Numismatiko estas multe pli ol nur kolektado kaj laŭscienca priskribado de objektoj. Moneroj kaj medaloj prave estu konsiderataj kiel veraj artefaktoj, elpensitaj, kreitaj kaj fabrikitaj de artistoj kaj medalistoj, kiuj tre ofte estis ankaŭ lertaj desegnistoj, skulptistoj ktp.

Samtempe numismatikaĵoj ilustras kaj pliriĉigas la ĝeneralan historion de la homa kulturo kaj tiun de specifaj sociaj grupoj, kiel la esperantistaro. Numismatiko do povas funkcii kiel helposcienco de la historio, de la arto, de la sociologio, de la psikologio ktp. Diversaj universitatoj havas prinumismatikan fakultaton, kiel tiu de Vieno, abonanto de la revuo de la Esperanto-Numismatika Asocio.

Diversspecaj esperantaj medaloj prilumas el diversaj vidpunktoj gravajn momentojn kaj eventojn de la pasinteco, rilate al la esperanta movado, kaj daŭre memorigas pri homoj, kiuj grave rolis en la evoluigado de nia internacia senlima kulturo.

Tial ne estas mirinde, ke oni povas distingi laŭcele diversajn specojn, kiuj karakterizas aspektojn de Esperantujo, malgraŭ ĝia diaspora karaktero. Ili tiel prilumas ekzemple gravajn

‣ personojn:


Milda Jakubcová (1899-1979)


L. L. Zamenhof (1859-1917)


L. Sinha (1905-1977)

‣ eventojn kaj agadojn:


premio Ada Sikorska


ĝemelaj urboj Massa / Bad Kissingen


UK Budapeŝto 1983

‣ datrevenojn:


Esperanto 1887-1987


1945-1985 venko super la hitleranoj


okdekjariĝo de Esperanto (1887-1967)

‣ diversajn aliajn aspektojn:


unika manfarita medalo


duobla jubileo


nacia kongreso Dresdeno


Radio Polonia


medicinisto-esperantisto doktoro Henri Dor

Ĉi tiu “ekspozicieto” montras nur la pinteton de la pinto de konsiderinda numismatika “glacimonto”, trezorujo nepre malkovrinda kaj riĉa je belaĵoj.

La legantoj de ĉi tiu blogo, kiuj iĝis scivolaj dum la legado, estas petataj sendi al la Esperanto-Numismatika Asocio (ENA; adreso: bert.boon[ĉe]skynet.be) la peton ricevi aktualan provekzempleron de Esperanta Numismatiko aŭ tuj aliĝi kaj aboni la nur retan revuon (ekde la unua numero!), senĉese senpage kaj ĉiam senkoste ĉesigebla.

ENA havas aktuale 153 individuajn kaj 25 asociajn membrojn en 45 landoj kaj en ĉiu kontinento. La fakgrupo estis fondita en 2012.

Baza bibliografio (verkoj de Hans Jankowski)

  • Esperanto-medaloj + moneroj. Aŭtora eldono (1990), 18 p.
  • Esperanto-medaloj: 1912-1995. Aŭtora eldono (1995), 32 p.
  • Esperanto-mono: ilustrita historio pri universala monosistemo. Aušra. Kaunas. 2000 (2-a eldono), 32 p.
  • Esperanto-poŝtmarkoj: 1912-2001.
Mag. Fil. Bert Boon estas belga esperantisto, la iniciatinto de Esperanto-Numismatika Asocio, ĉefredaktoro de la revuo Esperanta Numismatiko kaj fakdelegito de UEA pri numismatiko.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept