Giuseppe Peano (1858–1932) estas fama en la historio de matematiko pri sia novigo de la matematika notacio kaj sia aksioma teorio de naturaj nombroj (“Peano-aksiomoj”). Tiuj kontribuoj devenas de la moderna filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz (1646–1716). Peano akiris bonan scion pri la Leibniz-aj verkoj, sendinte sian asistanton Giovanni Vacca al Hanovron por studi nepublikigitajn verkojn de Leibniz. Kiam Vacca renkontis la francan logikiston Louis Couturat dum la Unua Internacia Kongreso de Filozofio en 1900, Couturat estis pretiganta sian studon pri La logiko de Leibniz (1901). Lia kontakto kun Vacca instigis lin kunmeti nepublikigitajn verkojn de Leibniz (1903). La rezulta libro influis la kreon de la internacia helplingvo de Peano, Latino sine Flexione.

Sekvante Leibniz-on, Peano turnis sin al Latino kiel bazo de venonta internacia helplingvo. Li modifis la norman Latinon laŭ la postuloj de Leibniz-a universala lingvo kiel ekzemple simpleco, normigitaj derivaĵoj kaj malesto de logike nenecesaj aŭ superfluaj komplikaĵoj kiel gramatika sekso aŭ verba tempo. La vortprovizon de Latino sine Flexione Peano elektis el komunaj radikoj de eŭropaj lingvoj, uzante komparajn tabelojn por eltiri ilin. Peano prezentis Latinon sine Flexione en 1903 en artikolo, kiu komenciĝis en Latino. En tiu artikolo li citis pensojn de Leibniz pri la racia lingvo kaj aplikis ĉiun el ili, tuj post kiam li asertis ĝin. Tiel la artikolo finiĝis en Latino sine Flexione.

La unua regulo pruntoprenita de Leibniz afirmas, ke “la nominativa kazo ĉiam povas esti forigita per la substituo de partikulo en alia loko”. La genitivo povas facile esti esprimita per de, la dativo per al, la ablativo per el, ktp. Do, “Latino sen finaĵoj” (Latino sine Flexione). La forigo de finaĵoj havas la avantaĝon igi ĉiun vorton unuforman tra ĉiuj kuntekstoj, tiel ke legantoj ĉiam povas serĉi ĝin en la vortaro sen devi unue diveni ĝian nominativan aŭ senkonjugacian formon. Personaj finaĵoj en verboj povas oportune esti anstataŭigitaj per la persona pronomo en la frazo (kiam ajn la persona pronomo estas inkludita en la frazo, verba finaĵo indikanta la personon fariĝas superflua). Simile, adverboj de tempo povas anstataŭi verbotempojn (heri – hieraŭ, in passato – en la pasinteco, nunc – nun, cras – morgaŭ, in future – en la estonteco, ktp). Ankaŭ eblas esprimi participojn sen ŝanĝi la vortfinaĵon: laudantequi lauda (kiu laŭdas), laudandodum lauda (laŭdante), ktp. La sama principo aplikiĝas ankaŭ al vortfarado: Romanode Roma (el Romo), animosecum animo (kun animo), amabiloqui aliquo pote ama (kiun iu povas ami), ktp.

Pere de ekzemploj el la itala kaj Latino Peano montras, ke lingvoj estas egale kompreneblaj kaj uzeblaj sen finaĵoj. La eblo konservi kompreneblecon sen marki parolpartojn pruvas, ke tiuj estas gramatikaj konvencioj (cetere nur troveblaj en kunfandemaj lingvoj), ne realaj logikaj atributoj. Do vera racia lingvo povas kaj devas esti sen ili. Aplikante tiujn logikajn principojn al Latino, la komuna antaŭulo de multaj eŭropaj lingvoj, kiu ankaŭ historie funkciis kiel internacia lingvo en Eŭropo, Peano celis realigi la Leibniz-an sonĝon de racia lingvo por unuigi la homaron super ĝia lingva diverseco.

Baŝak Aray estas asistanta professoro en la universitato Istanbul Gelisim. Ŝi studis kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Paris 1 Panthéon-Sorbonne.  ResearchGate

BIBLIOGRAFIO:

COUTURAT, Louis [1901], La logique de Leibniz, Parizo: Alcan.

COUTURAT, Louis (ed.) [1903], Opuscules et fragments inédits de Leibniz, Parizo: Alcan.

KENNEDY, Hubert C. [1980], Peano. Life and Works of Giuseppe Peano, Dordrecht; Boston; London: Reidel.

PEANO, Giuseppe [1903], “De Latino sine flexione”, en: Opere Scelte, redaktita de U. Cassina, Rome: Cremonese, 439–447, 1958. Rete: https://sites.google.com/site/latinosineflexio/de-latino-sine-flexione-1903.

PEANO, Giuseppe [1958], “Opere Scelte”, vol. II, Romo: Cremonese.

 

 

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept