H.E. Ralph Lindsay Harry, C.B.E. (1917—2002)
Aŭstralia Delegito al la Unuiĝintaj Nacioj kaj Komisiono de Homaj Rajtoj
Konstanta Reprezentanto de Aŭstralio al la Unuiĝintaj Nacioj
Membro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Honora Patrona Komitato (1967)

Omaĝo

Okaze de la  festado, fare de UEA, de 75 jaroj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la dumviva laboro de Ralph L. Harry meritas agnoskon.

Ricevinto de la prestiĝa Stipendio Rhodes, Ralph Harry diplomiĝis ĉe Kolegio Lincoln, Universitato de Oksfordo, post sia jama diplomiĝo pri juro en Aŭstralio kun honoroj de unua klaso. Kiel juna diplomato, juristo, kaj esperantisto, li servis kiel membro de la aŭstralia delegitaro al la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (Komisiono pri HR). Jam antaŭ tio li membris en la aŭstralia delegitaro al la Konferenco en Sanfrancisko por redakti la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj (la UN-Ĉarto) (1945); lia deĵoro ĉe la Komisiono pri HR daŭris de 1946 ĝis 1948. Lia filo, John Harry, skribis,  ke “mia patro plej fieris pri siaj gravaj kontribuoj, en la UN-komisiono, al la redaktado kaj akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj… sukceso atingita kiam li estis apenaŭ 30-jara.”

En 1952, Ralph Harry prezentis la unuan kompletan Esperanto-tradukon de la UN-Ĉarto al la Aŭstralia Asocio por Unuiĝintaj Nacioj. Tiun ĉi fruan tradukon reviziis Ivo Lapenna, Eskil Svane, kaj Ralph Harry mem en 1970; ĝi estas trovebla ĉi tie. Li poste tradukis al Esperanto la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj la Deklaracion pri Dono de Sendependeco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj, kune kun aliaj gravaj internaciaj dokumentoj. (La traduko de la Universala Deklaracio troviĝas ĉi tie, la traduko de la dua Deklaracio ĉi tie.)

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

En The Universal Declaration of Human Rights: Origins, Drafting, and Intent (1999) kaj Article by Article: The Universal Declaration of Human Rights for a New Generation (2022), Johannes Morsink prezentas la rezultojn de sia esplorado ĉe la UN-Biblioteko Dag Hammarskjöld en Novjorko, komencita en 1983. La kontribuojn de la aŭstraliaj delegitoj, inkluzive de Ralph Harry, al la evoluigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj, poste, la Internacia Akto de Rajtoj pritraktas Annemarie Devereux en sia disertacia studo, Australia and the Birth of the International Bill of Human Rights 1946–1966 (2005). Ambaŭ aŭtoroj mencias la kontribuojn de Harry kiel alterna delegito kaj delegito de Aŭstralio. Morsink mencias laboron de Harry pri la redaktado de Artikolo 26, Rajto je Edukiĝo, laŭ la peto de Eleanor Roosevelt, prezidanto de la Komisiono pri Homaj Rajtoj.

Ralph Harry nur ĵus 28-jariĝis kiam li ĉeestis la Konferencon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Internacia Organizado en Sanfrancisko, la 25an-26an de aprilo 1945. En januaro 1947, Aŭstralio estis inter la 18 landoj en la inaŭgura  Homrajta Komisiono kiam ĝi ekkunsidis. Sub la gvidado de d-ro Herbert V. Evatt kaj W. M. J. McNamara, kune kun la duanivelaj ĉefredaktantoj Kolonelo William Hodgson kaj Alan Watt (el Aŭstralio), la kontribuoj de Harry al diskutoj kaj malnetaj evoluigoj estas notitaj fare kaj de Morsink kaj de Devereux. Aldone al tiuj de la plena aŭstralia delegitaro, Harry estas citita pro sia laboro pri:

  • Artikolo 4, Libereco el Sklaveco
  • Artikolo 5, Malpermeso de Torturo kaj Sendigniga Traktado
  • Artikolo 10, Rajto je Justa kaj Publika Proceso
  • Artikolo 13, Rajto je Libera Moviĝo
  • Artikolo 14, Rajto je Azilo
  • Artikolo 17, Rajto je Proprieto kaj Esencaj Bezonoj
  • Artikolo 23, Rajto je Laboro
  • Artikolo 26, Rajto je Edukiĝo
  • Artikolo 28, Rajto je Bona Monda Ordo

Ĝis sia emeritiĝo en 1978, Ralph Harry servis sian landon en diversaj roloj kiel diplomato. En sia omaĝo al la vivo de sia patro, “Benign Master of Diplomacy” (artikolo en The Sydney Morning Herald, la 24-an de oktobro 2002), John Harry priskribis la kronologion de tiu eminenta diplomata kariero. Lia longedaŭra sindediĉo al “la finfina triumfo de paco kaj justeco… inkluzivas la apogon al kolektiva sekureco inter nacioj kadre de UN, la fondon kaj evoluon de regionaj grupiĝoj sur la kampoj de ekonomio kaj sekureco, la evoluigon kaj efektivigon de internacia juro, precipe en komerco, la rajtojn de rifuĝintoj, kaj homajn rajtojn kaj la disvastigon de edukado. Li ĉiam volis konsideri novajn kaj radikalajn ideojn.”

Ralph Harry kaj la Enkonduko de Esperanto al la UN (“la Harry-Plano”)

Jam kiel studento pri juro, en 1937, Ralph Harry eklernis Esperanton. Post diplomiĝo, li ĉeestis kongreson de la Monda Kristana Junulara Movado en Hago en 1939, tuj antaŭ la invado de Pollando fare de Germanio. En 1952, li tradukis la Ĉarton de UN en Esperanton. Antaŭ la Olimpikaj Ludoj de 1972, Harry tradukis al Esperanto la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, inter aliaj gravaj dokumentoj de UN.

De 1975 ĝis 1978, Ralph Harry servis kiel Konstanta Reprezentanto de Aŭstralio al UN. Dum tiu ĉi tempo, li faris plurajn studojn pri la ebleco  uzi Esperanton kiel neŭtrala, pera lingvo ĉe UN. Lia artikolo de marto 1977, “Language Barriers in the United Nations,” prezentis aliron kiu poste estis konata kiel “la Plano Harry.”

La 4an de aprilo 1978, Harry enkondukis prelegon, “Language and International Communication: The Right to Communicate,” de Profesoro Humphrey Tonkin, de la Universitato de Pensilvanio, kaj prezidanto de UEA, en la Aŭditorio Dag Hammarskjöld, UN, Novjorko. La prelego de Tonkin resumis diskutojn en la 62a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis inter la 31a de julio kaj la 6a de aŭgusto 1977, en Rejkjaviko, Islando, kun ĉeftemo la Rajto je Komunikado. Ĉe la sama kongreso, Harry prezentis al la Ĝenerala Kunveno de UEA sian starpunkton, “Language Differences Hinder Cooperation.” UEA eldonis la kompletajn kongresajn aktojn kiel “Language and the Right to Communicate,” Esperanto Documents, en 1978.

En sia 1978 artikolo, “Esperanto: An International Language for International Law,” Harry detaligis la kronologion de tradukoj al Esperanto ekde internacaj dokumentaj de la Ligo de Nacioj kaj la frua Internacia Labora Organizaĵo ĝis la tiame aktuala Traktato de Romo kaj dokumentoj pri la internacia mara juro. Kune kun Mark Mandel, doktora studento pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio ĉe Berklio, li kunaŭtoris “Language Equality in International Cooperation” en la posta jaro.

En decembro 1979, UEA malfermis sian oficejon ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, trans la strato de la ĉefsidejo de UN. Jam de pli ol 40 jaroj, la novjorka oficejo de UEA/UN partoprenas aktive en la komunumo de NROj, kaj organizas kunvenojn kaj konferencojn pri temoj kiel tradukproblemoj kaj lingva egaleco, laŭ la vizio de Ralph Harry.

UEA establis formalajn rilatojn kiel internacia neregistara organizo (NRO) kun Unesko en 1954, laŭ la Montevidea Rezolucio. Kiel longtempa NRO, UEA plue konservas sian specialan konsultan statuson kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj membrecon en la Konferenco de NROj en Konsultaj Rilatoj kun UN (KoNGO). La retejo Esperanto por UN inkluzivas regulajn novaĵojn pri nuntempaj agadoj kaj  rimedoj.

Kiel la Konstanta Reprezentanto de Aŭstralio al UN, Ralph L Harry (meze) prezentas la deklaron de Aŭstralio dum la diskuto en la Sekureca Konsilio de UN pri Portugala Timoro, en Novjorko, la 16an de decembro 1975. Maldekstre, Chaidir Anwar Sani (Indonezio); kaj dekstre, Rashleigh Esmond Jackson (Gujano). Foto UN/T Chen]

Agnoskoj:

Jonathan Cooper, Vicprezidanto, Aŭstralia Esperanto-Asocio, kaj Prezidanto, Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio; kaj Heather Heldzingen, Kasisto, Aŭstralia Esperanto-Asocio

Patrick J. Houlihan, Asistanta Profesoro de Dudeka Jarcenta Eŭropa Historio, Homaj Rajtoj en Eŭropo: 1900—Nun. Michaelmas (Aŭtona) Periodo 2022, Lernejo de Homaraj Sciencoj kaj Historio, Trinity Kolegio Dublino

Ionel Oneţ, Universala Esperanto-Asocio (UEA), Rotterdam, Nederlando

Specialan dankemon al:
Humphrey Tonkin, Reprezentanto, Oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, Profesoro Emerita de la Homaraj Sciencoj kaj Prezidanto Emerita, Universitato de Hartford

Submetita de Patricia Egan, konsilanto, Esperantic Studies Foundation

Ĉi tiu artikolo disponeblas angle.

Plena artikolo kiu enhavas piednotojn disponeblas ĉi tie.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept