La katalogo de la biblioteko de GDREA ankaŭ ekzistas sur KD. Ĝi entenas pli ol 2000 titolojn de monografioj kaj kolektaĵoj, ĉefe en Esperanto, kiuj ĝis 1990 estis parto de la biblioteko de GDREA, la Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR.

En la stoko troviĝas

  • vortaroj, gramatikoj kaj instrumaterialoj de la planlingvo por diversaj naciaj lingvoj;
  • fakaj libroj pri la problemo de internacia lingvo ĝenerale kaj Esperanto speciale;
  • esploroj pri la historio de la Esperanto-movado;
  • raportoj kaj program-kajeroj de internaciaj kaj naciaj kongresoj;
  • beletro tradukita el diversaj lingvoj aŭ origine verkita en Esperanto;
  • fakaj libroj el diversaj kampoj de naturscienco, teknologio kaj aliaj regionoj de praktika apliko.

Dua parto de la biblioteko konsistas el periodaĵoj. Inter ili troviĝas pli aĝaj, binditaj jarkolektoj. Sed la plimulto restis nebindita kaj estas ordigita en paperujoj. Pri la periodaĵoj ne ekzistas katalogo. Temas ĉefe pri ekzempleroj, kiujn la asocio ricevis interŝanĝe por siaj periodaĵoj der esperantist (1965-1990) kaj Paco (GDR-eldono, 1966-1989).

Ĉi lasta estis la organo de la GDR-sekcio de la Mondpaca Esperantista Movado, MEM, kiu apud politikaj tekstoj ankaŭ enhavis multajn kulturajn kaj fakajn kontribuaĵojn – interlingvistikajn/esperantologiajn kaj Esperanto-movadologiajn. Kolekto de ĉi tiu GDR-eldono de Paco ekzistas kiel KD.

La biblioteko estis lanĉita ĉirkaŭ 1969 en la unua oficejo de la Esperanto-Asocio, Charlottenstr. 60 (Berlin-Mitte), kaj lokigita ekde 1987 en la nova oficejo (Berlin-Mitte, Friedrichstr. 20). Dum tiuj du jardekoj ĝi estis prizorgita de diversaj esperantistoj, kiuj laboris honorofice kaj okupiĝis pri la kolekto diversmaniere. La materialoj estis ordigitaj laŭ grupoj kaj provizore signitaj. La libroj kaj broŝuroj fariĝis alireblaj per alfabeta kartaro. Granda parto de la titoloj devenas el postlasaĵoj de forpasintaj esperantistoj. Aliaj skribaĵoj estis akiritaj per intersanĝo kaj aĉetado. Multajn pli novajn titolojn el eksterlando la asocio ricevis donace. La biblioteko estis referenca kaj libere alirebla por interesitaj civitanoj.

La politikaj ŝanĝoj en GDR fine de 1989 havis sekvojn ankaŭ por Kulturligo kaj ĝia Esperanto-Asocio. Ĝis sia kuniĝo kun la Germana Esperanto-Ligo (Pentekosto 1991) GDREA trifoje ŝanĝis sian oficejon. Komence de 1990 la dungitoj de la asocia oficejo (= Sekcio Esperanto en la Liga Sekretariato de Kulturligo) pakis la kompletan bibliotekon en kartonskatolojn.

Kulturligo transdonis la kolekton al la en 1991 fondita registrita asocio «Societo pri Interlingvistiko» (GIL), kiu evoluis el fakscience aktivaj partoj de la Esperanto-asocio (fakgrupo interlingvistiko/esperantologio). GIL zorgis pri lokado de la biblioteko, kiu nenie povis esti starigita.

En 2003 la «Fondaĵo Arkivo de Partioj kaj Amasorganizaĵoj de GDR en la Federacia Arkivo» (SAPMO, Finckensteinallee 63, 12205 Berlin) transprenis la kompletan kolekton. La libroj kaj periodaĵoj prudente kompletigas la dokumentarojn de la Kulturligo de GDR kaj ties Esperanto-Asocio, kiuj troviĝas en la arkivo de SAPMO.

Tra jardekoj estiĝis slipa kartaro. El ĝi Thorsten Lemke en 1989 faris alfabetan (voluman) katalogon kaj multobligis ĝin kiel manuskripton. Monika Ludewig provizis ĝin per la necesaj korektoj kaj transigis ĝin al Word-dosiero (Word 2000).

Pro la estiĝa historio de la katalogo certe estas eraroj, mistajpoj kaj eble ankaŭ problemoj ĉe la bibliografia registrado kaj klasifikado de unuopaj titoloj. Tamen por ĉiu fake interesita, iom antaŭinformito la presita katalogo aŭ la celita serĉado sur la KD estos grava helpo.

Por fakaj kaj bibliografiaj demandoj la Societo pri Interlingvistiko estas je via dispono. La bibliotekan katalogon de GDREA vi atingos jene. Kaj la privatan kolekton Blanke (sen la libroj, kiuj ricevos apartan trakton) jene.

Berlin, marto 2021
Wera Blanke  (kiu esperantigis la germanan tekston de sia edzo kaj kompletigis ĝin per la aktualaj ligiloj)

Detlev Blanke (1941-2016) laboris kiel fakinstruisto, poste sekciestro por Esperanto en la ĉefoficejo de Kulturligo de GDR (1968-1990), tie respondeca sekretario de Esperanto-Asocio de GDR (GDREA), doktoriĝis kaj habilitaciis pri interlingvistikaj temoj en Humboldt-Universitato de Berlin, tie prelegis kiel honoraria docento. En 1991 li iniciatis „Gesellschaft für Interlinguistik“ (GIL) kaj gvidis ĝin ĝis 2011 (poste ties honora prezidanto). Membro de CED kaj de la redaktaj komitatoj de LPLP kaj EES; ĝis la fino 2016 redaktis „Interlinguistische Informationen“ (IntI) kaj „Informilo por Interlingvistoj“ (IpI).

Wera Blanke (*1933) i.a. estis lumgradisto (en filmtekniko), aktoro, labor-kaj kreo-terapiisto. En 1976 ŝi ekesperantistiĝis; ekde 1979 ŝi okupiĝis pri la estiĝo de Eo-fakvortoj kaj principoj de ilia konscia formado. Ŝi esploris kaj verkis pri planlingvaj impulsoj por la evoluigo de terminologio(-scienco), iniciatis TEC, la Terminologian Esperanto-Centron (kiun UEA fondis 1987 en Varsovio), multe prelegis, organizis kaj verkis pri la temo, ĉefe en Esperanto kaj la germana.

This article is also available in English.
Dieser Artikel ist auch auf Deutsch verfügbar.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept