Ekzistas ĉirkaŭ 7000 lingvoj en la mondo, kaj preskaŭ duono el ili estas minacataj de malapero. Por la komunumoj, kiuj deziras plu instrui, lerni kaj uzi siajn lingvojn, la perdo estas ruiniga. Endanĝerigo de lingvoj signifas ofte ankaŭ la perdon de historio, ligiteco kaj identeco por la komunumoj, kiuj uzas ilin, same kiel por la cetera mondo.

Por tiuj lingvoj kaj la komunumoj dezirantaj revigligi ilin, malabundas rimedoj. Uzantoj de endanĝerigitaj lingvoj simple ne havas aliron al la lingvolerniga teknologio, kiun disponas uzantoj de la ĉefaj lingvoj. Iuj komunumoj (se ili povas) pagas centojn da miloj da dolaroj al programistoj por krei poŝtelefonajn aplikaĵojn aŭ enretajn lingvoinstruajn kursojn, dum aliaj povas nur esperi, ke grava programfirmao opinios ties lingvon inda je inkluziviĝo en sia platformo. Eĉ pli malhelpas tio, ke multaj el tiuj lingvoj estas parolataj en lokoj sen fidinda aliro al la interreto.

Jen kie sursceniĝas ni. 7000 Languages (“7000 Lingvoj”) estas neprofita organizaĵo kun misio helpi komunumojn tra la mondo instrui, lerni kak vivteni siajn endanĝerigitajn lingvojn. Ni ofertas senpagan lingvolernigan teknologion al komunumoj, kiuj siajn endanĝerigitajn lingvojn rehavigas, revigligas kaj konservas. Ni laboras al solvo, kiu ebligos, ke komunumoj kun deziro revigligi sian lingvon disponu jam pretajn memorigokartojn, amuzajn lingvoinstruajn ludojn kaj ilojn pli helpajn, pere de nur siaj poŝtelefonoj. Ni planas ankaŭ oferti eksterretajn lingvolernilojn por tiaj fizikaj lokoj kiel la hejmo, tradiciaj eventoj aŭ la klasĉambro.

Malavare subtenate de Esperantic Studies Foundation, ni konstruas poŝtelefonan aplikaĵon por atingi tiujn celojn – la Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj. Tiu nova teknologio estos unu el la solaj siaspecaj apoj disponeblaj al indiĝenaj komunumoj, kiuj ŝatus dokumenti kaj revigligi sian lingvon. La apo ebligos al parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj krei kaj kundividi memorigokartojn, lingvoinstruajn ludojn kaj eksterretajn lingvolernigajn rimedojn per nur sia poŝtelefono – senpage.

Kiam uzanto de endanĝerigita lingvo malfermos la apon, tiu vidos la eblon aldoni sian lingvon. En la apo la uzanto estos gvidata por krei lingvoinstruan kurson, inkluzive de propraj bildoj kaj sonoj rekte kapteblaj per kaj alŝuteblaj el la telefono. Uzantoj estos invitataj krei lecionojn pri utilaj esprimoj, sinprezentoj, naturaj elementoj el sia hejmlando kaj la lingvaĵo de tradiciaj praktikoj kaj kunvenoj. Niaj kursokreantoj povos elekti kundividi sian lingvon kun la mondo aŭ teni ĝin privata por nur siaj proksimaj konatoj aŭ loka komunumo.

Kiam floras lingva diverseco kaj indiĝenaj komunumoj, ni ĉiuj gajnas. Riĉa lingvotapiŝo transdonas valorajn informojn pri la ebloj de la homa lingvo, la homaj pensado kaj interligiteco. Ni retenas esencajn informojn pri nia planedo, medikamentoj, tradicioj kaj praktikoj. Ni havas unu plian lenson, tra kiu ni povas rigardi nian mondon. Kaj okazas gravaj gajnoj por tiuj infanoj, kiuj disponas sian indiĝenan lingvon, kiel ekzemple pli bonaj sukcesoj ĉe studado en multaj fakoj, malpliofteco de sinmortigo, deprimo kaj drogmisuzado, plibonigita posta sanstato kaj pli alta memrespekto.

La teknologio kaj rimedoj disvolvataj por lingvorevigligo utilas al ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj homoj tra la mondo.

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept