Ĉiujare Esperantic Studies Foundation eldonas jaran raporton por reliefigi la agadon de la jaro. La raporto 2020 nun haveblas.

Dum 2020 la laboro de Esperantic Studies Foundation (ESF) aparte fokusiĝas je internaciaj lingvaj demandoj, precipe la antaŭenigo de egaleco inter lingvoj, internacia komunikado surbaze de lingva egaleco, kaj lingva justeco. En sia rolo kiel ĉefe esplora organizo, ĝi subtenas ankaŭ lingvoinstruadon (precipe rilate al Esperanto kaj interlingvistiko), tie kie tiu instruado kompletigas ĝian esplorprogramon – kaj la aktivan antaŭenigon de solvoj al lingvaj demandoj pere de la Internacia Lingvo Esperanto. Ĝi speciale celas levi la videblecon de la lingva fenomeno kiel politika demando en internaciaj aferoj, aparte en la kunteksto de internaciaj organizoj, kiel ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, kie oni ofte ignoras demandojn pri lingvoj.

Sekve, ESF ne nur donas subvenciojn sed ankaŭ engaĝas siajn proprajn esploron kaj kunordigon, kaj instigas al aliuloj samon fari. Ĝi aperigas informilon por ligi esploristojn, ĝia retejo liveras trezorejon da informoj rilataj al esplorado kaj instruado, kaj ĝia Universitata Kunordiganto konstante laboras por kunligi homojn kun similaj esploraj kaj instruaj interesoj.

La jarraporto de la Fondaĵo tuŝas nur kelkajn elstaraĵojn de la agado de ESF – rimarkindan gamon de tia agado, se oni konsideras la modestan grandecon de la jara buĝeto. Ni povas tiom fari pro la sindediĉo de nia stabo kaj pro la laboro de abundaj volontuloj, nia estraro kaj ties komitatoj, kaj nia konsilantaro.

Kiel ĉe multaj aliaj organizoj, la jaro 2020 prezentis novajn kaj foje malfacilajn defiojn. Neeviteble la pandemio multe ĝenis nian laboron. Ĉi-sube ni mencias la implicojn de la virtualigo de NASK, (nia somera programo por instruado de Esperanto), kaj la sekvojn de anstataŭigo de la jara kongreso de Universala Esperanto-Asocio per virtuala Esperanto-Festivalo. Dum rezultis evidentaj negativoj, estas vere ke tiaj virtualaj aranĝoj ebligis pli larĝan ligitecon ol iam ajn antaŭe, kun miloj da partoprenantoj en diversaj aranĝoj kie antaŭe ni nombris centojn. Kaj dum limigoj je vojaĝado kaj la fermiĝo de bibliotekoj signifis oftajn prokrastojn, preparlaboroj por estonta agado tamen daŭris. Eĉ la ĉiujara plana kunveno de la estraro, kvankam kunvokita per Zoom anstataŭ fizike, estis same produktiva kaj disciplinita kiel kutime.

Bonvolu legi la jaran raporton kaj doni al ni reagojn. Kiujn temojn pri lingva justeco ni ne traktas, kiujn ni devus trakti? Ĉu estas esploristoj pri kiuj ni devus scii? Kiun vi scias, kiu devus peti subvenciojn de ESF? Via helpo estas esenca por la laboro de ESF kaj ni antaŭĝojas aŭdi de vi. Bonvolu komenti pri la blogo aŭ skribi al admin@esperantic.org.

Chuck Mays – Ĉefdirektoro ESF

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept