Kial la Esperanto-movado festas la specialajn tagojn de la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj? Tiuj lingvoj fariĝis fortaj ne pro siaj kulturaj atingoj – kvankam tiuj atingoj estis grandegaj – sed pro sia milita kaj ekonomia potenco.

Tri el ili – la angla, franca kaj hispana – fariĝis mondaj lingvoj pro siaj transmaraj kolonioj kaj aliaj posedaĵoj, kiujn ili konkeris perforte. La aliaj tri – la araba, ĉina kaj rusa – disvastiĝis pro ekspansio de difinitaj popoloj, kiuj simile konkeris apudajn landojn por formi (en la ekzemplo de la rusa kaj la ĉina) fizike kontinuajn imperiojn kaj (en la okazo de la araba) grandan religian interesosferon.

En ĉiuj ekzemploj, tiuj grandaj lingvoj sukcesis interalie per subpremo de aliaj pli malgrandaj lingvoj kaj ties moroj: tiuj grandaj lingvoj fariĝis lingvoj de komerco, de administrado, de edukado, kaj de ekspluatado.

Ili produktis siajn Ŝekspirojn, siajn Cervantojn, kaj ili meritas nian atenton pro tio – kaj same pro siaj elstaraj atingoj en scienco, medicino, agrikulturo, klerigo k.s. Multaj tiuj atingoj rezultis el la disvastiĝo de la koncernaj lingvoj, sed koste je ĉiuj aliaj lingvoj.

Restas la fakto, ke la grandaj lingvoj subpremis la malgrandajn: la parolantoj de tiuj lingvoj kreis por si avantaĝojn super tiuj, kiuj ne parolis tiujn lingvojn. Ili praktikis diskriminacion, malegalan traktadon de aliuloj, kaj ofte sisteman subpremon de la saĝo kaj moroj de aliaj lingvogrupoj. Ili alportis la avantaĝojn de unulingveco en siaj teritorioj, sed kun subpremo de aliaj lingvoj.

Tiuj grandaj lingvoj, hodiaŭ en la 21-a jarcento, havas siajn festotagojn – kaj indas rekoni iliajn atingojn, se temas pri tutmondigo de ideoj, scioj, teknologio, klerigo. Sed samtempe necesas, ke ni, kiel esperantistoj, dum ni laŭdas Ŝekspiron, Molieron aŭ Ĉeĥov, rekonu, ke la superrego de la grandaj lingvoj metas ŝarĝon sur la ŝultrojn de ĉiuj aliaj popoloj, kaj ke la ebleco de tutmonda lingva komunikado ne estas afero de egaluloj inter egaluloj, sed de potenco super malforto.

Esperanto celas sian specon de ekspansio, sed ne politikan ekspansion, nek imperian, sed ekspansion de lingva egaleco tiel, ke ĉiu homo, el ĉiu angulo de la mondo, havu aliron al la kulturaj kaj materiaj riĉaĵoj de la mondo kaj povu labori por la konservado de sia tergloba hejmo.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept