La Forumo de la Monda Pintkonferenco pri la Informada Socio okazis en Ĝenevo de la 30-a de majo ĝis la 3-a de junio ĉi-jare, kaj Humphrey Tonkin, reprezentante Universalan Esperanto-Asocion ĉe UN en sia rolo kiel vicprezidanto de la Komitato de Neregistaraj Organizoj (NRO-oj) pri Lingvo kaj Lingvoj, estis invitita komenti – pere de Zoom, kaj en la angla – dum la unua tago. Jen tio, kion li diris.

Plezure mi aliĝas al tiu ĉi diskuto pri la rolo de civila socio en realigo de la celoj de la Monda Pintkonferenco pri la Informada Socio. Vi aŭdas kaj vidas min dank’ al komunika teknologio, sed vi komprenas min, ĉar mi parolas la anglan lingvon. Komunika teknologio proponas grandegajn avantaĝojn, sed fundamenta al homa komunikado estas lingvoj kaj lingvaĵo.

Ni lastatempe establis la Komitaton de Neregistaraj Organizoj (NRO-oj) pri Lingvoj kiel t.n. substancan komitato de la Konferenco de NRO-oj en Konsulta Rilato kun UN (CoNGO). Ni celas altigi la konscion pri lingvoj kaj lingva diferenco en UN kaj antaŭenigi dialogadon inter la UN-komunumo kaj civila socio pri la demando kiel igi lingvan komunikadon pli efika, interalie per informa kaj komunika teknologio.

Ni ofte simple akceptas la lingvan situacion sen analizo. Lingvo kaj lingvaj demandoj eĉ ne menciiĝas en la Celoj por Daŭripova Evoluigo (krom en du aludoj al nediskriminacio), malgraŭ tio, ke ili fundamentas ĉiujn deksep celojn. Nek ili menciiĝis en la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.

Kaj, anstataŭ novigi en la kampo de lingvoj, la Ĝenerala Asembleo de UN daŭre uzas kiel oficialajn lingvojn la kvar lingvojn de la venkintoj de la Dua Mondmilito antaŭ tri kvaronoj de jarcento (plus la hispana kaj la araba). Ĉu temas pri konveno aŭ pigro, kaj ĉu informaj kaj komunikaj teknologioj povus malfermi novajn eblojn?

Malfacilas ŝanĝi lingvajn reĝimojn: ĉe UN kaj ĝenerale, scio de difinitaj lingvoj avantaĝas iujn, malavantaĝas aliajn; manko de lingvoscio kreas barojn. Konsideru ekzemple la anglan lingvon. Okdek procentoj de la monda enloĝantaro havas nulan scion de la angla, laŭdire la lingvafrankao de la mondo. Parto de tiuj okdek procentoj neniam vizitis lernejon. Parto komencis sian edukadon ne en la gepatra lingvo sed en lingvo, kiun ĝi eĉ ne komprenis. Kiel ni povas fronti la problemojn de la mondo, se ni eĉ ne povas aŭdi grandan parton de la monda enloĝantaro?

Novigoj en informa kaj komunika teknologio (IKT) estas tre promesplenaj, se temas pri superado de lingvaj barojn kaj reduktado de edukaj neegalecoj. Ni devas urĝe ekzameni la rolon de IKT por krei pli egalecan lingvan ludkampon, eĉ inter la plej malavantaĝaj homoj de la mondo.

La Ĝeneva Deklaro de Principoj, de 2003, fonda dokumento en la nuna procedo WSIS (Monda Pintkonferenco pri la Informada Socio), deklaras (A4), ke “komunikado estas fundamenta socia procedo, baza homa bezono kaj la fundamento de ĉiu socia organizo”. Tia komunikado estas unuavice per lingvo: ne konektiteco nek artefarita inteligento, sed lingvo. Per lingvaĵoj ni amas kaj malamas; per lingvaĵoj ni esprimas niajn plej internajn pensojn, pacajn kaj agresajn. Ni uzas lingvaĵojn por emfazi nian vidpunkton, por persvadi, por domini. Mia scio de la angla donas al mi avantaĝon – kaj ĉiam tion faros en anglalingva medio. Miaj lingvaj lertoj helpos persvadi aliajn angleparolantojn, ke mi pravas. Lingvoj estas ne nur instrumentoj de kompreno sed ankaŭ personaj potencigiloj. Estas home tiel uzi ilin. Ni devas rekoni tiun fakton, preni ĝin en konsideron, dum ni fasonas inkluzivajn lingvajn politikojn.

La Ĝeneva Deklaro de Principoj krome asertas (A9), ke: “Ni konscias, ke informaj kaj komunikaj teknologioj estu rigardataj kiel iloj kaj ne kiel celoj en si mem.” IKT “povas ankaŭ instigi dialogon inter homoj, nacioj kaj civilizoj”. Sed, la Deklaracio aldonas (A52-A54), ili devas preni en konsideron kulturan kaj lingvan diversecon: “La kreado, disvastigo kaj konservado de enhavo en diversaj lingvoj kaj formoj devas ricevi altan prioritaton en la konstruado de inkluziva Informada Socio.”

Sidante tie ĉi en nia internacia medio, ni povas facile imagi, ke ni esence solvis la problemon de lingva diverseco. Ni uzas la anglan aŭ la francan – aŭ helpas nin lertaj interpretistoj kaj tradukistoj kaj ankaŭ la teknologioj, kiujn ili havas je sia dispono. Ni havas la impreson, ke ni povas konversacii kun la mondo. Verdire ni povas paroli al la mondo, sed la plimulto de civila socio ne povas aŭdi nin pro lingvaj baroj: ni kreis hierarkion de lingvoj, favorante kelkajn kaj flankigante aliajn. Ni kapablas paroli sed ne ĉiam scipovas aŭskulti. Sed daŭripova evoluigo devas inkluzivi la homojn ĉe la marĝenoj, kaj ni devas aŭdi ilin.

Pozitive estas, ke UN pli kaj pli konsciiĝas pri la problemo, eĉ se ĝi ne plene operaciigis tiun konscion. Ĝi draste fortigis sian multlingvan etendiĝon: ĝi nun uzas pli da lingvoj por komuniki kun la mondo ol iam ajn antaŭe, dank’ al intensaj klopodoj de, interalie, la Departemento de Tutmonda Komunikado. Tamen, UN ankoraŭ plilertas je parolado ol je aŭskultado. Kaj civila socio, siavice, parolas multajn lingvojn kaj, en mondo kie ni bezonas ĉies kunlaboron, ĝi ofte povas nek kontribui al la internacia debato nek rebati.

Tiurilate, ni nuntempe festas iaspecan centjaran jubileon. En junio 1922, preskaŭ precize antaŭ cent jaroj, la Kvina Komitato de la Ligo de Nacioj, kunveninte en Ĝenevo, apogis raporton de la suba ĝenerala sekretario pri intelekta kunlaboro, Inazō Nitobe, kiu rekomendis esploron de neŭtrala internacia lingvo kiel komunikilo trans lingvaj limoj. Necesis duo da jaroj por ke parolantoj de la franca faligu tiun ideon, konfirmante la francan kaj la anglan kiel la lingvojn de la Ligo. La lingva demando malaperis el la Liga tagordo. Kaj kiam fondiĝis UN, kiel ni jam rimarkis, lingva malegaleco estis bakita en ĝian strukturon. Kiam, sesdek jarojn post la raporto de Nitobe, la Raporto MacBride pri Internacia Komunikado estis publikigita de Unesko en la jaro 1980, ĝi enhavis nur unu aludon al lingvoj, aldonitan al la raporto de tunizia diplomato malgraŭ protestoj, ke “communications” (plurale: t.e. komunikaj teknologioj) kaj “communication” (singulare: komunikado) estas du tute apartaj aferoj.

Kompreneble ili neniel estas apartaj. Informaj kaj komunikaj teknologioj kaj ankaŭ artefarita inteligento fariĝas ĉiam pli kapablaj prilabori grandan diversecon de lingvoj, kreante ĉiam pli ebenan ludejon por la lingvoj de la mondo. Kiel reprezentanto al UN de Universala Esperanto-Asocio, mi daŭre kredas, kiel kredis Inazō Nitobe antaŭ cento da jaroj, ke ekzistas lingvaj solvoj al lingvaj diferencoj, inkluzive de teknologiaj solvoj. Se paco kaj kompreniĝo kaj daŭripova evoluigo entute ion ajn signifas, ni devas uzi ĉiujn eblajn rimedojn por antaŭenigi ilin. Kaj tio inkluzivas rektan alfronton al lingva diferenco. Nia nova Komitato de NROj pri Lingvoj lastatempe aŭdis raportojn pri la kuraĝiga laboro de Unesko rilate lingvojn, ekde edukado en la gepatra lingvo ĝis la Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Kaj ni konscias pri ekinteresiĝo ankaŭ aliloke en la internacia komunumo, ekzemple la interesiĝo de la Monda Banko pri gepatralingva edukado.

Eble, dum la internacia komunumo plikonsciiĝos pri la bezono engaĝi civilan socion kiel tuton, ni rajtas esperi, ke aŭskulti la multajn voĉojn kaj lingvojn de la mondo fariĝos egale grava kiel disdoni instrukciojn. Informaj kaj komunikaj teknologioj povas ludi esencan rolon en tiu procedo, se ni povas etendi ilin al la periferioj de la socio kaj ne nur al la privilegiitoj. Mi esperas, ke nia nova komitato, kune kun civila socio kiel tuto, povos kontribui al tiu evoluo.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept