En sia pionira broŝuro Esperanto-mono (2000) Hans Jankowski inkludas ne nur Esperantajn monerojn kaj medalojn, sed ankaŭ diversspecajn pagilojn kaj valorpaperojn, uzitajn kiel lokaj aŭ evento-rilataj pagrimedoj. Menciante Esperantan monon, oni nepre atentu emfazi, ke ne temas pri oficiala valuto. Nur kelkaj naciaj moneroj, eldonitaj de oficialaj ŝtataj instancoj por honori personojn koncerne Esperantajn aŭ aliajn meritojn, (sur)havas oficialan valuton de la koncerna lando.

Esperanto-valutoj: historiaj kaj transkulturaj provprojektoj

En 1907, nur dudek jarojn post la eldono de la Unua Libro, esperantistaj pioniroj eksentis la bezonon lanĉi internacian valutsistemon en Esperantujo. Tiuj provoj celis plifaciligi komercajn kaj interŝanĝajn rilatojn inter esperantistoj de diversaj landoj kaj konvinki komercistojn tutmondajn pri la avantaĝoj de komuna internacia helpolingvo kaj mondvasta valutsistemo. La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), fondita en 1985, ĝis hodiaŭ reklamas Esperanton pro ĝia praktika uzado en ekonomio kaj komerco.

La unua projekto estis lanĉita de prof. René de Saussure, kiu tamen celis nur imagan internacian monunuon, kiu ebligus oportunan konvertadon de naciaj monunuoj. Kvankam por li moneroj kaj bankbiletoj ne vere necesus, okaze de la 25-jariĝo de Esperanto en 1912 eldonitaj estis la unuaj (t.n. “fantaziaj”) pagmedaloj de unu kaj de du spesmiloj. En 1907, kiam ankoraŭ ne ekzistis iuj pagmedaloj, la germana esperantisto Herbert F. Höveler pripensis praktikan aplikadon de la spesmilo-sistemo en la bankservo. En 1908 li fondis en Londono la Ĉekbankon Esperantistan (ĈE). Estis disponigitaj diverstipaj transpagiloj kun spesa valuto.

La banko havis tujan sukceson kaj funkciis kunlabore kun aliaj bankoj kiel London & South-Western Bank, Ltd en Merton Abbey (Britio), Bankhaus Gebrüder Arnold en Dresdeno (Germanio) kaj la banko A. Saĥarov, Tverskaja en Moskvo (Rusio). Esperanto-asocioj en diversaj landoj, multaj eldonistoj kaj vendistoj de esperantaj libroj, la Ĉambro de komerco en Vaŝingtono (Usono) kaj ankaŭ la famega Thomas Cook & Son (Londono) havis kontojn ĉe la esperantista banko.

Resume: en aprilo 1914 jam 730 personoj kaj asocioj en 320 urboj kaj 43 landoj havis kontojn ĉe la ĈE. Ĝi vendis ne malpli ol 20 000 ĉekformularojn kaj 40 000 transpagilojn!

Fulmotondre tiam komencis la terurega buĉado de la t.n. Granda Milito, kiu ne nur nuligis la dekan UK en Parizo sed krome dividis la eŭropajn popolojn kaj ties esperantistojn, sekve sufokis la agadon de la Ĉekbanko. Forpasis Höveler (1918) kaj lia projekto estis likvidita…

En 1946 (!) mondfederalistoj en Hago (Nederlando) laŭ iniciato de i.a. Julia Insbrucker kaj Andre Cseh fondis la Universalan Ligon (UL). Ili volis renaskigi la movadon kaj la mondan Esperantan valuton, laŭ la devizo “unu mondo – unu lingvo – unu mono”. Estis kreita reala pagilo, formo de premio-kuponoj (speco de neoficialaj monbiletoj).

La liganoj ankaŭ tuj planis eldoni metalajn monerojn. En 1960 la Ŝtata Nederlanda Monfarejo en Hago stampis la unuajn stelo-monerojn de 1, 5 kaj 10 steloj. Kun jarindiko 1959!

En 1965 sekvis “monero” en valoro de 25 steloj, respektive en oro, arĝento kaj kupro-nikelo.

Pro la kontinua inflacio en Eŭropo kaj la daŭra malpliiĝo de la aĉetpovo la membraro de UL eklamis, la ligo ekdormetis kaj la stelo-sistemo silente malaperis. Nuntempe la Internacia Esperanto-Instituto en Hago administras la heredaĵon de la Universala Ligo.

(Daŭrigota en tria artikolo.)

Bert Boon estas belga esperantisto, kiu iniciatis Esperanto-Numismatikan Asocion, la unuan numismatikan UEA-fakgrupon, kaj redaktas ĝian revuon Esperanta Numismatiko. La revuo kaj asocia membriĝo estas senkostaj.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept