Jam de siaj originoj la Universalaj Kongresoj de Esperanto estas pli ol festo. Ili estas vivanta pruvo pri la sukceso kaj populareco de Esperanto. La avantaĝoj portataj de la kongresoj al la movado estas nekontesteblaj kaj oni ĝisfunde diskutis ilin en Esperantujo same kiel en universitatoj. Ili tamen enhavas pli. Kiel Eŭrovido aŭ la Olimpiaj Ludoj, la Universalaj Kongresoj proponas al la gastiga nacio unikan okazon prezenti sin al la mondo. En la frua 20-a jarcento, kiam la mondo ne estis tiel interligita kiel hodiaŭ, tiuj multnombraj eventoj eĉ pli valoris.

Intereso por organizi Universalan Kongreson kreskis transnacie, dum esperantismo plipopulariĝis en la jardeko de 1900. Tamen, tre malmultaj Esperanto-komunumoj posedis la bezonatajn rimedojn, rilate individuojn kaj monon, por esti serioze konsiderataj. Kiel movado el volontuloj, multaj esperantistoj kontribuis proprafinance al revuoj, societoj kaj kursoj, kiuj nur maloftafoje iĝis profitdonaj entreprenoj kapablaj sin daŭrigi. Se jam defiis vivteni tiujn malgrandajn projektojn, eĉ pli malfacilegis organizi internacian kongreson.

Sed la sukceso en la unuaj kongresoj inspiris multajn naciajn komunumojn provi, inkluzive kelkajn en Iberio. Kiel oni scias hodiaŭ, Barcelono estis elektita por gastigi la 5-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1909. La semajno de festado ja estis sukceso kiel tiu de siaj antaŭuloj, sed serio da politikaj renversoj kaj ioma kresko de streĉiteco inter diversaj hispanaj Esperanto-komunumoj preskaŭ metis finon al la esperantismaj sonĝoj de Katalunio.

Malgraŭ sia nepolitika sinteno Esperanto ne estis imuna kontraŭ politiko. Eĉ kiel sendependa socia movado, ĝiaj aktivuloj devis labori en la politika kadro de ŝtatoj, navigante ĉirkaŭ cenzurado kaj strebante akiri registaran subtenon, kiu povus kunporti vivsavan financan helpon.

Kiam esperantismo ekradikis en Hispanio, ĝi faris tion pli vigle en iuj regionoj, precipe Katalunio. Tie, en la dua duono de la 19-a jarcento, forta naciisma movado komencis formiĝi. Kernigante la katalunajn lingvon kaj kulturon, tiu fenomeno kunhavis multajn trajtojn kun esperantismo, kaj baldaŭ ekzistis malsilentema aro da katalunaj naciistoj engaĝiĝintaj en la Esperanto-movadon. Ili vidis en la planlingvo ilon similan al multaj aliaj, kiuj povus helpi ilin diskonigi sian bataladon, dum ili gajnus internacian agnoskon kiel aparta nacio.

La kataluna naciisma movado tamen ne estis sendanĝera. La hispana centra registaro, kune kun hispanaj naciistoj – t.e. tiuj, kiuj komprenis hispanecon kiel la esprimon de la valoroj, kulturo kaj lingvo de Kastilio – rigardis katalunismon kiel minacon kontraŭ la unueco de la ŝtato. Ĉiun formon de regionismo, kiu laŭdis apartaĵojn kaj prezentis fragmentaran bildon de la lando, oni opiniis kontraŭa al la integreco de Hispanio. Se enkalkuli la malfacilaĵojn travivatajn de la lando post la perdo de ĝiaj lastaj transmaraj kolonioj en 1898, ĉia plua fragmentiĝo de Hispanio, precipe sur la ĉeftero, estis risko, kiun la registaro ne povis toleri akcepti.

Tial, kiam en 1906 katalunaj esperantistoj esprimis sian deziron gastigi Universalan Kongreson, iliaj hispanaj paraleluloj ne hezitis deklari ankaŭ sian intereson. Hispanujo proponis tri apartajn urbojn: Valencio, Sankta Sebastiano kaj Burgoso. La unuaj du havis strategian situon en bone ligitaj partoj de la duoninsulo kaj konsiderinde fortajn Esperanto-movadojn. Sed ili situis en regionoj, kiuj, kiel Katalanujo, havis la propran nacian lingvon kaj ne estis do la plej pura esprimo de hispaneco. La lasta, Burgoso, proponis rigardon al tiu speco de unuigita Hispanujo, kiun la centra registaro volis diskonigi eksterlande. Ĉar tiuj kandidatiĝoj verŝajne ne sukcesos, hispanaj esperantistoj konsentis retiri ilin por subteni siajn svedajn kolegojn, kiuj aspiris gastigi la eventon en Stokholmo. Oni opiniis, ke pli favoros la bonfarton de la lando, se fremda nacio organizos la Universalan Kongreson, ol se oni lasos la katalunojn uzi ĝin por la propraj naciismaj celoj.

Finfine oni elektis Barcelonon kiel gastigurbon de la 5-a Universala Kongreso de Esperanto, devigante la hispanajn esperantistojn akcepti la rezulton kaj provi laŭeble profiti el ĝi. Tamen, tio ne estis la lasta defio alfrontota de la kataluna kongreso.


Monaĥinejo detruita en la Tragedia Semajno

La 26-an de julio 1909 ĝenerala striko trafis Barcelonon nur kelketajn semajnojn, antaŭ ol la kunveno okazos. Kvankam la loka kaj centra registaroj kredis regi la situacion malgraŭ la grandega sukceso unue atingita de la striko, oni deklaris militleĝon. La okazaĵoj, kiuj disvolviĝis, poste nomiĝis la Tragedia Semajno: sep tagoj karakterizitaj de konstruo de barikadoj, la engaĝiĝo de proksimume 30 000 individuoj, kaj laŭraporte la mortoj de pli ol cent civitanoj.

Kreskis konjektoj kaj onidiroj pri tio, kio okazas en la kataluna ĉefurbo, kaj esperantistoj ĉie komencis demandi, ĉu la kongreso antaŭeniru laŭ la plano, aŭ ĉu ĝin movi al nova loko estus pli sekura kaj racia eblo. Esperanto-revuoj apenaŭ tuŝis la temon, kredeble pro sia nepolitika naturo kaj la firmeco de sia decido eviti politikajn aferojn – sed kulise oni ekplanis kontraŭ eventualaĵoj.

Post kiam la striko estis alfinigita kaj la armeo lasis la stratojn de Barcelono, la kataluna komitato trankviligis la Esperanto-komunumon pri la realigebleco de la kunveno, kiu fine okazis en frua septembro 1909. La eventon tamen difinis la eksterordinaraj kondiĉoj truditaj de la centra registaro, ĉar oni timis, ke la kolektiĝo de granda homamaso revigligos la ĵus kvietigitan flamon de revolucio.

Ne malbonis ĉiuj novaĵoj. La 5-a Universala Kongreso de Esperanto estis la unua, kiun formale agnoskis la naciaj aŭtoritatoj de la gastiglando, ĉar Reĝo Alfonso la 13-a rolis kiel la honora prezidanto. Ankaŭ anoj de aliaj fremdaj registaroj, kiel la oficialaj delegitaroj el Usono, Belgio kaj Norvegio, ĉeestis tiutempe.

La nerompebla persistemo de kataluna esperantismo estis netaksebla pluso por la movado.

Pilar Requejo de Lamo venis al la Universitato St Andrews (Skotlando) en 2018 por magistriĝi pri Intelektula Historio kaj kun diplomo pri Internaciaj Rilatoj de la Universitato Reĝo Juan Carlos en Madrido.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept