Vi eble memoras, ke antaŭ kelke da numeroj, mi skizis fascinan artan lingvon nomitan Elet Anta, kiu iĝis preskaŭ tute forgesita post la morto de sia aŭtoro. Nun mi volas prezenti alian similan kuriozaĵon, kies verkinto – uzante la kaŝnomon Galivad – diras: “Multe da laboro estis donita por krei ĉi tiun lingvon, kaj plaĉus al mi diskonigi ĝin, anstataŭ lasi ĝin subpolviĝi en malnovaj notlibroj.”

Temas pri la lingvo Otg, kun la proksimuma prononco “Otj”, sed mi klarigos pri tio baldaŭ. Ĝi havas vastan vortaron el pli ol 16 000 vortoj, do certe eblas kredi, ke ĝia kreo postulis longan penon.

La vortaro estas disponebla en retarkivo, kune kun prezento de la gramatiko. Tiuj dokumentoj datiĝas de ĉirkaŭ la komenco de la jarmilo, kaj kiel multaj fruaj retejoj ilia aspekto estas ĥaosa kaĉo. Sed se oni ignoras tion – aŭ faras kiel mi antaŭ kelkaj jaroj kaj pasigas pluvan semajnfinon bonordigante ilin en formon pli facile foliumeblan! – ili montriĝas tre interesaj.

(Por konduti juste mi aldonu, ke Galivad eklaboris pri Otg en la 1960-aj jaroj “dum tempo en mia vivo, kiam mi havis nenion pli bonan farendan”, do eble oni ne rajtas atendi modernajn normojn de komputila kapablo ĉe la prezento.)

Sed ek al la lingvo mem.

Ĝi uzas la latinan alfabeton sen supersignoj, laŭ ortografio regula sed apartaspeca, kiu iomete pensigas pri la keltaj lingvoj. La sinsekvo tg indikas palataligitan t – pli-malpli tj – sonon, por kiu oni skribas ti, kiam ĝi aperas antaŭ vokalo; do gotia “traserĉi, serĉofosi” sonas preskaŭ kiel gotja. Simile sg (si antaŭvokale) sonas kiel nia ŝ, tzsg (tzsi) kiel ĉ kaj dzsg (dzsi) kiel ĝ.

Notu, ke Otg kaj otzsg “salivo” ne havas la saman prononcon. La unua estas kvazaŭ “Otj” kaj la dua estas “oĉ”.

Ĉiu el la kvin bazaj vokaloj havas kaj longan kaj mallongan varianton, laŭ regula aranĝo: ili estas mallongaj nur antaŭ senvoĉa konsonanto, tiel ke oc [diru ok] “domo” kaj og “granda” havas respektive mallongan kaj longan o. La longa vokalo skribita per a historie ŝanĝis sian sonon kaj finiĝis kiel iom vasta o. La literoj i kaj u estas duonvokaloj, kun elparoloj similaj al j kaj ŭ en Esperanto; la sonojn de la Esperantaj vokaloj i kaj u oni skribas per y kaj ou anstataŭe: tiel la prononco de uyf “fiŝo” estas ŭif.

Ekzistas ankaŭ ok diftongoj (ekz. ai, kun la sono de oj en Esperanto), kune kun pluraj kaprompaj sinsekvoj el vokalliteroj, kiuj efektive prezentas unuopajn sonojn, ekzemple aiu (kiel la germana ö) kaj eiu (kiel ü).

Tiu ortografio estigas multe da vortoj, kiuj ŝajnas preskaŭ tute neelbuŝigeblaj al neinicito:

eiurcylarg “turisto”
iaamuagouzsg “oranĝosuko”
ozybdh “gramatiko”
uaaua “komenci vekiĝi”
ziyliaab “Julio”

Kerna elemento de la gramatiko de Otg estas, ke fleksiaj finaĵoj ofte utiligas vokalan harmonion. Tio signifas, ke, kiam oni aldonas gramatikan finaĵon al iu vorto, la vokalo de la finaĵo devas konformi al la vokalo de la radiko de tiu vorto. En kelkaj okazoj ĝi tamen kontrastu.

Ekzemplo klarigos. Konsideru la vorton oc “domo”. Ĝia plurala formo estas ocen. Sed nun konsideru la vorton eb “nomo”. Ĝia plurala formo estas ebon. Tiel estas, ĉar la plurala markilo -n uzas kontrastan vokalon, kaj laŭ la reguloj de la lingvo e kaj o estas kontrasta paro.

Estas same ĉe la duala finaĵo -b, kiun oni uzas por priparoli evidentajn parojn da aĵoj aŭ neprecizan “du-tri”-kvanton da aferoj:

oceb “du-tri domoj”
ebob “du nomoj”
yl [diru il] “mano”
yloub [ilub] “manparo”
(y kaj ou estas kontrastaj)

Por ekzemplo de konformo ni rigardetu la verban sistemon. La infinitivo finiĝas per -a (kiel en gotia, antaŭe menciita). La singularaj finaĵoj estas: -l (mi …), -m (vi …) kaj nulo (li, ŝi, ĝi …). Se ni aldonas tiujn finaĵojn kun konforma vokalo, ni ricevas la prezencon (as-tempon):

gotiol “mi traserĉas”
gotiom “vi (unu persono) traserĉas”
gotio “ĝi/ŝi/li traserĉas”

Sed la samaj finaĵoj kun kontrasta vokalo kreas la preteriton (bazan is-tempon):

gotiel “mi traserĉis”
gotiem “vi traserĉis”
gotie “ĝi/ŝi/li traserĉis”

Se oni kunigas ambaŭ tiuorde, oni havigas al si la imperfektivan is-tempon:

gotioel “mi traserĉadis”
gotioem “vi traserĉadis”
gotioe “ĝi/ŝi/li traserĉadis”

Vokala harmonio estas ofta afero en aglutinaj lingvoj kiel la turka kaj la korea, kaj ankaŭ Otg estas forte aglutina. Por konstrui vortojn ĝi kunĉenas senŝanĝajn elementojn, iom laŭ la Esperanta maniero. Ekzemple iaamuagouzsg [proks. jemŭoguĵ] “oranĝosuko” konsistas el iaamuag “oranĝo” kaj ouzsg “suko” – kaj iaamuag siavice estas la koloro iaam “oranĝa” plus uag “pomo”.

Krome, oni disponas almenaŭ 50 sufiksojn, inkluzive de -ai por loko (iom kiel -ej- en Esperanto):

bata “loĝi”, batai “loĝejo”
ordh “ministro”, ordhai “ministrejo, ministerio”

kaj ytht por scienco:

ioi “legendo”, ioiytht “mitologio”
iec “mallonga”, iecytht “stenografio”

Kvankam la lingvo ne plu havas produktivajn prefiksojn por nova vortfarado, ĝi ja havas dudekon da “frostigitaj prefiksoj”. La signifoj de tiuj estas parte aŭ tute obskuraj, sed ili aperas tra la tuta vortoprovizo, kie efektive ili rolas por grupigi vortojn en semantikajn familiojn.

La praradikoj kutime enhavas nur vokalon kaj konsonanton, kiel ekzemple eb “nomo”. Sed en tiu sama familio ni trovas beb “renoma, glora”, ceba “nomi”, dreb “marko”, feb “fifama”, theb “substantivo”, treba “mencii” kaj multajn aliajn.

Substantivo havas kvin eblajn kazojn: nominativon, akuzativon, genitivon, dativon, kaj kelkfoje vokativon. Kurioze, tiujn oni esprimas ŝanĝante la unuan konsonanton de la determinanto (vorto kiel “la”, “iu”, “mia”, “kies”, ktp), kiu enkondukas la substantivon aŭ la substantivan frazparton.

Ekzistas du paralelaj modeloj – unu por nedifinaj vortoj kiel “iu”, “kelkaj”, “ĉiu” kaj la nombrovortoj; kaj alia, listigita ĉi-sube, kiun oni uzas ĉe la ceteraj determinantoj:

nominativo n-
akuzativo t-
genitivo s-
dativo ti-
vokativo hi-

La difina artikolo (“la”) konsistas el la trafa konsonanto el tiu listo, metita antaŭ vokalo, kiu kontrastas kun la ĉefa vokalo de la posta vorto, kiu estas ofte la substantivo sed foje ankaŭ adjektivo, ekzemple. Kvankam ĝi ne distingas singularon kaj pluralon (aŭ eĉ dualon!), la vorto por “la” do havas dudek eblajn formojn:

ny oun “la patrino” (nominative)
nou yloub “la manparo” (nominative)
no eb “la nomo” (nominative)
ne og eb “la granda nomo” (nominative)
ty oun “la patrino” (akuzative)
tou yloub “la manparo” (akuzative)
no eb sy oun “la nomo de la patrino” (nominative, genitive)
tiy oun “al la patrino” (dative)
hy oun! “patrino!” (vokative)
kaj tiel plu.

La prepoziciojn povas sekvi substantivo akuzativa, genitiva aŭ dativa, kaj multaj el ili permesas eĉ ĉiun el la tri kazoj por esprimi diversajn signifojn:

dhe
+ akuzativo “tra”
+ genitivo “sub -o”
+ dativo “sub -on”

ga
+ akuzativo “laŭ”
+ genitivo “per”
+ dativo “kun, apud”

ie
+ akuzativo “escepte de”
+ genitivo “malgraŭ”
+ dativo “aldone al, inkluzive de”

La nombrovortoj estas determinantoj, do ankaŭ ili indikas kazon. Nominative ili ĉiuj komenciĝas per vokaloj; oni prefiksas konsonantojn por formi la aliajn kazojn. Unu ĝis dek estas aai, oum, out, on, eg, et, alh, oil, ag kaj yz.

Dek unu kaj dek du estas aŭ la regulaj yzaai kaj yzoum aŭ la pli kapricaj eud kaj ard, laŭ la tradicia maniero nombri per dekduoj en multaj lingvoj. Post tio oni povas, se oni deziras, daŭrigi la nombradon laŭ la dekduuma sistemo: ardaaiyzout “13”, ardoumyzon “14”. Otg proponas ankaŭ dediĉitajn vortojn por 18 (ca, dekduo kaj duono), 24 (airm), 36 (orm), 60 (gyszg) kaj 120 (py).

Inter ĝiaj aliaj nombrovortaj kuriozaĵoj sidas yzeur, kiu estas nepreciza maniero indiki nombron inter 10 kaj 20 (“dek um”); euryz, nepreciza nombro inter 20 kaj 90 (“umdek iom”); kaj pnoum “duopo, paro” kaj pnoil “okopo (da uloj aŭ aĵoj)”.

Por ebligi al vi gustumi fluan prozon – kaj por daŭrigi temon el pli frua artikolo en la nuna serio – mi finos per konciza citaĵo el No Aalcy y se Autzair “Alico en Mirlando”, tradukita de Galivad. Rimarku, cetere, ke eĉ antaŭ “Alico” (Aalcy) staras la vorto por “la”.

Go zaai zoum omp aa aloe bygad te oc,
dum GEN-unu GEN-du minuto ŝi star-IMPF.3SG rigard-anta AKUZ-la domo

ouithad aca deth brotzec,
pens-anta far-INF AKUZ-kio poste

mar tzo ai pal y se blor iotze aulad ou tie ors –
kiam subite lakeo en GEN-la uniformo ven-PRET.3SG kur-anta el DAT-la arbaro

(elzeo iar a uea ai pal,
pens-IMPF.3SG ke li est-SUBJV.3SG (unu) lakeo

aith iadhoe te blor:
ĉar surhav-PRET.3SG AKUZ-la uniformo

afnan uaancad ers io tou byudh za,
alia-tiel taks-anta pura laŭ AKUZ-la vizaĝo GEN-li

cai cebeo da ai uyf) –
eble nom-IMPF.3SG AKUZ-li (unu) fiŝo

thar aaidlo lenc ma tiou lyr ga sy uouthyn.
kaj frap-PRET laŭta al_sur DAT-la pordo per GEN-la fingroartiko-PL

“Dum unu aŭ du minutoj ŝi staris rigardante la domon, kaj demandante al si kion fari nun, kiam subite lakeo ekkuris el la arbaro – (ŝi supozis lin lakeo ĉar li estis en livreo: alie, se ŝi juĝus nur per lia vizaĝo, ŝi nomus lin fiŝo) – kaj frapis laŭte sur la pordon per siaj pugnoj.” [laŭ la traduko de Donald Broadribb]

Simon Davies estas la redaktoro de ESF Connected.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept