Nur kelketajn paŝojn for en la senlima multuniverso, varianto de vi legas ĉi tion en Volapuko.

El la internaciaj lingvoj Volapuko estis la unua, kiu atingis ian rimarkeblan sukceson. Germana katolika pastro nomita Johann Martin Schleyer (“Ŝlajer”) elpensis ĝin en sendorma nokto en 1879, atribuante la ideon al dia inspiro. Li publikigis en la posta jaro. Laŭ la Man-libro de Volapuko de Charles E. Sprague, verkita malfrue en 1887:

Dum iom da tempo post la gramatiko de Schleyer, liaj adeptoj estis malmultaj, kaj lia projekto estis ignorita de la scienca kaj literatura mondo. Ĝi unue etendiĝis al Aŭstrujo, kie ĝi vekis konsiderindan intereson, kaj kie la unua societo por ĝia disvastigo estis formita en Vieno en 1882. Ĝis 1884 ĝiaj adeptoj ekster la germanlingvaj landoj estis tre malmultaj kaj disaj. En tiu jaro ĝi invadis Nederlandon kaj Belgujon, kaj tre multaj societoj ekaperis en tiuj landoj.

Kaj efektive en 1884 sufiĉe da parolantoj ekzistis por okazigi universalan kongreson, nomitan Ĝenerala Asembleo (Lasam Valemik) en Friedrichshafen, proksime al la hejmo de Schleyer.

La dua tia kunveno okazis en Munkeno en 1887 – ĉirkaŭ monaton post la eldono de la unua libro pri Esperanto. La munkena evento fondis Ĝeneralan Asocion por volapukaj entuziasmuloj (la Volapükaklub Valemik), centran revuon (la Volapükabled Zenodik, kiu estis nova nomo por la Weltspracheblatt de Schleyer mem), kaj la Internacian Volapukan Akademion (Kadem Bevünetik Volapüka), kies tasko estis varti la vortaron kaj gramatikon, sankcii novajn vortojn, konsideri proponitajn ŝanĝojn kaj aprobi lernolibrojn.

Jam en 1889 lernolibroj haveblis en eĉ 25 lingvoj, estis pli ol mil akredititaj instruistoj de la lingvo, kaj tria Ĝenerala Asembleo kunvenis en Parizo, ĉi-foje – laŭ André Cherpillod – parolante nur Volapukon. Sed multaj homoj fervoraj por la lingvo nun komencis rimarki Esperanton kaj translojaliĝi al tiu noveveninto, aŭ provi krei la proprajn kunfandaĵojn el la du, kaj la volapuka movado baldaŭ fariĝis limake malrapida.

Estas strange pensi, ke se Zamenhof ne estus publikiginta Esperanton, kiam li tion faris, la populareco de Volapuko eble estus pli kreskinta kaj ĉi tiu blogo nomiĝus Volapük Connected… Sed ĉu tio estus bona rezulto? Kiu lingvo estas pli bona: Volapuko aŭ Esperanto? Kiu estas pli facile lernebla, komprenebla, uzebla?

Ni komencu ĉe la alfabeto. Oni ofte kritikis Esperanton pro ĝiaj ses specialaj literoj ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ, tamen eble malpli nuntempe ol en la epoko de skribmaŝinoj kaj fruaj komputiloj. Volapuko same uzas la latinan alfabeton, sen q kaj w, sed aldonante tri tremao-vokalojn ä ö ü, kun prononcoj kiel en la germana.

Kvankam tiuj disponeblis al presejoj de lia epoko, Schleyer proponis tute novajn formojn por ili (ꞛ ꞝ ꞟ). Tiuj facile konfuzeblaj unikaj literformoj neniam iĝis multe akceptitaj, sed ili nun apartenas al la signonormo Unikodo, pro kio vi povas vidi ilin ĉi tie – kaj se vi ne povas vidi ilin ĉi tie, rigardu la bildon ĉe la komenco de ĉi tiu artikolo, kie la Schleyer-formoj de Ä Ö Ü kaj ä ö ü aperas en la subaj anguloj.

Ĝuste kiel ĉar sekvas citi en vortaroj de Esperanto, tiel Volapuko traktas siajn ä, ö kaj ü kiel memstarajn literojn lokendajn post la sensupersignaj a, o kaj u en la alfabeta ordo. Zun “kolero” do staras antaŭ züd “acido” en volapuka vortaro.

Kaj Esperanto kaj Volapuko havas tre simplajn regulojn por determini, kiun silabon de vorto oni akcentu: en Esperanto tio estas la antaŭlasta silabo (rivero), dum en Volapuko tio estas la fina – eĉ se tio enhavas nur gramatikan finaĵon. Tiel la frapfrazo en la bildo, kiu signifas “Al unu homaro, unu lingvon”, estas elparolita menade bal, püki bal. La Esperanta sistemo pri tio ŝajnas preferinda.

Tiu mencio de la frapfrazo venigas nin al la gramatiko de substantivoj, kiuj havas kvar kazojn, distingitajn per la fina vokalo: la akuzativo finiĝas per -i (püki “lingvon”); la dativo (indikanta ricevantojn kaj simile) finiĝas per -e (menade “al homaro”); la genitivo finiĝas per -a (vola “de la mondo”), eĉ en kunmetitaj vortoj kiel Volapük “Mond[o]lingvo, Lingvo de la Mondo”; kaj la nominativo tutsimple ne havas finaĵon. Esperanto elturniĝas per nur du kazoj, kvankam ĝia akuzativo havas mikspoton da diversaj uzoj, kiuj povas esti malfacile lerneblaj.

Por pluraligi substantivon Volapuko aldonas -s, post la kaza vokalo (pükis). En nominativoj, tiu -s rekte tuŝas la radikon: püks “lingvoj”. Volapukaj radikoj ĝenerale havas la formon Konsonanto–Vokalo–Konsonanto. Oni permesas kelkajn grupojn de konsonantoj (flen “amiko”, tläp “kaptilo”) kaj sufiĉe ofte oni trovas du apudajn vokalojn (poed “poezio”, suäm “sumo”). Sed la fina konsonanto de radiko estas neniam s aŭ iu alia sibla sono, ĉar tio malhelpus aldoni la pluralan -s.

Pro tiu fonetika strukturo relative rigida, multaj vortoj, kiujn alie eblus facile rekoni, estas iom distorditaj en Volapuko. Tläp ĉi-supre estas unu ekzemplo: Volapuko ofte anstataŭigas r per l, kiel en lieg “riĉaĵo”. Du pliaj estas vol, kiu havas kiel bazon la anglan world “mondo”, kaj pük, kiu deriviĝas de speak “paroli”, malgraŭ tio, ke spik estus formo valida (komparu spid “hasto”). Sprague notas, ke la vorto por “mano” estas nam (el latina manus aŭ la franca main) ĉar man estis jam okupata (de la signifo “viro”, angle man). Kontraste, Esperantaj radikoj ĝenerale retenas sian internacian – nu, eŭropan – formon, kaj tio estas verŝajne saĝa.

Notu, ke plej multaj radikoj en Volapuko estas baze substantivoj. La menciita lieg signifas “riĉaĵo”; por havigi la adjektivon “riĉa” oni bezonas sufikson: liegik. Simile gud estas “bono”, kiel en “la komuna bono”, dum la adjektivo “bona” estas gudik (kun akcento je -ik, memoru). Esperanto per pli eksplicita sistemo asignas apartajn finaĵojn al substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj verboj. Pro tio ĝiaj radikoj povas efektive finiĝi per iu ajn litero, kaj la -o troviĝanta en la fino de ĉiu substantivo estas simple etendita ĝis -oj por formi la pluralon.

Sed Volapuko superatutas Esperanton per siaj specifaj finaĵoj por formi novajn prepoziciojn (), subjunkciojn () kaj eĉ interjekciojn (): tiamaniere el fin “fino” ĝi povas krei finü “fine de”; kod “kaŭzo” povas transformiĝi al kodä (“pro tio ke …, ĉar …”); kaj dan “danko” povas fariĝi danö! “dankon!”. La vorto bevünetik “internacia”, kiun mi pli frue menciis en kunteksto pri la Volapuka Akademio, enhavas la prepozicion bevü “inter” (tamen ne centelcente klaras, de kie mem venas bev).

En Esperanto tiuj aspektoj estas pli ĥaosaj – kelkaj dirus “naturalismaj” – precipe rilate al la subjunkcioj: se “post mia dormo” estas post kiam mi dormis, kial “antaŭ mia dormo” estas antaŭ ol mi dormis, kaj kial “ĝis mia dormo” estas simple ĝis mi dormis, uzante la prepozicion ĝis kiel subjunkcion senŝanĝe?

Parenteze, ĉe prepozicioj, por komprenigi movon al io, Esperanto akuzativigas tiun substantivon: en la ĝardenon signifas “al loko en la ĝardeno”. Volapuko povas fari same (in gadi), sed per interesa alternativo ĝi proponas almeti la akuzativan finaĵon al la prepozicio mem: ini gad. Tio similas al la anglaj vortoj into kaj onto (kiuj estas tamen esceptoj – aliaj anglaj prepozicioj ne kondutas tiel).

La volapukaj nombrovortoj estas aprioraj – kvankam en sia bonega Vortaro Volapük-Esperanto, André Cherpillod brave klopodas trovi por ili etimologiojn! – kaj malfacile enkapigeblaj: “unu” ĝis “naŭ” estas bal, tel, kil, fol, lul, mäl, vel, jöl, zül. (Nu ja, eble fol venas de la angla four.) “Dek” estas bals – stranga pluralaĵo de bal “unu” – kaj “42” estas folsetel “kvardek-kaj-du”. Esperanto certe pli bone plenumas tiun taskon, eĉ se ses kaj sep sonas tiel simile en telefono aŭ radio, ke homoj en tiaj situacioj devis adopti la kutimon diri sis anstataŭ ses.

Mi lasis la lastan lokon al la verboj. Tiuj estas multe pli komplikitaj en Volapuko ol en Esperanto. Esperanto havas tri ĉefajn tempojn (estanta, estinta kaj estonta, indikitaj de la finaĵoj -as, -is kaj -os), kun pluse tempo por hipotezaj frazoj (-us: mi helpus se mi povus), finaĵo por esprimi ordonojn kaj dezirojn (-u), infinitiva finaĵo (-i: helpi) kaj tabelo el ses participaj sufiksoj.

En Volapuko la unua afero notinda estas, ke verbo ŝanĝas la finaĵon por akordiĝi kun (aŭ nur por indiki pri) sia subjekto, kiel en multaj eŭropaj lingvoj. Sagace Schleyer reuzas siajn personajn pronomojn kiel tiujn verbajn finaĵojn: ob binob “mi estas” (tamen oni kutime dirus nur binob), binol “vi (singulare) estas”, binom “li estas”, binof “ŝi estas”. Tiujn eblas pluraligi per -s: binobs “ni estas”, binols “vi (plurale) estas” kaj tiel plu.

Tre neadmirinde tamen estas, ke oni uzas la li-pronomon por signifi ankaŭ “ĝi”. (La laŭnome neŭtra pronomo os ne havas pluralan formon kaj aperas nur en frazoj kiel “[la vetero] pluvas” aŭ “mi ĵuras [tion]”.)

Ekzistas ok verbotempoj, indikitaj de komenca vokalo: a- (kutime ellasita) por “-as”, ä- por “-is”, o- por “-os”; e-, i- kaj u- por “perfektaj” formoj (“mi estas farinta”, “mi estis farinta”, “mi estos farinta”); kaj ö- kaj ü- por mencioj pri estonta agado en frazoj pri la pasinteco, por kiuj Esperanto simple uzas la estontan verbotempon: mi pensis, ke mi mortos.

En la pasivo, tiuj komencaj vokaloj ricevas prefikson p- (pa-, pä-, pe- ktp), kio al lernantoj igas ilin malfacile distingeblaj de aliaj vortoj, kiuj nur hazarde komenciĝas per p kaj vokalo.

Tiajn aferojn kiel ordonoj kaj deziroj oni esprimas per aldono de specifaj sufiksoj post la pronoma finaĵo: lit binomöd! “lumo estu!” (kio konfirmas, ke lumo estas virgenra, -om, en Volapuko). Similas ankaŭ ĉe frazoj de la speco “mi helpus se mi povus”, al kiu Esperanto dediĉas tutan tempoformon, tiel ke fariĝas iomete mallerte, kiam oni volas paroli klare pri pasinta hipoteza situacio; komparu ekzemple mi estus helpinta kun la konciza – tamen preskaŭ nepenetrebla – volapuka vorto eyufoböv.

Pluraj el la problemoj, kiujn mi ĉi tie priskribis, estis traktitaj en reformita versio de Volapuko proponita en 1929 (la kvindeka jaro de la lingvo) de Arie de Jong, kiu ne nur reviziis la gramatikon sed ankaŭ iomete revivigis la volapukan movadon, almenaŭ en Nederlando, ĝis la nazioj ĝin subpremis.

Li enkondukis deg por “dek”, ekzemple, do li esprimis “42” per foldeg tel, precize analoge al kvardek du en Esperanto. Li ankaŭ plibonigis la staton de la personaj pronomoj, interalie aldonante simplan neŭtran pronomon on “ĝi” kun la pluralo ons; kaj li modifis kelkajn oftajn erojn de la vortoprovizo por igi ilin pli rekoneblaj: lömib “pluvo” fariĝis rein laŭ la angla rain (sed lieg “riĉaĵo” restis, kia ĝi estis).

Volapuko hodiaŭ havas malgrandan sed entuziasman komunumon, kiu uzas la reviziitan version Volapük Nulik “Nova Volapuko”, inter kiuj notindas Michael Everson, kies kompanio Evertype reeldonis la gramatikon kaj ampleksan dulingvan germanan vortaron, kiujn verkis de Jong. La lingvo havas la propran Vikipedion (Vükiped), kvankam ties nombro de artikoloj (127 000) estas fifama pro tio, ke en 2007 ĝin ege kreskigis aŭtomataj iloj, kiuj aldonis pli ol 100 000 mallongajn paĝojn de kvalito dubinda, ĉefe pri obskuraj vilaĝoj tra la mondo. La volapuka mondo havas senrompan sinsekvon de cifals (ĉefoj) – entute ok, sed de Jong oficis dufoje – komenciĝante ĉe Johann Martin Schleyer en 1879.

Do kiu lingvo pli facilas: tiu de Schleyer aŭ tiu de Zamenhof? Mi respondus, ke venkas Esperanto, senpene, kaj mi kredas, ke modernaj volapukistoj konsentus. Plej multaj el ili estas efektive ankaŭ esperantistoj, kaj ili rigardas Volapukon kiel fascinan historian artaĵon, indan je memoro. Se vin interesas plu esplori ĝin, Volapük.com estas bona deirpunkto. La paralela universo estas nedeviga.

Simon Davies estis la redaktoro de la trimonata bulteno de CED/ESF: Information for Interlinguists kaj Informilo por Interlingvistoj dum la pasintaj tri jaroj, kaj de ĉi tiu blogo dum la pasintaj dek kvin monatoj.

Eble interesos vin ankaŭ prelegeto de Grant Goodall, parte pri Volapuko, kadre de la unua Konferenco de la Akademio de Esperanto en decembro 2021.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept