La unuaj rezultoj montras la retejon pli facile uzebla kaj administrebla, sed la klopodoj fari ĝin ankoraŭ pli vigla, fleksebla, alloga, tekstenhave pli freŝa kaj lingve ĝusta pluokazas sub la rigardo de la UEA-Komisiono por Afrika Agado. Volontuloj por kontrollegi la tekstojn estas tre bonvenaj kaj ne malpli dankataj.

La nova retejo konservis kelkajn el la antaŭaj funkcioj, krom aldono de novaj. Ekzemple, ĝi nun kapablas redirekti uzantojn al la sociaj retejoj kiel Fejsbuko, Telegramo, Instagramo, Tvitero k.s. Eblas fari esplorojn sur la reta reprezentejo de la kontinenta komisiono per la serĉilo, kaj kontakti la mastrumantojn. Krome vizitantoj povas fari komentojn sub la afiŝitaj artikoloj. Mallonge, la nova retejo disponas multe pli da spaco, evitante forigon de malnovaj materialoj por meti novajn, kiel okazis regule kun la malnova retejo.

Unu el la ĉefaj celoj de esperanto-afriko.org estas havigi kaj arkivi informojn pri la ĝenerala afrika Esperanto-movado. Tial eblas aboni ankaŭ senpage al novaĵleteroj por regule ricevi perretpoŝte freŝdatajn novaĵojn pri la Esperanto-movoj kaj ĝeneralajn informojn pri la kontinento. Bonvole vizitu la retejon, voki nin aŭ lasi al ni mesaĝon pri ajna zorgo. Ni volonte respondos al vi kiel eble plej rapide.

La renovigo de la retejo kaj transigo de informoj de la malnova retejo realiĝis danke al plursemajnaj teknikaj laboroj de loka reteja gastiganto kun la helpo de Adjévi Adjé, aktiva membro de la Afrika Komisiono, kaj financa subteno de ESF. Por plene profiti la etendeblecon de la retejo, ni iom post iom igos ĝin ampleksa kaj profesia informbanko por diversspecaj esploroj pri Esperanto en Afriko.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept