La 26-an kaj 27-an de julio 2021, la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) organizis la retan internacian “Nitobe-Simpozion: Lingvo, konflikto kaj sekureco”.

Ĝiaj organizantoj estis Michele Gazzola, Angela Tellier, Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin, kaj ĝi estis gastigita ĉe la Fakultato de Aplikataj Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, Universitato de Ulstero (Nord-Irlando). Esperantic Studies Foundation malavare subtenis la eventon.

Ĉi tiu dutaga retseminario estis la plej lastatempa en serio de Nitobe-Simpozioj, kiuj kunigas diversan gamon da fakuloj kaj decidfarantoj por diskuti nuntempajn evoluojn en lingvopolitiko en internaciaj kaj tutmondaj kuntekstoj. Dum la du tagoj la programo esploris la sekvajn aspektojn de la ĉeftemo:

  • Lingva politiko en Nord-Irlando kaj implicoj por povdividado en kontestataj socioj;
  • Lingvo en humanitaraj krizoj kaj iniciatema packonstruado en la tutmonda kunteksto;
  • Lingvo en la kunteksto de sekureco kaj konfliktosolvado en Eŭropo;
  • Antaŭenigi lingvan justecon.

La Simpozio kolektis parolantojn el la akademia mondo, kaj decidantojn de la Belfasta Urba Konsilio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE) por Minoritataj Rajtoj, kaj Unesko. La aranĝo estis dulingva, angle–Esperante, kun samtempa interpretado disponebla. Aliĝis 230 personoj; ni havis 85 partoprenantojn (inkluzive de la prelegantoj kaj organizantoj) la unuan tagon, kaj 62 la duan tagon.

La Nitobe-Simpozio estis sekvo de la retseminario pri “Lingva justeco kaj publika politiko” organizita de Michele Gazzola kaj Cecilia Gialdini ĉe la Universitato de Ulstero la 16-an de oktobro 2020. La retseminario havis 76 partoprenantojn en la matena sesio, kaj 45 posttagmeze, plejparte de diversaj landoj en Eŭropo kaj la resto de la mondo.

Ni dankeme agnoskas la kontribuon de la interpretistoj, Duncan Charters kaj Istvan Ertl, kaj la teknikan subtenon de Tim Morley, Chuck Mays kaj Derek Roff. Kelkaj artikoloj de la simpozio estos publikigitaj en 2022 en la revuo Language Problems and Language Planning (“Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado”). La programo kaj la resumoj estas haveblaj ĉi tie.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept