Unu el la faktoroj, kiuj igas Esperanton relative facile lernebla, estas ĝia metodo krei novajn vortojn kiel kombinaĵojn el jamaj elementoj: domo, dometo, urbodomo, samdomano kaj tiel plu. Sed la nombro de tiuj konstrueroj kreskis notinde dum la jaroj.

En 1887, la unua Esperanta libro de Zamenhof listigis iomete pli ol 900 radikojn. Jam en 1894, lia Universala Vortaro havis pli ol 2 600, rikoltitajn el eldonaĵoj de la kelkaj intervenintaj jaroj. La Vortaro de Esperanto de Kabe en 1910 enhavis 5 000 kapvortojn, la (laŭtitole) Plena Vortaro de 1930 proponis preskaŭ 7 000, kaj la eldono en 2020 de la Plena Ilustrita Vortaro prezentas al ni preskaŭ 17 000, el kiuj multaj estas maloftegaj fakterminoj. Tre impone, sed eble tro.

Kiom da tiaj komponantoj – tiaj morfemoj – oni efektive bezonas? Iuj lingvoplanantoj eksperimentis, reduktante la nombron ĝis baza minimumo. Tiujn etajn sistemojn oni nomas oligosintezaj, laŭ grekaj radikoj kun la signifo “malmulton kunmeti”.

Kaj kiuj signifoj sufiĉe gravas por meriti la propran morfemon? Kiel oni eĉ decidas? La profunde evoluigitan lingvon Kah akompanas ampleksa vortaro el 10 000 vortoj konstruitaj el listo kun proksimume 425 elementoj, kiu ­– iom surprize – inkluzivas “akrasona”, “junipero”, “mustelo”, “kafo” kaj “sensencaĵo”.

Rigardante en la historion, ni trovas tre interesan sistemon en Sona, eldonita de Kenneth Searight en 1935. Li prenis la 1000 semantikajn kategoriojn de la fama Sinonimaro de Roget kaj forĉizis ilin ĝis nur 360 elementoj. Ĉiu el tiuj radikaloj do entenas aron da rilataj signifoj tra pluraj vortoklasoj. Bi, ekzemple, signifas “uzi” aŭ “ilo” aŭ “per”, kaj fa signifas “riski” aŭ “ŝanco” aŭ “eble”.

Krome, li inklinis organizi siajn radikalojn en semantikajn kvinopojn tiel, ke la samajn ĉefajn konsonanton kaj vokalon kunhavas la eroj en ĉiu grupo, ekzemple la lu-serio: lu “ludo, ludi”, lun “absurda, bagatela”, alu “inviti, gasto”, ilu “ridi, gaja” kaj ulu “petoli, simio”!

La diversaj aspektoj de la signifo de radikalo ekrolas, kiam tiu aperas en kunmetitaj vortoj: te havas la glosojn “mano, elstari, preni”, kaj per tio Searight formis tiajn vortojn kiel bute (odoro-elstari) “nazo”, tebi (mano-ilo) “tenilo” kaj sute (flui-elstari) “stalaktito”. Tara signifas “granda viro”; rata signifas “giganto”. Tiuj signifoj estas iom arbitraj kaj neantaŭdireblaj – ofta problemo en oligosintezaj lingvoj.

Kiel lingvoplanantoj aliras la elekton de skribaj kaj prononcaj formoj por siaj morfemoj?

Searight decidis havi 180 unusilabaĵojn kiel ba kaj ban, kune kun 180 dusilabaj elementoj kiel aba, iba kaj uba. Pro tio li devis igi siajn kunigoregulojn pli komplikaj, ol ili ideale estus: ban + aba fariĝas banyaba, ekzemple, kiu bedaŭrinde estas tute alia vorto ol baniaba (baniaba). Sed oni kelkfoje perceptetas eventualan etimologion: lu estas kredeble stumpigo de ludo en Latino aŭ Esperanto, kaj la unuan vokalon de ilu eble inspiris la angla vorto hilarious “gajega, tre ridiga”.

La lingvo Nonlen de Krishna Amrito uzas 210 signifohavajn silabojn en tabelo, preskaŭ tute plenigita, el 18 komencaj konsonantoj kun 12 finaĵoj: ba, bai, ban, bau, be, ben, bi, bin, bo, bon, bu, bun … Tio estas mirinde kompakta sed ege malfacile enkapigebla, kaj parole oni ankaŭ ne facile distingas parojn tiajn kiel bayan kaj baiyan. Kelkaj el tiuj eroj estas ĉerpitaj, en distordita formo, el eŭropaj lingvoj – ganwi (organo-vido) signifas “okulo” – kaj multaj venas el la ĉina, ekz. rangau (naturo-alta) “monto”. La nomo Nonlen signifas simple nomo-lingvo.

Tiu sistemo havas frapan karakterizaĵon, kiu poste ekŝajnas evidenta: ĝi permesas uzi internaciajn (aŭ almenaŭ eŭropajn) terminojn por specifaj konceptoj kiel cokolat, gitar, kilometer, plutonium kaj sosiologik, kiujn oni apenaŭ esprimus klare per la bazaj silaboj. Iuj eble opinias tion trompa, sed se oni nur evitas vortojn kiel medisin, kiuj konfliktus kun tio, kion eblas konstrui per la oligosinteza tabelo, mi deklaras ĝin agrabla solvo.

Ankoraŭ pli malgrandiĝante, ni venas al Vuyamu, lingvo de T. F. Yik kun nur 99 silaboj, el kiuj ĉiu konsistas el konsonanto kaj vokalo. Strange, ĝi malŝparas unu eron, kiam ĝi traktas ma “ĉiu” (angle “each”) kaj mo “ĉiu” (angle “every”) kiel du apartajn konceptojn. Ĉar neniu el la aliaj silaboj signifas “ĉiuj (kune)”, eble la intenco estis doni al mo tiun interpreton.

Ĝiaj silaboj ŝajnas tute aprioriaj, kaj ili havas primitivajn signifojn kiel “granda”, “koloro”, “ŝtono”, “akvo”, “parto”, “frukto”, “fari” kaj “preni”. La vortoj formitaj el tiuj povas esti iomege neklaraj, precipe kiam temas pri abstraktaĵoj: yevado (laŭsilable penso-simileco-monto) signifas “respekto”, kaj “libereco” estas povade (ebleco-simileco-ĉielo). La nomo Vuyamu signifas “ĉi tiu lingvo”, laŭsilabe vojo-paroli-ĉi.

La lernon de la leksiko konsiderinde faciligas bela trajto: la konsonanto de ĉiu silabo identigas unu el kvar ĝeneralaj signifokategorioj – aĵoj, agoj, priskriboj kaj spacaj/tempaj rilatoj – proksimume laŭ la disvastigita miskompreno de la naturo de substantivoj, verboj, adjektivoj kaj prepozicioj, kvankam la sintakso de Vuyamu permesas uzi ĉiun morfemon en iu ajn funkcio.

Se paroli pri tio, la gramatiko de oligosintezaj lingvoj ne estas ĉiam aparte bone klarigita – foje ŝajnas, ke la kreanto tro koncentriĝis pri la vortoprovizo. En kelkaj la sintakso montriĝas senesperige plursenca, sen fidinda maniero determini la strukturon de frazoj. Ĉe Sona, la aŭtoro celis produkti internacian helpolingvon, sed lia verko multe suferis pro publikiĝo en libro multe tro mallonga por ebligi decan prezenton de la gramatiko, kaj ĝenerale ĝi restas iom perpleksiga laŭ tiu aspekto.

Eble la plej eksterordinara el ĉiuj oligosintezaj lingvoj estas aUI de John Weilgart, psikiatro, kiu asertis, ke iu verda eksterterano ĝin instruis al li kiel infano. Ĝi havas nur 31 morfemojn (krom la 11 aldonaj, uzitaj nur por formi nombrovortojn), el kiuj ĉiu estas nur vokalo aŭ konsonanto. La nomo de la lingvo signifas “spaco-menso-sono” kaj do “kosma lingvo”.

Majuskloj indikas longajn vokalojn. La lingvo ja riĉas je vokaloj, kun 12 tiaj sonoj troveblaj inter la ĉefaj 31 elementoj; simile, ĉiu el la 11 nombrovorteroj estas naza vokalo. Q sonas kiel ö en la germana.

Tipa frazo aspektas jene:

bu wQv cEv nEm vem, Qg bu Ov rom Ib wom.
“Vi povas esti tre aktiva, se vi sentas (vin) sana kaj forta.”

– laŭlitere Kun-homo Potenco-stato-ago Ekzisto-materio-ago Kvanto-materio-eco Ago-movo-eco, Stato-en Kun-homo Sento-ago Bona-vivo-eco Sono-kun Potenco-vivo-eco!

Weilgart eldonis detalan lernolibron pri aUI en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La lingvon poste prilaboris lia filino, kaj ĝia vortaro nun mirige enhavas 10 000 vortojn – pli-malpli same kiel Kah, tamen konstruite el morfemaro granda je malpli ol dekono de ties.

Por sin distri en sendorma nokto oni povas fari eĉ pli da reduktado kaj mediti pri la signifoj, kiujn oni envortarigus, se oni rajtus nur (ni diru) 20 tiajn. Ĉu eble vi, mi, homo, aĵo, havi, meti, diri, senti, fari, iri, al, nun, ne, sama, speco, ilo, rompi, varma, manĝi kaj hejmo?

En mia sekva artikolo, mi rigardos unu el la plej bone konataj etaj lingvoj en la mondo – tokiponon, la lingvon de bono – kaj du el ĝiaj lastatempaj etaj idoj.

Simon Davies estas la redaktoro de la trimonata bulteno de CED/ESF: Information for Interlinguists kaj Informilo por Interlingvistoj.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept