Ĉi tiu intervjuo kun brita verkistino Anna Löwenstein estis farita de Alessandra Madella kaj unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia en januaro 2022. Ŝi afable proponis reaperigi ĝin ĉi tie.

Ĉu vi bonvolus paroli pri via lasta romano, La memoraĵoj de Julia Agripina?

Temas pri Agripina, la patrino de romia imperiestro Nerono. Mi komencis interesiĝi pri ŝi esplorante pri mia romano Morto de artisto, ĝuste pri Nerono. Tiam mi komprenis, ke Agripina estas multe misprezentata de la romiaj historiistoj de tiu epoko. Modernaj historiistoj komencas rerigardi la situacion kaj kompreni, ke la vidpunkto de romiaj historiistoj ne vere akordiĝas kun la modernaj ideoj. Ili opiniis, ke ambicia aŭ potenca virino estas malbona virino. Sed en la nuna tempo, se virino volas aktivi en la politika mondo, ni ne plu pensas, ke ŝi havas neakcepteblan ambicion. Agripina edziniĝis kun imperiestro Klaudio kaj ŝi kunlaboris kun li. Kiel oni vidis ĝin tiam, Klaudio estis sub la rego de sia edzino. Nun ni dirus, ke ŝi tre bone kunlaboris kun sia edzo. Ili havis komunajn ideojn kaj realigis ilin kune. Tiu nova rigardo al Agripina interesis min kaj mi volis verki romanon pri ŝi.

Kiel ŝi estis malsama de aliaj romiaj virinoj de la sama epoko?

Ŝi certe ricevis tre bonan edukadon, same kiel aliaj virinoj de la imperia familio. Sed ŝi ne volis resti en la ombroj. Ŝi volis esti aktiva en la politika vivo, same kiel viroj. Ŝi ne estis kontenta de tiu rolo, kiun oni tiam asignis al virinoj. Ŝi volis mem esti videbla.

Laŭ kiom da voĉoj estis verkita la romano?

Ĝi estis verkita laŭ tri malsamaj voĉoj. Mi montras scenojn, kiuj ilustras diversajn momentojn de la vivo de Agripina. Ili estas verkitaj en la tria persono, laŭ ŝia vidpunkto. Krom tio, Agripina verkas siajn memoraĵojn en la unua persono. Sed aperas ankaŭ ŝiaj pensoj, dum ŝi verkas la memoraĵojn, ĉar ŝi foje kaŝas la veron aŭ mem inventas ion. La legantoj povas vidi tion, ĉar ili ankaŭ legis la scenon, en kiu la afero efektive okazis.

Ĉu tiuj memoraĵoj de Agripina vere ekzistis?

Jes, la historiisto Tacito aludas al la fakto, ke ŝi verkis siajn memoraĵojn. Li citas kelkajn faktojn el ili, same kiel la verkisto Plinio la Pli Aĝa. La memoraĵoj ekzistis, sed ili ne travivis. Tio lasas tre oportunan truon por verkisto de historiaj romanoj, kiu povas mem verki por Agripina.

Ĉu estis evoluo en la maniero, en kiu vi verkas pri virinoj en viaj romanoj?

En la unua romano estis tre ordinara virino, kiu poste fariĝis sklavino. En ĉi tiu romano mi verkas pri virino, kiu fariĝis la edzino kaj la patrino de imperiestro. Estas tute alia socia klaso. En la dua romano, Morto de artisto, la viro estas la rakontisto. Estas malfacile verki tiun romanon el la vidpunkto de virino, ĉar virinoj malpli povis esti en la centro de agado, rilati kun la imperiestro kaj vidi ĉion, kio okazis.

Ĉu vi ĉiam pensas viajn romanojn rekte en Esperanto?

Ne, mi fakte verkis ilin en la angla. Sed mi konstatis, ke estas multe malpli facile eniri la anglalingvan libro-merkaton ol la Esperantan. Nur la unua, La ŝtona urbo, aperis en la angla, dum ĉiuj tri Esperantaj versioj aperis kaj estas verŝajne multe pli sukcesaj ol ili iam ajn estus en la giganta anglalingva merkato.

Kia estas la traduka procezo de viaj romanoj?

Mi provas traduki ilin tre precize. Mia celo estas redoni precize la pensojn kaj la etoson de la originalo, eĉ iom ŝanĝante la precizajn vortojn.

Kial vi pensas, ke ankaŭ aziaj legantoj ŝatas viajn romanojn?

Povus esti parte, ĉar mi uzas klasikan lingvaĵon. Verŝajne ili estas pli facilaj por ĉinaj aŭ japanaj legantoj. Krome, en La ŝtona urbo Bivana venas al Romo. Tiu kulturo por ŝi estas tute fremda kaj mi malpli faras supozojn pri tio, kion la legantoj jam scias, ĉar ŝi mem ne jam scias tion. Do eble tiu fremda kulturo iĝas pli facile enirebla de aziaj legantoj.

Kiu estas la kerna ideo de viaj kursoj pri verkado?

La ideo estas, ke oni disigu la du aspektojn: verkadon kaj redaktadon. La granda eraro, kiun aspirantaj verkistoj ofte faras, estas redakti tekston samtempe, dum oni kreas ĝin. Fakte, tio ege malhelpas. Mi malkovris tiun rapidan verkadon, dum mi legis librojn pri verkado en la angla. Mi provas prezenti ekzercojn, en kiuj oni verkas tre rapide kaj sen redaktado, kaj redaktas nur poste. Mi unue faris tion en Greziljono. La homoj tre ŝatis kaj volis daŭrigi ankaŭ poste. Do, ni kreis interretan grupon, kiu nomiĝas “8-minuta verkado”. Ĉiusemajne mi prezentas temon kaj la homoj devas verki pri ĝi por la posta semajno. Ankaŭ mia kurso pri literaturo dum la Itala Kongreso en Asizo ĉiumatene komenciĝis per ekzerco: okminuta verkado.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept