La Esperantomuzeo en Vieno longtempe estis precipe perceptata kiel muzeo kaj biblioteko pri Esperanto kaj planlingvoj, sed ĝi fakte estas ekde sia fondo en la jaro 1927 ankaŭ hejmo de enhavoriĉaj arkivoj.

Nuntempe la Esperantomuzeo konservas 72 personajn kaj instituciajn arkivojn. Jam komence de la 1930-aj jaroj venis la unuaj grandaj arkivaĵoj, ekzemple la kolekto Hachette, kiu konsistas el 17 403 laŭlande kaj kronologie ordigitaj gazetartikoloj el la jaroj 1898 ĝis 1915. Ĝis la jaro 2023 la tuta kolekto Hachette estos ciferecigita, sed jam nun la unuaj ĉirkaŭ 5000 gazetartikoloj estas senpage legeblaj sur nia retejo.

Laŭnombre malgranda, tamen precipe menciinda arkivo estas la kolekto familio Zamenhof, kiu enhavas pli ol 300 korespondaĵojn, kopiojn kaj originalojn, de membroj de la familio Zamenhof. Plej multaj de tiuj arkivaĵoj, el kiuj 55 jam estas ciferecigitaj kaj libere rete alireblaj, estas skribitaj de Ludoviko, Zofia kaj Lidia Zamenhof. La bildo montras poŝtkarton de Ludoviko L. Zamenhof al Theodoro Čejka, Varsovio 1906-02-28 (Signo: ÖNB ESP V50/1.B.Čej.1).

Alia grava arkivo estas la postlasaĵo de Kálmán Kalocsay (1891–1976), kiu jam grandparte estas katalogita, traserĉebla per la katalogo Trovanto kaj konsultebla en la legsalono de la Kolekto por Planlingvoj. La postlasaĵo enhavas precipe fotojn, bildpoŝtkartojn kaj korespondaĵojn, inter kiuj speciale menciindas jenaj kun Marjorie Boulton (1924–2017), Hilda Dresen (1896–1981), Reinhard Haupenthal (1945–2016), Aleksandr Logvin (1902–1979), Masao Miyamoto (1913–1989), Tomáš Pumpr (1906–1972), Juan Régulo Pérez (1914–1993), Nikolaj Rytjkov (1913–1973) kaj Gaston Waringhien (1901–1991). Ankaŭ de tiu arkivo la skanaĵoj de pli ol 600 bilddokumentoj jam troveblas en nia datumbazo ÖNB Digital, kiu nun entute enhavas pli ol 26 000 libere konsulteblajn diĝitajn dokumentojn pri Esperanto – nombro, kiu konstante kreskas.

Dum la pasintaj sep jaroj venis jenaj arkivoj en la Esperantomuzeon:

  • En 2015 la postlasaĵoj de Max Talmey (1869–1941), de Engelbert Pigal (1899–1978), kaj la antaŭlasaĵo de Otto Back (1926–2018).
  • En 2016 postlasaĵero de Charles-Ange Laisant (1841–1920), la arkivo de la Esperanto-klubo Innsbruck kaj parto de postlasaĵo de Daniel Luez (1924–2013).
  • En 2017 la kolekto Lenke Szász kun leteroj de Marjorie Boulton.
  • En 2018 la postlasaĵo de André Albault (1923–2017), la kolekto Thiele Wüster pri Eugen Wüster (1898–1977), ero de antaŭlasaĵo de Trevor Steele (1940-), la arkivo de la Esperanto-klubo “Estonto Linz” kaj parto de la postlasaĵo de Lena Karpunina (1963–2013).
  • En 2019 postlasaĵero de la aktoro Petăr Vasilev (1911–2009) kaj la arkivo de Juan Régulo Pérez.
  • La arkivo de Juan Régulo Pérez, kiu nuntempe estas ordigata, enhavas kelkajn milojn da korespondaĵoj de la eldonisto kun la plej gravaj siatempaj Esperanto-verkistoj. Kvankam la katalogado nur komenciĝos post la ordigo de la dokumentoj, jam nun esploristoj povas peti liston pri la aktuale ordigitaj dokumentoj.

Tiuj arkivoj de diversaj personoj kaj institucioj tre bone kompletigas unuj la aliajn, kio konsiderinde plifaciligas kaj pliefektivigas la laboron de esplorantaj scienculoj.

Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
esperanto@onb.ac.at

This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept