ankaŭ ekster la universitata instruado en Pollando. Ŝi prelegis en Esperanto, en la angla, franca, germana kaj pola lingvoj en sciencaj konferencoj, kunagadis en pluraj internaciaj projektoj kaj gvidis kursojn kaj prelegseriojn en dekoj da landoj, inter ili ankaŭ en Usono.
El ŝiaj aliaj Esperanto-agadoj menciendas ankaŭ ŝia valora vortarista laboro. Ŝi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996 kun I. Szerdahelyi, ĉ. 65 mil leksikaj unuoj kaj signifa faka materialo) kaj la Hungaran-polan temvortaron (en 2000 kun koleginoj, ĉ. 26 mil leksikaj unuoj). Ŝiaj plurlingvaj laŭtemaj vortaretoj unu post la aliaj aperadas, kaj nun pretiĝas ankaŭ ilia reta versio. Ŝi redaktis plurajn faklibrojn, kongresajn eldonaĵojn kaj sciencajn, lingvistikajn revuojn.
Profesorino Koutny interesiĝis ankaŭ pri komputika lingvistiko: komencinte sian agadon en Budapeŝto (Hungario), kie ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio en Eötvös Loránd Universitato (ELTE), Budapeŝto en 1977. Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, kie ŝi kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo kaj kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka DLT-projekto, pretigante la hungaran modulon kun hungaraj kolegoj. Analizo de aplikado de parolsintezoj estis ankaŭ ŝia doktoriga disertaĵo. Ŝi habilitiĝis pri lingvistiko en Adam-Mickiewicz-Universitato, Poznan en 2009 (vidu la anglalingvan libron kun temo: Naturlingva Prilaboro Por La Hungara Parolsintezo).
En Budapeŝto ŝi estis disĉiplo de Istvan Szerdahelyi, post kies forpaso en 1987 Ilona, transprenis liajn taskojn en la Esperantologia fakultato, kaj poste, edziniĝinta al pola esperantisto Zbigniew Galor, en 1997 ŝi transloĝiĝis al Pollando kaj tie, en Poznano kreis la eblon daŭrigi la laboron laŭ la spuroj kaj vizio de ŝia majstro Szerdahelyi.
Kvankam Ilona Koutny jam emeritiĝis kaj ne plu povos okazi en UAM en Poznano la Interlingvistikaj Studoj, ŝi daŭrigas kelkajn kursojn tie, kaj planas eldoni pliajn librojn en kiuj ŝi povas resumi siajn agadojn kaj postlasi en skribita formo la fruktojn de la plurjardekaj spertoj. La estontaj eldonaĵoj povus servi kiel instrumaterialoj en tria generacio de la Interlingvistikaj Studoj, en alia lando aŭ alia mondparto, al kies ontaj kolegoj Ilona Koutny esperas baldaŭ transdoni la torĉon.
ESF kun estimo kaj admiro redankas Ilona Koutny pro ŝia grava kontribuo al la scienca kaj lingvistika agnosko kaj disvastigo de Esperanto, kaj deziras al ŝi multajn energion kaj entuziasmon por plenumi siajn planojn kaj ĝui en bona sano la “senzorgan vivon” de emeritoj.
Detala biografio de Ilona Koutny legeblas en la Panteono de Edukado.net, kie ŝi troviĝas jam pli ol jardeko, kaj kie estas spaco postlasi mesaĝojn kaj gratulojn.
Elkorajn gratulojn kaj dankegon, kara Ilona! 💐
Sincere via eksstudento,
Monika