PIPERSKI, Aleksandr: Конструирование языков: от эсперанто до дотракийского ‘La konstruado de lingvoj: de Esperanto ĝis Dothraki’. Moskvo, Alypina Non-Fikšn 2017, 224 paĝoj. ISBN 978-5-91671-1.

Recenzo de Stanislav Košecký (Slovakio).

La bildo montras la recenzatan libron apud d-ro Košecký kaj Aleksandr Piperski dekstre.

En la enkonduko de tiu ĉi publikaĵo la aŭtoro klopodas koncize prezenti la kreadon de novaj lingvoj (ilian konstruadon) kiel novan lingvosciencan fakon, kiun li signas kiel interlingvistikon (kion ni konsideras ĝia malpli vasta interpreto). En sia teksto la aŭtoro enkondukas konatan sed ĉiam aktualan fakton, ke la kreado de novaj lingvoj, sed ankaŭ okupiĝado pri ili, daŭre renkontiĝadas en la lingvoscienca societo kun priduboj, kaj en la tradicio de lingvoscienco rusa (kaj antaŭe eĉ en la sovetia) oni ĉiam restadas ĉe la priskribo de konscie kreitaj lingvoj kiel “iskustvennije”, t.e. artefaritaj, kion jam la hodiaŭa (sed ankaŭ la pli malnova) eŭropa lingvistiko/interlingvistiko anstataŭigis per la epiteto plana (planlingvo).

La neceson de la klasifikado de tiaj ĉi lingvoj elvokas laŭ la aŭtoro la fakto, ke ilia “mondo” estas tre ampleksa. Ĝian aspekton determinas du parametroj:

  1. kun kia celo ekestis la lingvo, kaj
  2. ĉu ĝi ekestis “de nulo” aŭ surbaze de iaj naturaj lingvoj.

Se ni komencas kun la celoj de la lingva kreado, la plej populara el ili estas perfektigi la homan pensadon pere de nova sistemigita kaj logika lingvo. Kiel akcentas la aŭtoro, tiu ĉi celo estas dense ligita kun la hipotezo de lingva relativeco aŭ kun hipotezo de Sapir–Whorf: la lingvo influas la pensadon de la homoj, kiuj ĝin parolas. Se estas tiel, ĉu ne estas necese eltrovi lingvon, kiu estu konstruita severe logiksence kaj en kiu ne troviĝu mankoj? Per ideoj de pliperfektigo de la lingvo, kaj per tio ankaŭ de la pensado, estas gvidataj kreantoj de lingvoj, kiujn ni nomas filozofiajlogikaj. Al tiuj ĉi lingvoj envicigas la aŭtoro Loglan-on de la jaro 1960.

Kiel oni konstatas plue, la konstruado de lingvoj povas sekvi la praktikan celon – helpadi al reciproka kompreniĝo inter homoj. Estas kompreneble, ke, elirante el la multeco de lingvoj, kiuj en la mondo troviĝas, la rolon de interkompreniĝilo ludas ofte peranta lingvo. Se sur la teritorio de Rusio estas tia la rusa, sur internacia scenejo la homoj kutime interkompreniĝas angle. Ĉe tio ekestas la opinio, ke la elekto de unu lingvo kun aparta statuso ne estas justa. Tiu ĉi realo iniciatis ankoraŭ unu direkton de lingva konstruado, kiun reprezentas la kreado de internaciaj helpaj lingvoj. Kaj ankaŭ tie ĉi ni renkontiĝadas kun la evoluo: la eŭropa mezepoka kaj same frua novepoka tempo estis tempo de intereso pri filozofiaj lingvoj.

Kiel interesan informon disponigas la aŭtoro, ke sub influo de la evoluo de informaj teknikoj en la dua duono de la 20-a jarcento la intereso pri tiaj ĉi lingvoj koncentriĝis al universalaj piktogramaj lingvoj. Ĉi-rilate estas menciataj eĉ la t.n. stelaj lingvoj (destinitaj al komunikado kun civitanoj de aliaj mondoj), kio ligiĝas al pliprofundigado de la scienca fantaziado de la nuntempo. Tie ĉi tamen la aŭtoro atentigas pri la risko de ebla kunfluo de ĉi tiaj lingvoj kun la lingvoj de programado [kiujn ni ĝuste nomas artefaritaj – rimarko de la recenzanto] aŭ kun la lingvoj laŭ necesoj de la arta (beletra) kreado.

Ni permesas al ni noteton, ke en la aŭtora klasifiko mankas grava diferencigo – nome divido de tiaj ĉi lingvoj al projektoj, semiplanaj lingvoj kaj planlingvoj, kio en nuntempa interlingvistika literaturo estas jam kutima. Nur malfacile nome eblas kompreni kiel lingvon la proponon, kiu, se diri metafore, ne forlasis la labortablon de sia kreinto kaj simple restis nur projekto. Al semiplanaj lingvoj oni envicigas tiajn, kiuj atingis, aŭ eventuale atingas, certan gradon de socia aplikado. Ili estas nur kelkaj: Latino Sine Flexione, Occidental-Interlingue, Volapük kaj precipe Interlingua. Fine de tiu ĉi hierarkio staras planlingvoj, kies ununura reprezentanto estas Esperanto kiel plene funkcianta lingvo kun ampleksa bazo de siaj parolantoj kaj ilia agado. Cele de plisimpligo ni ĉi tie lasas ĉe unuopaj projektoj la terminon lingvo.

Grava estas la atentigo de la aŭtoro pri plia parametro de la klasifiko de la rezultoj de lingvoplana laboro. La lingvoj, kiuj transprenas sian leksikan kaj gramatikan materialon de la naturaj (etnaj) lingvoj, estas signataj kiel aposterioraj; kontraŭ ili tiaj, kiuj estas kreitaj “de nenio”, estas aprioraj. Interesa, tamen iomete provoka, estas la noto de la aŭtoro pri eĉ literaturaj lingvoj bazitaj sur kelkaj dialektoj (kiel ekzemplon li prezentas la nuntempan germanan literaturan lingvon). Kiel li akcentas, ili estas nenio alia ol aposterioraj helpaj lingvoj, nur kun tiu diferenco, ke ili estas destinitaj ne por kompreniĝo inter diversaj nacioj, sed nure inter anoj de unu nacio, parolantaj per diversaj dialektoj (p. 18).

La relative ampleksa enkonduko de la libro finiĝas per atentigo, ke la verko ne aspiras al komplekseco kaj disponigas al la leganto plurajn pli detalajn fontojn. Tia ĉi konstato estas plene en harmonio kun la realo, ĉar kelkaj publikaĵoj al la temo prezentas eĉ milon da tiaj ĉi projektoj (ekz. A. D. Duličenko 917 el ili ĝis la jaro 1973), atendenda estas ilia stabila kresko, kaj – precipe post ekfunkciigo de Interreto – malkomplikiĝas la problemo de ilia prezentado.

(La ses ĉapitrojn de la libro detale esploros sekvontaj partoj de ĉi tiu recenzo.)

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept