La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz fone de la universitata instruado de Esperanto kaj interlingvistiko

Enkonduko

La instruado de iu lingvo en la oficiala eduksistemo estas grava el la vidpunkto de ĝia statuso, evolueblecoj, kaj entute por transvivi, alie ĝi restas en la kadro de hejma lingvo aŭ hobioj. Tio evidentas por minoritataj lingvoj kaj tio validas ankaŭ por Esperanto.

En elementaj lernejoj Esperanto – pro sia regula kaj fleksebla strukturo – havas gravan rolon kiel modelo por prezenti lingvajn kategoriojn, do por la lingva konsciigo de gelernantoj, kaj por la lernfaciligo de la sekvaj fremdaj lingvoj. En tiu flanko ekzistas longa tradicio, ekzemple la 5-landa eksperimento de István Szerdahelyi (ELTE, Budapeŝto, HU), la lingvoorientiga instruado de Helmar Frank (Paderborn, DE) en la 70aj jaroj, la lingvo konsciiga Springboard ligita al Angela Tellier (GB, vd resumon ĉe Corsetti 2009, Tellier 2013) nur mencii iujn gravajn. Pro la rapida alproprigebleco de la lingvo ĝi elstare servas la interkulturan komunikadon de la gelernantoj.

En universitato eblas ne nur instrui esperanton kiel lingvon, sed ankaŭ prezenti la alternativan rolon de esperanto en internacia kaj interkultura komunikado, doni pli vastan kadron por ĝi ene de lingvoplanado kaj formi specialistojn pri esperantologio kaj interlingvistiko, eduki instruistojn. Ĉi tie mi prezentos mian multjaran sperton pri la Interlingvistikaj Studoj (IS) de la Adam Mickiewicz Universitato (AMU aŭ UAM) sur la fono de instruado de esperanto kaj interlingvistiko en supera edukado.

1. Superagrada instruado de esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko

En superaj lernejoj ne nur la internacia lingvo povas esti instruata kiel elektebla fremda lingvo, sed ankaŭ esperantologio kaj interlingvistiko (en malvasta senco planlingvistiko, en vasta senco ĝi envolvas la problemon de internacia komunikado kaj ĝian optimuman solvon, lingvoplanadon kaj la planlingvojn, kp Blanke 2006). La dua aliro donis la nomon ankaŭ al IS, kiu enhavas studobjekton interlingvistikon en planlingvistika senco.

1.1. Klasifiko de diversaj formoj de esperanto-rilata instruado en superaj lernejoj

La universitatan instruadon de esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko eblas klasifiki laŭ diversaj kriterioj kiuj interplektiĝas (Koutny 2016). Laŭ tipo ekzistas:

  1. lingvokursoj kun iom da esperanta kulturo – okazas plejparte (vd la statistikon en Edukado.net);
  2. scienca prelegaro aŭ kursoj en naciaj lingvoj pri interlingvistiko (problemoj de internacia komunikado kaj planlingvoj) – okazadas (ekz. en Amsterdamo, Lepsiko);
  3. kompleksaj filologiaj studoj kaj formado de fakuloj pri esperantologio, speciale de instruistoj de esperanto – maloftas (en ELTE, Budapeŝto (Hungario), 1966-2009; en UAM, Poznano (Pollando) ekde 1998; Zaozhuang Universitato (Ĉinio) ekde 2018);

Plej ofte lingvokursoj kaj interlingvistikaj kursoj daŭras 1-2 semestrojn (kun po 30 lecionoj). Menciendas la somera-universitataj kursoj en Usono, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto: http://nask.esperanto-usa.org) kiu dum intensa semajno (iam 3 semajnoj) prezentas esperanton en diversaj niveloj kaj ĝian kulturon.

1.2. Terenoj de esperanto en la supera instruado

En universitatoj okazas lingvoinstruado, aldone al diversaj ĉefaj fakoj de la gestudentoj, en tiu kadro povas esti ofertata esperanto-kurso. Sed esperanto povas servi ankaŭ kiel lingvistika modelo dum lingvistikaj kursoj: perhelpe de esperanto eblas montri sistemigon de lingvaj kategorioj, ekz. de participoj.

La plej naturan lokon esperanto havas en kurso pri interkultura kaj internacia komunikado kiel alternativa ilo kaj en kurso pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado kiel speciala ebleco. Similan celon havas la anglalingva kurso Internacia komunikado kaj internaciaj lingvoj kiun mi gvidadas plejparte kun kolego Michael Farris en AMU. Temas pri unu/du-semestraj, 30/60-horaj kursoj kun kreditpoentoj (temaro videblas: https://amupie.e-msi.pl). Se dusemestra, tiam eblas pli da praktika laboro por la gestudentoj, kelkfoje eĉ kreado de planlingvo. En tiu momento, kiam la partoprenantoj jam mem vidas la problemojn de internacia komunikado kaj la politikan, ekonomian kondiĉigon de iu internacia lingvo, ili konscias pri la rolo de kelkaj lingvoj kiujn ili mem studas, eblas enkonduki esperanton kiel alternativan komunikilon. En la studjaro 2015/16 mi gvidis koncizan kurson pri la sama temo ankaŭ por doktoraj studentoj de la Novfilologia Fakultato.

Efika interkultura komunikado necesigas: a) konscion pri la valideco de la propra kulturo kaj pri la kulturaj diferencoj; b) malfermitecon, sentemon, empation por la kulturo de la alia partnero kaj c) kunlaborajn komunikadajn sintenon kaj strategion. Kutime naciaj kulturoj difinas sin per tio kio ilin distingas de aliaj. La esperanta kulturo estas inkluda kiel Auld tion konstatis, ĝi entenas prefere tion, kio estas komuna en diversaj kulturoj, ja esperanto ĉeestas en 120 landoj en diversaj kontinentoj kun multaj diversaj kulturoj, kiuj siavice riĉigas ĝin. La komunikado per esperanto ebligas al la partneroj esprimi sian kulturon pli facile kaj kutime okazas egala proksimiĝo, adaptiĝo kaze de la uzo de neŭtrala komuna lingvo pro la malfermiteco al aliaj kulturoj. Al la kulturpera rolo kontribuas la fleksebleco de la lingvo, kapablo esprimi la samon diversmaniere. Tion helpas la fakto, ke esperanto estas malpli kompleksa, sed pli regula en struktura nivelo kaj pli travidebla en semantika nivelo ol etnaj lingvoj (detalan kompara analizon mi aperigis angle en 2015 kaj esperante en 2018).

Komuna lingvo ne malaperigas la kulturajn diferencojn (ĉefe ne la kaŝitan parton), kion kelkfoje esperantistoj pensas, tamen la uzo de esperanto kunportas la senton de aparteno al la sama, memelektita komunumo, kiu havas komunan ideon pri la solvo de internacia komunikado kaj supozas malfermitecon al aliaj kulturoj. Tio kreas iuspecan solidarecon, kiu fortigas la kunlaboron dum komunikado kaj helpas superi la konfliktojn (Koutny 2020).

1.3. Universitataj studoj – modelo de ELTE

Instruado de esperanto okazadis sporade en universitatoj jam en la 30aj jaroj (ekz. Prof. W.E. Collinson en Liverpool), sed eblas paroli pri memstara esperanto-fako/programo nur ekde 1966, kiam la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato) en Budapeŝto (Hungario) ekfunkciis. István Szerdahelyi (1924-1987) pionira interlingvisto, novema esperantologo, elstara pedagogo, leksikografo, fondis kaj gvidis ĝin ĝis sia morto en 1987. Post lia morto, du liaj eksstudentinoj – dr Zsuzsa Varga-Haszonits kaj dr Ilona Koutny – kontinuis lian laboron. Li speciale petis min transpreni la fakon. La Esperanto-fako post unujara lingva enkonduko dum la sekvaj 3 jaroj enhavis kursojn pri esperantaj gramatiko kaj literaturo, interlingvistiko, esperanto-movado kaj en la lasta jaro metodikon kun instruista staĝo en elementa lernejo. Tiel la instituciigita instruado de esperanto estis certigita en Hungario ankaŭ en elementaj kaj mezaj lernejoj dank‘al profesiaj instruistoj. Szerdahelyi formis kelkajn elstarajn esperantistojn-fakulojn, kiuj daŭrigis lian laboron en- kaj eksterlande.

La internaciaj esperantologiaj studoj estis fonditaj en 1991, jam post la morto de Szerdahelyi, dum kiam mi instruis en la E-fako (1986-1995). Ili baziĝis sur la enlandaj korespondaj kursoj, do por bone parolantaj esperantistoj male al la tagaj studoj, kiuj akceptis studentojn sen antaŭa kono de Esperanto. Finis ĝin kelkaj homoj kun unika magistra diplomo pri Esperanto „Master in Esperanto language and literature with secondary school teaching diploma (M.A.)”. La internacia fako formortis fine de la 90-aj jaroj kaj la tagaj studoj ĉ. en 2009, post la transiro al la bolonja sistemo de la universitato. Dum la pli ol 40-jara funkciado de la Esperanto-fako de ELTE naskiĝis ĉ. 150 diplomlaboraĵoj kaj kelkaj doktoraj disertaĵoj. Malgranda parto el ili troviĝas en Edukado.net. 

2. Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM

La tradicion de la Esperanto-fako de ELTE, pli precize ties internacia varianto daŭrigas la Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz (IS de AMU, en Poznano, Pollando) ekde 1998 kiun mi iniciatis en 1997. Oficiala kompleksa formado de fakuloj pri esprantologio kaj interlingvistiko, kaj de esperanto-instruistoj en universitata nivelo okazas nur enkadre de tiuj ĉi 3-jaraj internaciaj, eksteraj postdiplomaj studoj. Kandidatoj devas havi bazan universitatan diplomon kaj bonan regon de Esperanto, ja la tuta programo okazas en esperanto. La studoj valoras 120 ECTS poentojn (eŭropajn studunuojn), simile kiel magistraj studoj.

2.1. Studprogramo

IS disponigas ne nur la bazojn de esperantologio (esperantaj gramatiko, literaturo kaj movado) kaj interlingvistiko (studo de planlingvoj) dum la unuaj 2 jaroj, sed ankaŭ bazajn konojn pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko (de fonetiko ĝis pragmatiko), de internacia kaj interkultura komunikado, ja necesas bonaj lingvistikaj bazoj por argumenti kun lingvistoj, lingvoinstruistoj pri esperanto, por trovi ĝian ĝustan lokon inter la lingvoj, vidi ĝian similecon al kaj diferencon de ili.

En la tria jaro okazas specialiĝoj: lingvopedagogio, internacia kaj interkultura komunikado, interlingvistiko, e-lingvistiko, e-literaturo, tradukado laŭ la aktualaj ebloj kaj elektoj en la donita grupo. La lingvopedagogia specialiĝo havas prioritatan rolon – pro la formado de instruistoj, ĝi okazas en ĉiu ciklo.

La specialiĝo pri internacia kaj interkultura komunikado estas ankaŭ populara, ja en tiu ĉi tereno eo havas elstaran rolon kaj sperton, tiel ĝi tuŝas aktualajn problemojn, ĝi koncentriĝas pri lingvopolitika kaj lingvoplanada aliro (situacio en EU, lingvaj rajtoj, planado de statuso kaj korpuso); lingvistikaj aspektoj de komunikado (serĉas la karakterizojn de interkultura dialogo kiel strategioj, ekspliciteco, traktas la eblajn miskomprenojn, konfliktojn pro diversaj lingvaj kaj kulturaj fonoj de esperantistoj, lingvan bildon de la mondo); psikologiaj kaj sociologiaj aspektoj de komunikado.

Surlokaj sesioj okazis ĝis nun dufoje jare (po unu intensa semajno en septembro kaj februaro), kun po kvar 30-horaj kursoj en semestro, do jare po 240 horoj kies unu triono surloke en AMU. Nun, pro la teknikaj eblecoj kiuj disvastiĝis pro la pandemio, okazos pli da sesioj (semajnfinaj sesietoj fine de oktobro kaj komence de decembro) en interreta formo. Intertempe necesas hejma laboro por la skribaj taskoj, retaj ekzercoj kaj pretiĝo por la ekzamenoj. La studoj rekomenciĝas kutime ĉiun trian jaron, la sekva komenco estos en septembro 2021 (informoj en https://edukado.net/novajhoj?id=849 kaj http://pola-retradio.org/2021/04/e_elsendo-el-la-07-04-2021/). La studoj estas pagendaj – kiel aldonaj formadoj. Esperantic Studies Foundation disponigas kelkajn stipendiojn al la gestudentoj ekde 2002. Edukado.net helpas en la varbado kaj prizorgo de gestudentoj, krome en la retaj servoj (testokontrolo, librotenado de rezultoj).

Fine de la tria jaro la gestudentoj defendas sian diplomlaboraĵon kadre de fina ekzameno kaj ricevas universi­tatan atestilon pri la plenumo de postdiplomaj interlingvistikaj studoj kun la elektita specialiĝo.

La formado estas altnivela dank’ al la kontribuantaj specialistoj el la tuta mondo. Inter la konstantaj kaj laŭokazaj kontribuantoj troveblas: profesoroj Vĕra Barandovská-Frank (De/Cz), Probal Dasgupta (Barato), Nicolau Dols Salas (Es), Sabine Fiedler (De), †Zbigniew Galor (Pl), Aleksander Melnikov (Ru), Humphrey Tonkin (USA), John Wells (GB), dr Katalin Kováts (Nl/Hu) (pliajn vd.: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/stabo.html).

2.2. Partoprenantoj

La gestudentoj el diversaj landoj certigas multflankan kaj komparan traktadon de la lingvaj kaj kulturaj demandoj, krome internacian etoson. Partoprenas la studadon studentaĝaj kaj pli aĝaj personoj, do juna entuziasmo kaj matura sperto, en bona harmonio.

Jen sube la konsisto de gestudentoj komence de ĉiuj 7 ĝisnunaj grupoj, el kiu vidiĝas, ke unuevice eŭropanoj partoprenas, sed ekde 2008 la partopreno de brazilanoj estas signifa (en 2014 startis 6 (!)). En 2017 aperis ankaŭ aziaj partoprenantoj.

Komencojaro

Partoprenantoj

Nombro da landoj kun ilia kodo

1998+99+00

8+4+4

8: BE, CZ, DE, GB, MA, PL, SE, USA

2002

22

12: AT, BE, DE, FI, FR, HR, IR, HU, LT, PL, RU, SE

2005

25

13: DE, FR, HR, HU, IR, IT, JP, LT, SK, Sl, PL, RU, UKR

2008

12

8: BR, FR, GR, HR, IR, KR, UKR, USA

2011

21

11: BR, CH, DE, ES, FR, HU, IT, PL, RU, UKR, USA

2014

26

14: BR, ES, PL, SE, GB, BE, NL/RS, CZ, SK, HR, RU, HU, IR, CD (Kongo)

2017

20

12: BR, USA, CN, CH, KR, KZ, FR, DE, ES, TR, PL, RU

Entute 142 homoj komencis siajn studoj, kaj iom pli ol la triono finis ilin pretigante finlaboraĵon. Do preskaŭ 50 diplomlaboraĵoj naskiĝis dum la vivo de la Studoj kiuj grandparte troveblas en Edukado.net, parto rezultis en artikolojn en revuoj.

2.3. Aliaj formoj

Mi alvokas la atenton al la unujara instruista trejnado kiu okazas kun la specialiĝo pri lingvopedagogio de IS, kunlabore kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj Edukado.net. Ĝi koncentriĝas al la praktika flanko de instruado de esperanto (post elementoj de la instruprocezo al metodiko de esperanto-instruado, instruhelpiloj ktp), sed ĝi ofertas ankaŭ aldonajn koncizajn kursojn pri esperantaj gramatiko, literaturo kaj movado. Lingva trejnado okazas per testoj el Edukado.net. Fine de la trejnado la partoprenantoj trapasas kompleksan ekzamenon (kiu rilatas al e-gramatiko, kulturo kaj movado) kaj prezentas sian finlaboraĵon. Partoprenintoj ricevas la instruistan diplomon de ILEI.

La universitata formado de esperanto-instruistoj estas grava, ĉar tiel ekestas kvalifikitaj kaj profesiaj instruistoj, kiuj povas kaj rajtas instrui en diversaj lernejotipoj. Bedaurinde, tre malmultaj esperanto-intruistoj disponas pri ĉi-rilata diplomo.

Estas planataj du-jaraj surlokaj magistraj studoj kun interlingvistika modulo, kiu donos eblecon al gejunuloj kun meza scio de Esperanto (B1) kaj bakalaŭra diplomo studi: * lingvistikon, kulturon, antropologion; * internacian kaj interkulturan komunikadon; * planlingvojn kaj esperantologion; * daŭrigi la lingvojn anglan kaj esperanton. La studoj okazos en esperanto kaj la angla, finiĝos per diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno. Ili validos sume 120 ECTS (poentojn) kaj donos magistran (master) diplomon. Bazon por tio donas la kunlaborkontrakto inter la ĉina Zaozhuang-a Universitato (ZU) kaj UAM subskribita en julio 2019.

ZU lanĉis 4-jarajn bakalaŭrajn Esperanto-studojn en la studjaro 2018/9 kaj planas sendi poste studentojn por magistriĝi al AMU. Tiuj bakalaŭraj studoj pri Esperanto estas nun unikaj kiujn bone kompletigos la magistraj studoj en UAM. En Ĉinio okazas instruado de esperanto en kelkaj universitatoj, ili vidas la neŭtralan kaj pli malferman rolon de esperanto en la pli facila kultura kaj ekonomia komunikado, helpon diskonigi la landon kio siavice kongruas kun la celoj de direkto Zono kaj Vojo.

3. Universitata scienca agado

La universitata studprogramo instigas la gestudentojn esplori (ekz. lingvistikajn problemojn, literaturajn verkojn, e-movadon) kaj tiel riĉigi la sciencan literaturon. La elstaraj semestraj aŭ finlaboraĵoj povis aperi koncize en revuoj (kiel Grkg Humankybernetik, JKI, Beletra Almanako). Eblas ankaŭ doktoriĝi sub mia gvido: en 2016 Ida Stria doktoriĝis pri la lingva bildo en planlingvoj (la disertaĵon AMU aperigis en formo de elektronika libro: https://www.researchgate.net/publication/316439183_Inventing_languages_inventing_worlds_Towards_a_linguistic_worldview_for_artificial_languages), en 2018 Michal Kozicki kun temo pri lingvoplanado (komparo de planado de planlingvoj kaj de la amhara lingvo).

Same la Studoj instigas la kursgvidantojn publikigi sian materialon libroforme (vd Humphrey Tonkin 2006: Lingvo kaj popolo) aŭ elprovi materialon (Aleksander Korĵenkov 2005: Historio de Esperanto). La eldonado de universitataj lernolibroj komenciĝis per Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj de Vera Barandovska-Frank en 2020. Ĝin sekvos pluraŭtora lernolibro pri komunikado kaj kulturo.

Eblas kunlabori kun kolegoj el aliaj universitatoj, ekz. pri interkultura komunikado. Erasmus-kontaktoj eluzeblas por la celoj de la studoj (la Interlingvistikaj Studoj havis interŝanĝojn kun la universitatoj en Bruselo, Lepsiko, la Balearaj Insuloj) kaj partoprenon en internaciaj projektoj (kiel Lingvo.info, 2012-14, TestU 2021-23).

La universitata lingvistika revuo Lingvo. Komunikado. Informado (JKI: http://jki.amu.edu.pl), kies kunredaktoro mi estis 2011-19, regule aperigis artikolojn pri esperantologio kaj interlingvistiko. Ĉiu artikolo havis ankaŭ esperantan resumon. JKI 10 en 2015 estis speciala numero pri esperantologio kaj interlingvistiko. Dum 10 jaroj en 10 numeroj aperis ĉ. 840 paĝoj pri tiuj temoj aŭ verkitaj en esperanto. Tiun taskon transprenas ekde 2021 la universitata revuo Investigationes Linguisticae (https://pressto.amu.edu.pl/index.php/il).

La daŭran sciencan agadon kompletigas la Interlingvistikaj Simpozioj kiuj okazas ĉiun trian jaron, kiam la aktuala grupo finas siajn studojn kaj la nova grupo komencas siajn. Ili estas malfermitaj por fakuloj pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado, interkultura komunikado krom esperantologoj kaj interlingvistoj. Oficialaj lingvoj estas esperanto, angla kaj pola. La simpozio en 2017 donis eblecon festi la 20-jariĝon de la interlingvistika programo kaj la 100-jarojn de la morto de Zamenhof (kiun ankaŭ Unesco metis al sia omaĝa listo).

La 5-a Interlingvistika Simpozio kun temo: Rolo de lingvoj en interkultura komunikado okazis en septembro 2020 en reta formo pro la pandemio, sed kun rekorda nombro de partoprenantoj: 300 el 51 landoj, kun preskaŭ 60 prelegoj en la 3 lingvoj. La diskutpaneloj vespere ebligis diskutojn pri la problemoj inter esperantistaj kaj ne-esperantistaj fakuloj (programo, resumoj kaj raporto: http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/simpozio2020.html. Kelkaj prelegoj aŭskulteblas en la Youtube-kanalo de la Interlingvistikaj Studoj).

La prilaboritan materialon de la simpozio eldonis la Etnolingvistika Instituto de UAM en sia nova serio Cross-linguistic and Cross-cultural Studies en du volumoj (red. Ilona Koutny, Ida Stria kaj Michael Farris. 2020 kaj 2021) kiuj elŝuteblas de la retejo de la Eldonejo Rys (https://wydawnictworys.com/the-role-of-languages-in-intercultural-communication-rolo-de-lingvoj-en-interkultura-komunikado-rola-jezykow-w-komunikacji-miedzykulturowej-red-ilona-koutny-ida-stria-michael-faris.html; https://wydawnictworys.com/the-intercultural-role-of-esperanto-interkultura-rolo-de-esperanto-miedzykulturowa-rola-esperanta-red-ilona-koutny-ida-stria-michael-farris.html).

Fine

Esperanto jam maturiĝis por esti instruata en universitato kiel lingvo, kiel parto de alia scienca tereno kaj eĉ kiel memstara fako, ja ĝi estas plene ellaborita, nature funkcianta lingvo kun propra kulturo, kulturpera rolo kaj apliko en internaciaj terenoj. Por serioze pretiĝi por instruado de esperanto en oficialaj lernejaj kadroj, bezonatas instruistoj kun profesiaj bazoj kaj rekonata atestilo/diplomo – tio estas tasko de universitato. Esperanto estas jam ne preterlasebla, se temas pri internacia kaj interkultura komunikado, necesas profesiuloj, kiuj havas la fonajn sciojn por tio efike labori. Tamen nuntempe – ankaŭ pro lingvaj potencrilatoj kaj validigo de financaj vidpunktoj en la supera instruado – malgrandaj fakoj estas ofte fermitaj.

La antaŭ 55 jaroj komenciĝinta historio de universitata Esperanto-fako (en Hungario) daŭras, la tradicion daŭrigas la Interlingvistikaj Studoj en Pollando, sed ne disvolviĝas grandskale. La studoj komenciĝontaj en septembro povas esti la lastaj… Eble Ĉinio transprenos la stafeton (esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato). Nur tio certigas la futuron de esperantologiaj studoj, se ili ekzistas en pluraj landoj kaj plivastiĝas la internacia kunlaboro pere de esperanto en kulturo, ekonomio, turismo.

Konciza bibliografio

Blanke, Detlev 2006: Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Sabine Fiedler (ed.). Frankfurt a. M.: Peter Lang. 405 p.

Corsetti, Renato 2009: La lernfaciliga valoro de Esperanto: de Szerdahelyi al Springboard to languages. En: Koutny I. (red.) 2009: Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi. Poznan: ProDruk & Steleto. 256-265.

Frank, Helmar 2005: La Paderborna Eksperimento pri Lingvo-Orientiga Instruado kaj la klerigpolitikaj rekomendoj el ĝi dedukteblaj. En: Selten, Reinhard & Frank, Helmar 2005: Por dulingveco en Eŭropo. Argumentoj kaj dokumentoj /Für Zweisprachigkeit in Europa. Argumente und Dokumente. Paderborn: IFB Verlag & Akademia Libroservo. 31-38.

Koutny Ilona 2015: A typological description of Esperanto as a natural language. En: JKI 10: 43-62. http://jki.amu.edu.pl; esperante: Tipologia karakterizo de esperanto kiel natura lingvo. En: Christer Kiselman & Renato Corsetti & Probal Dasgupta (red.) 2018: Aliroj al Esperanto. Dobřichovice: Kava-Pech. 129-146.

— 2016: Esperantologio kaj formado de esperanto-instruistoj en universitato. En: Prelegaro de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado do Esperanto. Red. Grosjean, Mireille. ILEI 26-33. http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/dokumentoj.html

— 2020: The role of languages in intercultural Communication. En: Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris (red) 2020: The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej. Poznań: Rys. 19-30.

Szerdahelyi István 1976: Pedagogiaj valoroj de instruado de Esperanto. En: Internacia Lingvistika Simpozio, Kumrovec en 1975. Zagrebo. 9-18.

Tellier, Angela (red.) 2013: Esperanto as a starter language for child second-language learners in the primary school. Barlaston: Esperanto UK

Kontakto: ikoutny(ĉe)amu.edu.pl aŭ interlin(ĉe)amu.edu.pl; retejo de IS

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept