Esperantic Studies Foundation havis okupatan kaj produktivan jaron en 2021, malgraŭ la limigoj kaŭzitaj de la pandemio. En ĉi tiu afiŝo mi donos kelkajn elstaraĵojn de post la ĝisdatigo en julio.

La Usona Somera Esperanto-Programo (NASK) okazis virtuale denove en 2021 kun 68 partoprenantoj. La post-baza kurso estis instruita de veterana instruisto Hans Becklin. NASK bonvenigis Christophe Chazarein-Béa (Francio), kiu instruis la mezan kurson, kaj Tim Owen (Britio), kiu instruis la superan kurson, kiel unuafojajn instruistojn. La NASK-teamo prepariĝas por reveni al personaj klasoj en 2022 kaj planas interretan preparan kurson por tiuj, kiuj bezonas refreŝigon antaŭ NASK kaj antaŭ la universala kongreso en Montrealo en julio 2022.

Nova programo, Marjorie Boulton Fellowships, komenciĝis en 2021 kaj daŭros en 2022. Du stipendioj estis aljuĝitaj al junaj akademiuloj Guilherme Fians kaj Edwin Michielsen.

La esploroj de Fians baziĝas sur la temo de lia doktora disertacio: etnografia studo pri la Esperanto-movado en Francio. La esploroj celas kompreni, kiel lingvoj kaj ciferecaj komunikiloj havas efikon je la maniero, laŭ kiu homoj evoluigas kaj plukomunikas politikajn perspektivojn.

La stipendio ebligos al Michielsen plian viziton al la Universitato Waseda kaj al la Japana Esperanto-Instituto por esplori pri la frua historio de Esperanto en Japanio kaj Ĉinio, kaj precipe pri la maniero, laŭ kiu Esperanto estis utiligata de proletaj verkistoj en la unua duono de la dudeka jarcento por konstrui tutmondan lingvan solidarecon kontraŭ imperiaj lingvoj kaj lingva subpremo.

Nia ĉiujara estrara kunveno okazis virtuale por la dua jaro. En kvin sesioj en septembro kaj frua oktobro la estraro faris planojn por 2022 kaj poste. Unu rezulto estas la aldono de tri estraranoj: Paige Feldmann, advokato en privata praktiko en Raleigh, Nord-Karolino; Profesoro Francis Hult de la Universitato de Maryland Baltimore County (UMBC); kaj Marcia Rego, Lektoro de la Praktiko de la Verkad-Programo Thompson ĉe la Universitato Duke. Tiuj talentaj aldonoj al la estraro plifortigas la jam spertajn kaj dinamikajn estraranojn, kiuj gvidas Esperantic Studies Foundation. Kun bedaŭro du estraranoj ne plu povas servi: Ben Speakmon, programaro-inĝeniero el Seatlo kaj Esther Schor, profesoro ĉe Princeton. ESF dankas ilin pro iliaj dediĉo kaj jaroj de servo.

Dankon pro via subteno al Esperantic Studies Foundation en 2021. Ni antaŭĝojas pri 2022 kaj esperas povi persone saluti vin en Montrealo.

Chuck Mays estas la Ĉefdirektoro de ESF.
This article is also available in English.

Este artículo también está disponible en español.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept