Esperantic Studies Foundation (ESF) subtenas larĝan gamon de interlingvaj esploraj kaj edukaj iniciatoj tra la mondo. Esploristoj kaj edukistoj, kiuj serĉas subtenon por interlingvaj projektoj, estas instigataj trarigardi la retejon por lerni ĉu ESF povas oferti konsiladon kaj/aŭ financan subtenon.

La investaĵaro de ESF, kiu generas la rimedojn por financi projektojn, ŝuldas multon al la malavareco de tri ĉefaj donacintoj, homoj kiel vi, kiuj subtenas lingvajn rajtojn: Cathy Schulze, Bill Schulze, Brian Kaneen kaj multaj aliaj. Jen kelkaj el miaj memoroj pri Brian Kaneen, kaj mia sincera dankesprimo.

Brian naskiĝis en Manksinsulo, kie la manksa lingvo malfortiĝis de post la apero de amasa angla turismo en la 19-a jarcento. Ĉe la pinto de turismo komence de la 20-a jarcento, pli ol 600 000 britoj vizitis la insulon ĉiujare, kiam ĝi havis lokan loĝantaron de proksimume 50 000. Plejparte, la sola maniero sukcesi estis paroli la anglan. La manksa lingvo asociiĝis kun nescio kaj malriĉeco dum la angla donis vojon al pli bona vivo. Brian, familio kaj amikoj, bedaŭris la konstantan malkreskon en la uzo de la manksa lingvo kiam li eksciis pri Esperanto en 1950. Brian tuj konsideris ke Esperanto estas nova speco de lingvo, kiel evolua plibonigo en tutmondaj komunikadoj, kiel neŭtrala internacia lingvo, planita kaj kreita intence por defendi kaj protekti minoritatajn lingvojn, vera pontolingvo de komunikado inter etnoj.

Brian Kaneen ne havis la okazon paroli Esperanton ĝis lia brita militservo en Germanio. Enmigrinte al Kanado, li studis en Universitato McGill kaj poste doktoriĝis en la Universitato Cornell en Ithaca (Novjorko), kie li fariĝis aktiva membro en la loka Esperanto-klubo. Ekde 1965, Brian Kaneen loĝis en Vankuvero, kie li servis Vankuveran Esperanto-Societon unue kiel sekretario kaj poste kiel delonga prezidanto. Kiel preleganto en Universitato Simon Fraser en Burnaby, Brian organizis kaj instruis multajn Esperanto-kursojn, precipe en la jaroj antaŭ la 69-a Universala Kongreso de Esperanto, en kies Loka Kongresa Komitato li servis kiel sekretario kaj vicprezidanto. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio tri fojojn, kun la postenoj de redaktoro de gazeto nomata ‘Lumo’, vicprezidanto (1999) kaj prezidanto (2000-03). Brian delonge estis UEA-delegito kaj lingva delegito en Vankuvero. Li estis elektita Honora Membro de KEA en 1997. Brian Kaneen mortis en 2012. Pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj li heredigis al Esperantic Studies Foundation. Li ankaŭ testamentis egalan sumon al ‘Vannin Culture’, manksa reto dediĉita al la gaela lingvo de Manksinsulo por krei stipendiojn por manksaj junuloj, kiuj deziras studi keltajn lingvojn.

Ĉiu, kiu konatiĝis kun Brian, rapide sciis pri lia sinteno rilate al etnaj lingvoj, ke la uzo de la gepatra lingvo estas grava homa rajto. Li ofte rimarkis, ke la malobservo de ĉi tiu rajto gvidas al komunumaj konfliktoj, kiel tro evidentis en multaj etnaj konfliktoj en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Ne mirinde, ke Brian plene subtenis la ĉefcelon de ESF “labori por antaŭenigi la komprenon kaj praktikon de lingva justeco en multkultura mondo.”

Kiel lingva profesoro, Brain sciis, ke lingva diskriminacio historie havas dokumentitan tragedion de konflikto, kiu poste generis historion de specifaj lingvorajtoj donitaj al difinitaj minoritataj komunumoj en Eŭropo. La Pac-Traktato de Vestfalio, la Fina Akto de la Viena Kongreso kaj la Minoritataj Traktatoj de la Ligo de Nacioj dum la intermilita periodo en la unua duono de la dudeka jarcento ĉiuj inkluzivis leĝajn kondiĉojn por specifaj grup-bazitaj rajtoj en ŝlosilaj kampoj rilataj al lingvouzo, kiel kulturaj institucioj, edukado kaj komunikado ene de publikaj servoj. Brian rimarkis, ke post 1945 la nova internacia sistemo donis pli da atento al individuaj homaj rajtoj, ol al lingvorajtoj de grupoj.

Brian rimarkis, ke post la dua mondmilito la rapida disvastiĝo de la angla tra la mondo fariĝis minaco por aliaj lingvoj, precipe tiuj de malpli konataj komunumoj kaj minoritataj lingvoj, kiuj estas riĉaj spegulbildoj de specifaj kulturoj valoroj, kiuj portas multajn lingvajn, historiajn, sociajn kaj antropologiajn informojn. Li opiniis, ke ĉar ĉi tiuj lingvoj estas konstante minacataj de marĝenigo kaj estingo, ĉiu provo protekti kaj revigligi ilin kontribuos al konservado de lingva diverseco kaj kultura scio por estontaj generacioj.

Mi memoras, ke Brian citis vortojn de Ilya Prigogine, kiu gajnis la Nobel-premion pri scienco en 1977 pro teorio priskribanta transformojn, ne nur en la fizikaj sciencoj, sed ankaŭ en la socio – la rolo de streso kaj perturboj, kiuj povas puŝi nin al nova, pli alta nivelo. Prigogine diris, “Ni estas en ekscita momento en la historio, eble en turnopunkto.” Bedaŭrinde ni ankoraŭ atendas. Se mia amiko Brian estus ankoraŭ vivanta, mi ne dubas, ke li konsiderus la nuntempajn krizojn pri mondovarmiĝo, pri la defioj de tutmonda sano en tempo de pandemio, pri la detruo de la natura medio, ankaŭ malriĉeco kaj malsatego kiel sufiĉajn stresojn kaj perturbojn por kaŭzi turnopunkton kaj paradigman salton.

Brian legis la faman libron de Thomas Kuhn el 1962, La strukturo de sciencaj revolucioj. Li diris, ke la ideoj de Kuhn estas helpemaj, ne nur ĉar ili helpas nin kompreni kiel naskiĝas nova perspektivo, sed ankaŭ kiel kaj kial. Iusence Brian havis stoikan sintenon, ke turnopunkto al paradigma saltoŝanĝo al lingva egaleco finfine sukcesos. Tamen, li ne pretis simple atendi, kaj dum jardekoj li forte argumentis por antaŭenigi homajn rajtojn universale. Brian estis forta aganto por la realigo de la latentaj potencialoj de la Unuiĝintaj Nacioj (U.N.).

Kiam Brian mortis kaj heredigis duonmilion da dolaroj al ESF kaj la egalan sumon por la instruo de la manksa lingvo, min surprizis nur la grandeco de la testamentaĵoj. Mi omaĝas al Brian Kaneen. Dankon, kara amiko.

Wallace G. du Temple, iama lernejestro en Nunavuto, Kanado, estas la direktoro de ESF respondeca pri administrado de sia investaĵaro. Li decidis dividi sian estimon pri unu grava donacinto, nome, Brian Kaneen.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept