Ĉi tiu intervjuo kun kroata verkistino Spomenka Štimec estis farita de Alessandra Madella kaj unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia en januaro 2022. Ŝi afable proponis reaperigi ĝin ĉi tie.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj proponis vian libron Hodler en Mostar (2006) por la Tago de la Esperanta Libro (la 15-a de decembro) 2021. Kion vi povas diri al ni pri ĝi?

Oni diras, ke Esperanto ne havas kulturon. Malĝuste! Nia kulturo estas impona. Nia tegmenta asocio UEA naskiĝis en 1908 en tre kultura loko. La ideo pri ĝi ĝermis en la hejmo kaj ateliero de tre fama svisa pentristo Ferdinand Hodler. Lia filo Hector estis la kunfondinto de nia tegmenta asocio. Kiam mi aŭdas, ke ni estas senkulturuloj, mi respondas: Mi ne dirus tion. Ni eĉ heredis la pentriston Ferdinand Hodler pere de Hector. Testamente Hector lasis sian heredaĵon duone al sia edzino Emilie, kun kiu li edziĝis en 1917, unu jaron antaŭ la morto, kaj al sia ido Universala Esperanto-Asocio. Malrekte, per Hector, ni ricevis la monon kiu apartenis al Ferdinand.

Kiel vi havis la ideon verki la romanon?

Mi ĉiam volis spekti la pentraĵojn de Hodler en Svislando. Kaj iutage mi legis en ĵurnalo, ke Hodler gastas en Zagrebo! Mi iris al la ekspoziciejo kaj komprenis, ke tio ne estas Ferdinand Hodler el Svislando sed el Sarajevo! Mi komprenis, ke miaj najbaroj en Bosnio havas mirindan rakonton pri la patro de Hector Hodler en sia galerio. Kaj mi opinias, ke esperantistaro meritas koni tion plian, kion ni havas.

Kiel vi esploradis por la romano?

Mi staris en tiu zagreba ekspoziciejo kaj gapis al la pentraĵo nomata TajlorinoAŭgustine kaj komprenis, ke mi vidas la unuan “portreton” de Hector Hodler, ĉar tiu tajlorino estis graveda. Mi kontrolis en kiu jaro ĝi estis desegnita: en 1887, kiam naskiĝis Hector. Mi komprenis, ke mi devas aĉeti ĉiujn eldonaĵojn pri Hodler el Sarajevo kaj Ljubljana (kie la ekspozicio iam gastis), por kolekti informojn. Krome, kiam mankis informoj, mi enŝaltis mian fantazion.


Tajlorino

Kiun lokon havas tiu libro en via verkaro?

Gravan. Dankon ke vi metis ĝin kiel legaĵon por la Zamenhof-tago 2021!

Kial vi decidis verki tiun ĉi libron kaj la plejmulton de viaj libroj rekte en Esperanto?

La kroata lingvo havas multajn verkistojn. La esperanta ne tiom. Mi helpu al tiu, kiu estas malpli forta. Kaj kiun mi multe amas. Mi ŝatas ankaŭ la kroatan, kompreneble. Mi verkis ankaŭ en ĝi.

Ĉu vi verkis aliajn librojn, kiuj iel priparolas la historian fonon de Esperanto?

Jes. Ombro sur interna pejzaĝo estas romano pri esperantaj amoj kaj disiĝoj.

Kiuj el viaj libroj estis tradukitaj al aliaj lingvoj ĝis nun? Ĉu estas ĉinaj tradukoj?

Kroata milita noktolibro havas ok eldonojn en tiom da lingvoj. Ombro sur interna pejzaĝo estas italigita el la esperanta eldono. Tilla aperis en la japana kaj korea.

Ĉinigitaj kaj publikigitaj ĉe la Universitato de Harbin estas miaj vojaĝimpresoj el Japanio, Nesenditaj leteroj el Japanio. Oni informis min, ke tiu verketo estis helpliteraturo por ĉinaj studentoj, kiuj studis la japanan.

Ĉina esperantistino Harpina en 2021 publikigis en Interna Mongolio mian instruilon laŭ la Zagreba metodo “Esperanto ne estas nur lingvo”.


Hasegawa Teru

Krome mi inspiriĝis pri la japana ĵurnalistino Hasegawa Teru, kiu edziniĝis al ĉina esperantisto, fuĝis kaŝe el Japanio al Ĉinio, alvenis… (komprenis ke li jam havas edzinon tie), komprenis ke la japana armeo invadas Ĉinion, ricevis ordonon reveni hejmen kun aliaj japaninoj… sed ŝi decidis resti kaj lukti kontraŭ la japana armeo. Mi verkis teatraĵon por la pekina UK (1986): Virino kiu flustris en uragano. Tre interese estis, ke la afiŝo de tiu teatraĵo ricevis la premion “Cent plej belaj afiŝoj de la mondo” kaj estis ekspoziciita en Parizo ĉe Unesko en 1987.

Via verko estas ankaŭ prezentita ekster Esperantujo en la germanlingva libro Die Bienen und das Unsichtbare (La abeloj kaj la nevidebla, 2020) de la aŭstra verkisto Clemens Johann Setz…

Clemens Johann Setz estas tre estiminda nuntempa aŭstra verkisto. Kvankam li ne estas esperantisto, li decidis dediĉi sian romanon al la fenomeno de planlingvoj. Li lernis Volapukon por kompreni, kio ĝi estas. Li lernis Esperanton. Li komprenis, ke tiu Esperanto havas indan literaturon kaj sur cento da paĝoj li priskribis kio estas la esperanta literaturo por la nesciaj germanaj legantoj. Tiu lia libro ricevis la plej prestiĝan germanan premion Georg-Büchner-Preis en julio 2021. Li verkis pri Vasilij Eroŝenko: la rakonto pri li gvidas tra tuta historio de la Esperanta literaturo sur cento da paĝoj. Kaj ene de ĝi sur deko da paĝoj li analizas mian kontribuon al la Esperanta literaturo, kun admiro, kiel li subskribis. La libro devus baldaŭ aperi ĉe Mondial en Esperanto.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept