Kostariko estas multlingva kaj multkultura socio, kie, krom la hispana, estas parolataj pluraj indiĝenaj lingvoj, unu angladevena kreola lingvo kaj la kostarika signolingvo (LESCO), al kiuj aldoniĝas lingvoj de enmigrintoj, alvenintaj en la landon en diversaj periodoj. En Kostariko ne estas vera nacia konscio pri tiu tutlanda diverseco; pro tio la laboro kaj la agado de esploristoj en akademiaj kaj altlernaj institucioj estas fundamentaj por lastatempa iompostioma ŝanĝiĝo en la inkludo de kulturaj kaj lingvaj malsamecoj en la memkonceptado pri nacia identigo.

En 2015, D-ro Michele Gazzola (tiam en Humboldt-Universität zu Berlin, nun en Ulster University) vizitis la Universitaton de Kostariko, laŭ invito de la Postdiploma Programo pri Lingvistiko, kie li prelegis pri lingvo-ekonomiko. La okazo estis oportuna por diskuti pri diversaj aspektoj rilataj al lingva justeco, lingvo-politiko kaj lingvo-planado, ĉefe pri ilia antaŭenigo en la regiono, t.e. Latinameriko. Tiel naskiĝis la ideo organizi en la Universitato de Kostariko seminarion tuŝantan tiujn stud-objektojn.

En 2016 komenciĝis mia periodo kiel direktoro de la Instituto pri Lingvaj Esploroj de la Universitato de Kostariko (INIL), kie mi proponis, kadre de miaj esploraj taskoj, okazigi ĝin por 2017. Jam en tiu momento, ESF apogis tiun ĉi akademian eventon. La taŭgeco de tiu iniciato estis tuj rimarkita de la Scienca Konsilio de INIL, kiu, krom proponi internacian kaj nacian gvidantaron, sugestis la inkludon de temoj rilataj al la regiono.

Tiel la seminario okazis dank’ al partopreno de:

  • D-rino Marielos Murillo Rojas (Universidad de Costa Rica), kiu prelegis pri Lingvoplanado en la Baza Ĝenerala Eduko-sistemo,
  • D-ro Carlos Sánchez Avendaño (Universidad de Costa Rica), specialisto pri laboro kun lingvoj en procezo de delokiĝo,
  • D-ro David Cassels Johnson (University of Iowa, Usono), fakulo pri metodoj de lingvo-politiko kaj lingvo-planado,
  • D-ro Federico Gobbo (Universiteit van Amsterdam, Nederlando), interlingvisto kaj esperantologo,
  • D-ro Michele Gazzola (tiam en Humboldt-Universitȁt zu Berlin, Germanio; nun en Ulster University), esploristo pri lingvo-ekonomiko, kaj
  • Mag. Christian Ramírez Valerio (Instituto Nacional de Aprendizaje, INA), kiu prelegis pri lingvoplanado kaj la kostarika signolingvo (LESCO).

La sukceso de la seminario en 2017 estis granda kaj jam je ĝia fino estis decidite okazigi novan en du-tri jaroj. Tial mi proponis seminarion por 2020, sed pluraj malfacilaĵoj, al kiuj aldoniĝis la pandemio pro kovimo, malebligis personan ĉeeston kaj ni devis forstreki la tutan jaron el nia agendo. Pro tio, la strukturo kaj la enhavo de la evento estis repensita kaj la dato prokrastita por 2021.

Sed tio estis io pozitiva, ĉar 2021 estas la jaro de la Ducentjariĝo de la Sendependeco de Kostariko¹ (1821–2021), kio donis la eblon enkadrigi la temojn pri Lingvo-politiko kaj Lingvo-planado, kiel parton de tiu Jubileo. Krome, elstaraj prelegantoj akceptis dividi kun la ĉeestantaro rezultojn de siaj esploroj per videokunveno.

Anstataŭ unu semajno, la seminario etendiĝis sur du monatoj kaj la nova formato permesis disvastigi prelegojn per Jutubo. Entute 100 homoj el 29 landoj aliĝis al la seminario, kiu okazis de la 6-a de majo ĝis la 24-a de junio, en kunlaboro kun Esperantic Studies Foundation (ESF). La Universitato de Kostariko liveris oficialan atestilon pri partopreno al 11 personoj, kiuj plenumis la postuloj (pruvita ĉeesto en minimume sep prelegoj).

Krom Jutubo, la prelegoj estas stokitaj en Kérwá, bitarĥivo de la Universitato de Kostariko; en la suba listo, haveblaj videaĵoj estas indikitaj per ligilo kaj al Jutubo kaj al Kérwá:

1. D-ro Jannis Harjus (Universität Innsbruck)
  • ES: Política lingüística en el español peninsular: el caso del andaluz
  • EO: Lingvopolitiko en la eŭropa hispana lingvo: la kazo de la andaluza
2. D-ro Michele Gazzola (Ulster University)
  • EN: The value of languages in the labour market
  • ES: La valoro de lingvoj en la labormerkato
3. M. L. René Zúñiga Argüello (Purdue University)
4. D-ino Carla Amorós Negre (Universidad de Salamanca)
5. D-ro Joseph Farquharson (University of the West Indies, Mona)
6. D-ro Federico Gobbo (Universiteit van Amsterdam)
7. D-ro Carlos Sánchez Avendaño (Universidad de Costa Rica)
8. D-ro Grant Goodall (University of California San Diego)
9. D-ro Víctor Manuel Sánchez Corrales (Universidad de Costa Rica / Academia Costarricense de la Lengua)

Pere de la seminario, partoprenantoj havis la oportunon konatiĝi kun konkretaj aspektoj de lingvo-politiko kaj lingvo-planado. La seminario komenciĝis per interveno pri lingvo-politikaj aspektoj de la andaluza, lingvo-variaĵo speciale grava por kompreni la hispanlingvajn dialektojn en Ameriko (1. D-ro Jannis Harjus).

Lingvoj kaj labormerkato, studobjekto tute nova por pluraj ĉeestantoj, vekis grandan intereson, ĉar ĝi donis novan perspektivon pri la uzo kaj lernado de lingvoj (2. D-ro Michele Gazzola).

La agnosko de angladevenaj kreolaj lingvoj estas sendube tre malsamaj de unu lando al alia, eĉ en najbaraj nacioj kiel Nikaragvo kaj Kostariko, kie la diferenco inter la prestiĝo kaj la rekono de kreolaj lingvoj estas granda; ĉiukaze konstanta oficiala subteno de minoritataj lingvoj estas bezono, kiu ne devus koni paŭzon (3. M. L. René Zúñiga Argüello).

Sed ne nur oficiala rekono ludas rolon; ankaŭ la produktado de rimedoj kaj de kulturaj esprimoj, speciale se ili ĝuas internacian disvastigon, favoras la fortigon de kreolaj lingvoj, kvankam ne ĉiam sufiĉas por ilia oficiala rekono (5. D-ro Joseph Farquharson).

Tio rekte kondukas nin viziti fundamentajn konceptojn pri lingva revivigo kaj la bezono kompreni, ke la supervivo de lingvoj en procezo de delokiĝo ne implicas abandonon de la lernado de lingvoj favorataj de la merkato; do ne temas pri elekto inter favorata lingvo kaj delokita lingvo, sed temas pri la bezono inkludi ambaŭ en procezoj de revivigo (7. D-ro Carlos Sánchez Avendaño).

Sendube lingvo-politiko kaj multlingveco en Eŭropo estas aparte interesa fenomeno, kiu meritas la atenton kaj fokusiĝon de tutamerikaj specialistoj; ja plej multaj el la oficialaj lingvoj en la kontinento estas eŭropdevenaj; Eŭropo estas laboratorio, kie eblas observi kaj kompreni (mal)sukcesojn kaj limojn de desupra lingvopolitiko (4. D-ino Carla Amorós Negre).

La studo pri planlingvoj donas interesajn kaj taŭgajn indikaĵojn, utilajn por kompreni fenomenojn de naturaj lingvoj, ĉu pri la rilato de lingvo kaj komunumo (6. D-ro Federico Gobbo), ĉu pri rilato inter la strukturo kaj la kognitivaj ecoj ĉe la homo (8. D-ro Grant Goodall).

La seminario komenciĝis per prelego pri la andaluza kaj finiĝis per prelego pri lingvo-politiko kaj plan-lingvistiko de la hispana lingvo, komuna agado de plurnaciaj hispanlingvaj komunumoj, kiuj pli kaj pli konscias pri siaj komunaj, malsamaj kaj specifaj trajtoj (9. D-ro Víctor Manuel Sánchez Corrales).

Je Ducent Jaroj de sia sendependiĝo, Kostariko ekkonscias pri sia propra lingva komplekseco.

Jorge Antonio Leoni de León, Doktoro pri Ĝenerala Lingvistiko (2008, Universitato de Ĝenevo), fakulo pri Komputika Lingvistiko, estas la nuna direktoro kaj de la Instituto pri Lingvistika Esploroj de la Universitato de Kostariko, kaj de la akademia ĵurnalo Káñina, Revista de Artes y Letras de la Universidad de Costa Rica (ekde 2015). Krom liaj interesoj en lingvistiko, kiuj inkludas formalan sintakson, komputikan leksikografion, lingvo-politikon kaj planlingvistikon, li ankaŭ interesiĝas pri Art-Historio (speciale pri tiu de Mezameriko).

¹ Díaz Arias, D. y Viales Hurtado, R. (red.) (2012). Independencias, Estados y política(s) en la Centroamérica del siglo XIX: las huellas históricas del bicentenario. San José: Universidad de Costa Rica. Ligilo al Academia.edu

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept